Uždaryta
Kiel vi uzas 'ne devi'?
ito, 2017 m. lapkritis 16 d.
Žinutės: 12
Kalba: Esperanto
ito (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 07:36:40
1. ekzistas devo eviti ion
2. mankas devo fari ion
3. ne uzas 'ne devi' por eviti konfuzon
La rilata artikolo estas tie en PMEG.
Mi mem ne intencas aliĝi en diskuto ĉi tie, mi nur volas scii, lasttempe kiel nia-lingvanoj uzas 'ne devi' aŭ ne uzas ĝin.
Metsis (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 08:32:50
sudanglo (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 11:43:30
Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne.
Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco.
Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco.
Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”......
------------------------
Normale oni ankoraŭ sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.
En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:
•Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.
•Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.
sudanglo (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 12:38:30
Vi ne devas forgesi ŝlosi la pordon - vi devas ŝlosi la pordon (vi devas ne forgesi)
Feliĉe, ni ne devis tranokti en tiu hotelo (ne estis bezono tranokti tie)
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 16:24:13
mi rimarkas ke pri NE VOLI kaj VOLI NE estas simila konfuzo al tiu de DEVI NE kaj NE DEVI, kaj ne nur en esperanto.
nornen (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 21:45:00
ito:Kiel vi uzas 'ne devi'?Mi persone uzas ĝin kun la unua signifo: Mi ne devas paroli pri ĝi. = Mi ne rajtas paroli pri ĝi. = Al mi estas malpermesata paroli pri ĝin. = Ekzistas devo por mi eviti paroli pri ĝi.
1. ekzistas devo eviti ion
2. mankas devo fari ion
3. ne uzas 'ne devi' por eviti konfuzon
Mi ne intencas diskuti ĉi tie, mi nur volas scii, lasttempe kiel nia-lingvanoj uzas 'ne devi' aŭ ne uzas ĝin.
Tamen mi ne scias ĉu tia uzo estas ĝenerale akceptebla.
tommjames (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 22:10:16
ito:Kiel vi uzas 'ne devi'?Mi uzas 2, ĉar tiu estas la plej logika, kaj mi inklinas al logiko. La ŝanco de miskompreno ne multe ĝenas min, kaj mi ne memoras okazon kiam tia miskompreno okazis en parolo inter mi kaj iu alia, do mi ne emas ĉirkaŭnavigi la aferon per 3. Kaj kiel diris sudanglo, la kuntekso ofte sufiĉas por klargi la sencon.
1. ekzistas devo eviti ion
2. mankas devo fari ion
3. ne uzas 'ne devi' por eviti konfuzon
Mi ne intencas diskuti ĉi tie, mi nur volas scii, lasttempe kiel nia-lingvanoj uzas 'ne devi' aŭ ne uzas ĝin.
ito (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 16 d. 22:23:09
sergejm (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 17 d. 04:35:53
Kaj povas esti plia senco de 'ne devi': ne estas devo por agi aŭ ne agi, sed oni atendas ke vi ne agos.
Por esprimi ne severan positivan devon vi povas uzi 'Vi ne devas eviti ...' aŭ trovi pli taŭgan vorton anstataŭ 'eviti'.
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 17 d. 10:44:54
por eviti konfuzon, pli bone rondiri:
mi devmankas ĉeesti = mi sendevas ĉeesti
mi maldevas/malbezonas ĉeesti = mi senrajtas ĉeesti
kaj pri VOLI
mi volmankas ĉeesti = mi senvolas ĉeesti
mi malvolas ĉeesti = mi volas manki