Al la enhavo

Iom ne severa devo

de ito, 2017-novembro-06

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-06 02:38:43

Saluton karaj samlingvanoj

Kiel oni povas esprimi en Esperanto jenajn frazojn. Temas pri iom ne-severa devo.

You should get up early.
You ought to be kind to your wife.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-06 02:59:53

Vi devas leviĝi frue. Al vi necesas leviĝi frue.
Vi devas esti afabla kun via edzino.
Vi povas uzi verbojn:
Devi, deci, indi, meriti, necesi k.t.p.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-06 08:04:41

deveti, neceseti ?

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-06 11:09:43

Jes, oni povas uzi -eti, sed mi neniam vidis ĝin uzata kun ĉi tiuj verboj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-novembro-06 15:23:32

(plejbone,) vi leviĝu frue
(decus, ke) vi estu afabla al vi edzino
?

vi devus leviĝi frue
vi devus esti afabla al via edzino
?

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-07 02:45:30

sergejm:Vi devas leviĝi frue. Al vi necesas leviĝi frue.
Vi devas esti afabla kun via edzino.
Vi povas uzi verbojn:
Devi, deci, indi, meriti, necesi k.t.p.
Dankon pro via sugesto. Mi pensas ke estus oportune povi esprimi ne-severan devon je "pesrono + [iu taŭga verbo] (+ [iu taŭga adverbo]" )+ I-vorto" same kiel 'devi --i'. Sed ĉiŭ el viaj sugestitaj vortoj escepte de "devi" devas preni la agon kiel subjekto(kiel I-vorto aŭ ke-frazo). Feliĉe thyrolf montris ekzemplojn.

thyrolf:(decus, ke) vi estu afabla al vi edzino
Eble ankaŭ jenaj esprimoj estus uzebaj.

- Leviĝi frue necesas al vi.
- Indas por vi ke vi frue leviĝas(u?).

Laŭ mia senso, ili havas ĝustan sencon tut-kuntekste.

thyrolf ankaŭ proponis(instruis) ke "devus" estas uzebla. Mi iom konvinkiĝis.

thyrolf:vi devus leviĝi frue
vi devus esti afabla al via edzino
Sed mi ne estas certa ĉu oni akceptas 'devus' kiel ĝuste ne-severa devo. Laŭ mia senso ĝi havas iom ne-saman nuancon.

Dankon al ĉiuj almesaĝintoj.

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-08 05:18:26

ito:thyrolf ankaŭ proponis(instruis) ke "devus" estas uzebla. Mi iom konvinkiĝis.
thyrolf:
vi devus leviĝi frue
vi devus esti afabla al via edzino
Sed mi ne estas certa ĉu oni akceptas 'devus' kiel ĝuste ne-severa devo. Laŭ mia senso ĝi havas iom ne-saman nuancon.
Mi pensis ke "devus" signifas ke ekzistus devo kion oni faras(faros), do la frazo havas nuancon iom ne-severan, tial mi konvinkiĝis al propono(instruo) de thyrolf. Sed bedaŭrinde mi bezonus retiri miajn vortojn. PMEG diras jene:

----
La verba finaĵo US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros:

- Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
----

Laŭ PMEG, "vi devus leviĝi frue" signifas "ekzistas devo por vi leviĝi frue, sed vi leviĝos malfrue".

sudanglo (Montri la profilon) 2017-novembro-09 12:12:59

Ito, si ve serĉos la Tekstaron, vi trovos facile kiel oni uzas devus, povus, volus. Ofte tiuj formoj estas malpli severaj/insistaj (pli ĝentilaj) ol devas, povas, volas.
Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros: - Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
Se mi diras. 'Mi devus iri', eble mi ne iros. Sed se mi diras Vi devus iri, mi ja povas esperi ke vi iros.

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-10 02:49:03

sudanglo
sudanglo:Ito, si ve serĉos la Tekstaron, vi trovos facile kiel oni uzas devus, povus, volus. Ofte tiuj formoj estas malpli severaj/insistaj (pli ĝentilaj) ol devas, povas, volas.
Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros: - Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
Dankon pro via konsilo!
Mi miskomprenis.
sudanglo:Se mi diras. 'Mi devus iri', eble mi ne iros. Sed se mi diras Vi devus iri, mi ja povas esperi ke vi iros.
Viaj ekzemplaj frazoj estas tute logikaj kaj sufiĉe nuanco-taŭgaj.

Reen al la supro