"ajnĉu vi venas, ni ekiros 5atm" = "ne gravas ĉu vi venas aŭ ne, ni ekiros je la 5a matene"
de amigueo, 18 noiembrie 2017
Contribuții/Mesaje: 4
Limbă: Esperanto
amigueo (Arată profil) 18 noiembrie 2017, 22:48:45
"ajnĉu vi venas, ni ekiros 5atm" = "ajn-iu-el-la-du-kaze-de-ĉu vi venas, ni ekiros 5atm"
variantoj:
1. AJNE DE ĈU
2. ĈIUKAZE EL ĈU
3. se vi ĉu venas, ni ekiros 5atm
4. ĈIEL ĈUN
5. ne se vi venas, ni ekiros 5atm
"ne gravas ĉu vi venas aŭ ne, ni ekiros je la 5a matene"
ĉu estas rimedoj por parafrazi tion????
DANKEGON
sergejm (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 07:53:00
Aŭ:
Ajne vi venas, ajne ne - ni ekiros.
Neniajn 'ajnĉu'!!!
Kaj 5atm - mi komprenas tion kiel '5 atmosferoj', t. e. ke vi volas malsupreniĝi en akvon proksimume je 50 metroj.
PS: se vi volas paroli pri 'ĉu' en antaŭa frazo, faru substantivon - ĉuo, ĉuon (ne ĉun!), ĉuoj. Poste vi povas diri 'je ajna ĉuo', aŭ mallongigi ĝin 'ajnaĉue', sen -a- kaj -e 'ajnĉu' estas ne komprenebla, kaj -e estas necesa laŭ reguloj de Esperanto. Sed mi konsilas al vi uzi nek 'ajnĉu' nek 'ajnaĉue'.
amigueo (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 11:45:50
sergejm:Ĉu vi venas, ĉu ne - ni ĉiam ajn ekiros.dankon pro interesaj alternativoj, sergejm
Aŭ:
Ajne vi venas, ajne ne - ni ekiros.
Neniajn 'ajnĉu'!!!
Kaj 5atm - mi komprenas tion kiel '5 atmosferoj', t. e. ke vi volas malsupreniĝi en akvon proksimume je 50 metroj.
PS: se vi volas paroli pri 'ĉu' en antaŭa frazo, faru substantivon - ĉuo, ĉuon (ne ĉun!), ĉuoj. Poste vi povas diri 'je ajna ĉuo', aŭ mallongigi ĝin 'ajnaĉue', sen -a- kaj -e 'ajnĉu' estas ne komprenebla, kaj -e estas necesa laŭ reguloj de Esperanto. Sed mi konsilas al vi uzi nek 'ajnĉu' nek 'ajnaĉue'.
"Ĉu vi venas? Ni ajne/ajnĉiam/ajnaĉue/ajnĉiukaze ekiros..."
pri la parafrazo "ne se vi venas, ni ekiros..." mi ankoraŭ dubas, ĉar ĝi ŝajnas logika...
5am, 5pm povus pli bone signifi "je la kvina antaŭtagmeze" kaj... eble
sergejm (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 13:26:34
'Ne se' - mi trovis tri ekzemplojn en tekstaro.com
Kun korelativoj 'ajn' estas skribata aparte. Krome sonkombino 'jnĉ' estas malfacile parolata.
Se vi volas, vi povas uzi 'ajnatempe', ajnokaze', 'ajnaloke' k.t.p.