Al la enhavo

Ĉu disfalo de "La Tria Regno" estis la plej granda katastrofo de la 20a jarcento (laŭ Putino)?

de Andreo Jankovskij, 2017-novembro-04

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-07 20:28:50

externalImage.png

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-07 20:44:44

externalImage.png

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2017-novembro-07 20:52:02

Altebrilas:Mi ŝatus imagi regulojn por pace solvi tiajn demandojn (ilia aplikado estas alia afero), por vidi ĉu espero eblas, aŭ ĉu la tunelo estas senelireja.
Tre simple, ambaŭ ŝtatoj iros al juĝejo de UN pri teritoriaj pretendoj.
Iam tio okazos! ridulo.gif

Sed nun, dumviva reganto en Rusio ne por tio propagandegas imperiismon kaj aneksis parton de aliaj landoj (Moldavio, Kartvelio, Ukrainio).
Li faras ĉi tion por sidi sur la trono ĝis morto, ja kun tia kvanto da krimoj estos tre danĝere foriri de la potenco. Liaj amikoj ne povas tion garantii.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2017-novembro-07 21:13:10

Altebrilas:
Mi spektis ĉe la televido elsendon pri malnoviĝanta industrio en Donbaso kies laboristojn atendas nur senlaboreco kaj mizero, se la lando aliĝas al Eŭropunio.
Ĝuste anekso kaj priŝtelado de Donbaso fare de Moskvo estis tiu vojo, por mortigi ĉi provincon kaj fari tre malbone al la tuta Ukrainio, pro tio, ke homoj ĉi tie ne timas protesti kontraŭ uzurpado kaj ŝtelado.
Kion Moskvo ne sukcesis plene forveturigi al Rusio ekveturis kiel metalrubo.
Antaŭ anekso ŝtalo de tiu regiono iris al multaj Ukrainaj uzinoj kaj eĉ por produktado de germanaj aŭtoj kaj al tutmonda ŝtalmerkato.
Kaj nun ĉi regiono estas detruita, pli ol miliono da homoj translokiĝis al aliaj provincoj de Ukrainio perdante laboron kaj posedaĵojn.
Kiam venos tempo de internacia juĝproceso, atakanto devus rekompenci ĉi perdojn kaj al homoj, kaj al komerco.

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-07 21:16:47

Kial vi mensogas pri ni Andreo?
Vi mem proragandas imperiismon.
Ĉu vi tiel volas ĝin?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2017-novembro-07 22:00:54

Ŝajne Gajdar en Rusio, li en sia libro priskribis du mondojn.

Eŭropo - vi faris sukcesan komercaĵon, vi povas transdoni ĝin al la sekva generacio, ĝi startante kun via sperto kaj bonega edukado povos salti pli alten, foje povas ne sukcesi, tamen neniu de ili forprenos propraĵon.

Azio (Rusio) - estas grandega grupo, kiu uzurpis monfluaj lokoj de la lando, ili trinkas sangon, fariĝas pli dikaj, poste pli kaj pli malefikaj kaj denove pli dikaj, kaj jardeko-post-jardeko aperas nova pli aktiva grandega grupo, kiu anstataŭigos la pasintan. Ĉi tie estas cirklo, do ne temas pri evoluo!!! Kaj Putin ne pensos, kio estos post li. Li pensos pri tio, kiom longe li mem sidos.

--------------------

Ankaŭ Ukrainio havis ĉi malbonan influon de Rusio.
Tamen ni firme elektis, ke nia juĝsistemo estos pli alte ol ajna komercisto aŭ burokrato (ĝuste ĝin nun tre atakas diversaj fondusoj de Rusio). Ni ne permesos monopolon en elektro aŭ akvo aŭ io ajn, do estos konkurado, estos multegaj komercaĵoj, estos klaraj reguloj, do finfine ni iras al mondo, kie loĝas Eŭropaj landoj (ni ne inventas biciklon).

Certe al nunaj regantoj de Rusio tio ne plaĉas, kaj al sekvaj ankaŭ ne plaĉos, ja ankaŭ rusiajnoj iam povus ekvoli la samon - kaj regantoj perdos ŝtelaĵojn aŭ eĉ trafos prizonon. Certe ili ne konstruas por si tian estontecon.
Серёга, ĉu vi pensas ke, Putin sekvajare donos sian tronon al iu alia viro aŭ virino, aŭ al iu demokratie elektita parlamento!?
aŭ, ke Putin ne trovos novas timigadon, por ke oni timu eĉ dubi pri vertikalo de Putin!?
Certre ene de azia socio Putin povas sukcesi por kelkaj jaroj aŭ jardekoj, sed poste estos nova ciklo.

SHARIANO (Montri la profilon) 2017-novembro-08 00:12:47

Andreo Jankovskij:Nek unu lando en la mondo, sub ajna saŭco, ne rajtas aldoni al si teritorion de alia lando, alikaze Putina Rusio jam estus parto de Ĉinio (ja ties ekonomio estas 15-foje pligranda).
Kaj mi plene subtenas, ke homoj, kiuj aneksis Krimeon kaj mortigis milojn da homoj en Ukrainio trafu al Hago.
Ĉu vi subtenas ĉi ideon?
Kiel vi opiniaslango.gifovos Ukrainio montri ekzemplon al aliajn landojn kaj redoni Beregovo al Hungario, Lviv al Pollando k.t.p. , kiuj ĝi aneksis en 1945 jaro?

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-08 06:12:35

Azio (Rusio) - estas grandega grupo... (Gajdar)
Do Jankovski, Ĉu vi ĉi tiamaniere konturos Eŭropon je laŭdiraj limoj en via libraĉo?

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-08 06:28:44

... Ĉu Gajdar al vi ne estas aŭtoritato?

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-08 08:37:51

SHARIANO:
.............
Ĉu vi loĝas en Putinio?

Reen al la supro