Zum Inhalt

Senco de apenaŭ

von ito, 10. November 2017

Beiträge: 26

Sprache: Esperanto

Metsis (Profil anzeigen) 14. November 2017 12:53:40

Mi kontrolis la tradukon de apenaŭ al la sveda kaj la germana ĉi tie en Lernu. La vortaro donas tradukojn knappast resp. kaum, kiuj ambaŭ signifas "almost certainly not". Jes, mi parolas la svedan preskaŭ kiel denaskulo kaj la germanan meze. Ĉar Z parolis la germanan, mi kredas, ke kaum devas esti korekta.

Mi ankoraŭ komprenas la frazon Li apenaŭ supersaltis la stangon kiel, ke li ne sukcesis en sia salto.

nornen (Profil anzeigen) 14. November 2017 15:07:42

ito:Se jam en frazoĵ la obstaklo, la celo, ... aperis kaj subkompreniĝiŝ, oni povas forlasi ĝin ĉu ne ?
Kiam la objekto estas subkomprenita aŭ derivebla el kunteksto, mi ne vidas kialon, kiu malpermesus ĝin forlasi. Tial mi metis la objektojn inter krampoj.

-----
@Metsis
Feliĉe estas Universala Vortaro verkita de Zamenhof mem, kiu estas parto de la neniam ŝanĝebla kaj neniam tuŝebla fundamento de la lingvo. Do, kiam temas pri fundamenta vorto, ne estas necese ĝin serĉi en multe da vortaro, sed sufiĉas serĉi ĝin en la Universala Vortaro. La Universala Vortaro difinas la vortojn (angle: prescriptive), dum pliaj vortaroj nur interpretas ilin (angle: descriptive).

UV:apenaŭ à peine | scarcely | kaum | едва | ledwie.
Ĉar vi parolas la germanan, vidu ni propoziciojn kaj iliajn tradukojn al la germana, por ekscii, ĉu "apenaŭ" havas jesan aŭ nean signifon.

Mi estas apenaŭ pli maljuna ol vi. = Ich bin kaum älter als du. = Mi ja estas pli maljuna ol vi, tamen nur je kelke da tagoj. = Jesa signifo.

Mi apenaŭ aŭdis la kantiston. = Ich habe den Sänger kaum gehört. = Mi ja aŭdis lin, tamen estis granda bruo kaj se la bruo estus iomete pli forta, mi ne aŭdus lin. = Jesa signifo.

Hieraŭ mi apenaŭ dormis. = Ich habe gestern kaum geschlafen. = Mi enlitiĝis je la deka, tamen mi ne sukcesis ekdormi antaŭ la kvina kaj je la sesa mia hundo min vekis. Mi ja dormis, tamen efektive nur unu horon. = Jesa signifo.

Mi apenaŭ havas monon. = Ich habe kaum Geld. = Mi ja havas sufiĉe da mono por aĉeti unu ovon, tamen ne por aĉeti ion pli kostan. = Jesa signifo.

Mi ne parolas la svedan, tamen se "knappast" venas de la sama radiko kiel "knapp", ankaŭ "(nur) knapp" pli malpli egalas "kaum".

amigueo (Profil anzeigen) 14. November 2017 23:01:13

ito:
karooĝite -> pozitiva senco, hotondo -> nea senco
Li koarooĝite transsaltis la stangon.
Li hotondo estis transsaltanta. (Oni ne diras 'hotondo transsaltis', ĉar je momento en daŭro de saltado, li ja estis sukcese saltanta, sed je la fino, li ja estis ne sukcese saltinta. 'Hotondo' emfazasas la momenton, kiam li estis sukcesa. Oni povas danke al 'hotondo' subkomprenas lian finan malsukcesan staton.)
tre interese!

