Kwa maudhui

"sia miko salutis sian amikon" kaj "plisia amiko salutis olsian amikon"

ya amigueo, 10 Novemba 2017

Ujumbe: 41

Lugha: Esperanto

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 16 Novemba 2017 8:15:30 alasiri

Sinmortiganto oni scribas kiel unu vorto; kiam sin- estas uzata kiel vortparto, estas alia regulo.
Sed kiam subjekto de la frazo estas verbo en infinitivo, ĝi povas havi 'sin' kiel objekto.
Sin mortigi estas unu el dek grandaj pekoj.
Ĉi tie 'sin' indikas tiun, kiu estas ne menciita subjekto de ago 'mortigi'.
Ĉi tio ne rilatas al senpersona frazo. 'Sin matenas' ne eblas; ĉar mankas subjekto, do 'sin' rilatas al nenio.
Sed eblas 'Mateniĝas'.

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Novemba 2017 11:34:39 alasiri

sergejm:Sinmortiganto oni scribas kiel unu vorto; kiam sin- estas uzata kiel vortparto, estas alia regulo.
Sed kiam subjekto de la frazo estas verbo en infinitivo, ĝi povas havi 'sin' kiel objekto.
Sin mortigi estas unu el dek grandaj pekoj.
Ĉi tie 'sin' indikas tiun, kiu estas ne menciita subjekto de ago 'mortigi'.
Ĉi tio ne rilatas al senpersona frazo. 'Sin matenas' ne eblas; ĉar mankas subjekto, do 'sin' rilatas al nenio.
Sed eblas 'Mateniĝas'.
a) "sinmortiginto leterintis amikon sian"
b) "sia-plej-admiranto Fejsbuke salutis siajn sekvantojn"

frazo a. ambaŭ SI pronomas saman homon; la unua SI rilatas al MORTIGI kaj la dua al LETERI.
SINMORTINTO = SI (2a) = SI (1a)
siamortinto = sinmortinto (???)

frazo b. ambaŭ SI pronomas saman homon; unua rilatas al ADMIRI, ka dua al SEKVI
SIAPLEJADMIRANTO = SI (2a) = SI (1a)
siaplejadmiranto = sinplejadmiranto (???)

frazo b estas pli ofta ol frazo a, en realo. ridulo.gif

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2017 11:22:37 asubuhi

Metsis:amigueo,
Almenaŭ la germanaj lingvoj, ekz. la angla, la sveda kaj la germana, eble aliaj hindoeŭropaj lingvoj ankaŭ, postulas tiel nomatan formalan subjekton:
It rains/Det regnar/Es regnet
Bonŝance la E-a gramatikon ne uzas tiel nomatan formalan subjekton. Estas tute akceptebla skribi
Pluvas.
La manko de subjekto ne rilatas al, kiel oni povas konstrui subjekton, se la frazo havas tion.
dankon, Metsis ridulo.gif
al mi estas iomete komplika la neekzisto de su subjekto pri vetero: matenas, pluvas, jetrias kaj duono
ankaŭ stranga al mi la koincido esti (ekzisti) kaj esti (esti blanka), la unua mi trovas kvazaŭ signifus "tiei"

Haratta (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2017 4:32:57 alasiri

Metsis:amigueo,

La frazo "sia amiko salutis sian amikon" ne havas sencon, ĉar la unua "si" montras subjekton, sed la subjekto estas (erare) "sia amiko". Alidire "si" montras al mem, kio formas senfinan iteracion.

La frazo temas pri tri personoj (ri, la unua amiko kaj la dua amiko), kaj depende kies amiko estas salutita, oni povas diri
  • Ria amiko salutis sian amikon
    La pronomo "si" montras la subjekton "ria amiko", tiel la salutita persono estas (nur) amiko de ria amiko.
  • Ria amiko salutis ties amikon
    La korelativo "ties" montras la alian personon ol la subjekto, alidire "ri". Tiel la salutita persono estas (nur) ria amiko.
  • Ria amiko salutis ilian komunan amikon
    La salutita persono estas amiko de ambaŭ.
Se vi anstataŭas "ri" per ekzemple "Sofia", la diferenco inter la du unuaj esprimoj klariĝas:
Amiko de Sofia salutis sian amikon kontraŭ Amiko de Sofia salutis ties amikon.

Notu, ĉiuj ekzemploj pri la uzo de la verbo "saluti" en PIV uzas direktan objekton, ne prepozicion "al". Tiel diru "ri salutis al sklavistoj" sed "ri salutis sklavistojn".
Metsis, riismo estas kontraŭfundamentega, laŭ Vikipedio![/list]

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 7:46:52 asubuhi

Haratta:
Metsis, riismo estas kontraŭfundamentega, laŭ Vikipedio!
Haratta,

Mi scias. Permesu al mi ĉi tiun pekon.

thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 7:51:32 asubuhi

ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 5:10:48 alasiri

thyrolf:ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !
mi ankoraux ne trovas gravan utilon de NA.
cxu eble vi donus ekzemplojn?
antauxdankon ridulo.gif

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 5:11:08 alasiri

thyrolf:ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !
mi ankoraux ne trovas gravan utilon de NA.
cxu eble vi donus ekzemplojn?
antauxdankon ridulo.gif

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 5:11:08 alasiri

thyrolf:ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !
mi ankoraux ne trovas gravan utilon de NA.
cxu eble vi donus ekzemplojn?
antauxdankon ridulo.gif

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2017 5:11:33 alasiri

thyrolf:ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !
mi ankoraux ne trovas gravan utilon de NA.
cxu eble vi donus ekzemplojn?
antauxdankon ridulo.gif

Kurudi juu