-malapenaŭ gajnis 5an diputitseĝon (malmankis multe da voĉdonoj)
-apenaŭ gajnis 5an diputitseĝon (malmankis poke da voĉdonoj)

-preskaŭ gajnis 5an diputitseĝojn (mankis poke da voĉdonoj)
-malpreskaŭ gajnis 5an diputitseĝojn (mankis multe da voĉdonoj)

-futbalteamo hotondis la matĉon, kaj ties rivalo malhotondis, taŭtologie

amigueo (Profil anzeigen) 14. November 2017 23:23:16

sergejm:La senco de 'apenaŭ' dependas de vortordo:
Apenaŭ li supersaltis la stangon, la spektantoj gratulis lin pri venko.
APENAŬ (kiama) dependas de la tenso:

-apenaŭ pluvis, ĉielarko aperis (tuj post la pluvo)
-apenaŭ ektagos, strigo kantos (ĵus antaŭ la ektago)

-apenaŭ pluvis, ĉielarko aperos (tuj post la pluvo)
-apenaŭ ektagos, strigo kantis (ĵus antaŭ la ektago)

PRESKAŬ (kiama) ankaŭ dependas de la tenso:

-preskaŭ pluvis, ĉielarko aperis (iomete antaŭ la fino de la pluvo)
-preskaŭ ektagos, strigo kantos (iomete post la komenco de la ektago)

-preskaŭ pluvis, ĉielarko aperos (iomete antaŭ la fino de la pluvo)
-preskaŭ ektagos, strigo kantis (iomete post la komenco de la ektago)

kompreneble:
-malpreskaux pluvis, cxielarko aperos (longe antaux fino de la pluvo)
-ktp ridulo.gif

esperanto estas kurioza lingvo!!

(ho literaraj estas la kiam-aj "preskaux" kaj "apenaux" sed nur jxongleblaj se vi jam lernis jxongli strukturon KIAM+tensoj)

amigueo (Profil anzeigen) 14. November 2017 23:49:12

sudanglo:
Sed se mi diras ke preskaŭ neniome/neniam/neniel faras ion, tio estas tre proksima en signifo al 'mi ne faras tion'.
-preskaŭ neniom/ktp = apenaŭ iom/ktp
-preskaŭ ĉiom/ktp = apenaŭ maliom/ktp

ridulo.gif

Metsis (Profil anzeigen) 15. November 2017 09:57:53

nornen,

Mi eraris, kaj vi pravas. Vi ĉiuj pravas.

Mi ne uzas Universalan Vortaron ĉe Akademio de Esperanto, ĉar la serĉofunkcio tie estas malfacila uzi. Mi preferas retejojn PIV, la vortaro de Lernu kaj Reta Vortaro. Ŝajnas, ke la unua parto de la difino de apenaŭ en PIV haltis min

"Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon"

kion mi komprenis, ke apenaŭ montras, ke kvanto aŭ grado ne estas plena aŭ sufiĉa ĉiom ajn. Sed la subpunktoj de la difino klarigas plue, iomete kontraŭe, ke la partikulo montras, ke kvanto aŭ grado estas harfajne sufiĉa sed "ne pli multe ol".

Plue kaj Lernu kaj Reta Vortaro havas tradukon de apenaŭ al "tuskin" en mia denaska lingvo, la finna. Almenaŭ la nuntempa sento de tiu vorto estas "ne sufiĉa kvanto aŭ grado", "preskaŭ certe ne" aŭ "almost certainly not" en la angla. Kaj tio estas la sento de la responda sveda vorto "knappast" alemenaŭ inter la svedaparolantoj ĉi tie en Finnlando. Notu, ke la sveda "knappt" havas senton de "ne pli multe ol", alidire "knappt" ≠ "knappast", sed laŭ Lernu apenaŭ egalas ambaŭ.

Bazante de la finna kaj la sveda sento de la responda vorto mi pensis, ke ankaŭ la germana kaum montras "ne sufiĉa kvanto aŭ grado", "preskaŭ certe ne". Mi pensis tiel dum cirkaŭ 35 jaroj! Finfine iu korektis min. Mi estas ete ŝokata.

Mi komencis fadenon ĉi tie en Lernu por diskuti, kiel oni povas korekti la finnajn vortarojn en Lernu kaj en Reta Vortaro.

Pardonu mian vortmueladon.

Zurück nach oben