Al la enhavo

"problemo solvi alia"

de amigueo, 2017-novembro-25

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-25 21:30:30

nu, mi prezentas dubon pri ĉi temo mirinda: infinitivo priskriba

tio stranga al mi estas ke tiu infinitivo, tiom fleksebla por subkompreni ligilojn:
"loko manĝi, semajno ferii, kialo foriri, metodo sukcesi, decido salti, kokido manĝi",
ne akceptas (???) nominativon sekvan:
"loko manĝi la amikoj, semajno ferii la ĉefo, metodo sukcesi malagemuloj, kokido manĝi venkonto"

antaŭdankon
ridulo.gif

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-25 21:47:34

Laŭ la PMEG, la subkomprenata subjekto estas aŭ tiu de la frazo mem (se ĝi ekzistas) aŭ "oni":
  • Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.Rt.84 (Mi decidis servi sub vi.)
  • Ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago.FA1.32 (Oni permesis al ili flugi ankaŭ dum la tago.)
  • Mi ricevas grandan deziron edziĝi.FA3.96 (Mi deziras edziĝi.)
  • Ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo.OV.300 = ...la eblon, ke ni faru tion ĉi per fervojo.
  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57 La A-vorto kapabla estas perverba priskribo de mi. Sekve la senca subjekto de instrui estas mi.
  • Ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.Rz.30 Faros la eventualan atencon ili.
Ĉar la i-vorto nur priskribas kaj ne enkondukas novajn temojn/subjektojn, la o-vorto restas ĉefa kiel en aliaj priskriboj kiel "ruĝa domo". Tial, la subjekto/aganto de la o-vorto anktaŭ estas tiu de posta i-vorto.

(kiel mi skribis en la alia afiŝo, estas ebla konfuzo en sensaj verboj kiel "mi vidas du montojn fumi", ĉar "montoj" ja estas la subjekto de "fumi", sed oni ne povas diri "du montoj fumi troviĝas en la regiono" malgraŭ tio, ke oni povas diri ekzemple "du libroj legi troviĝas en la bretaro")

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-26 14:10:01

DuckFiasco:
(kiel mi skribis en la alia afiŝo, estas ebla konfuzo en sensaj verboj kiel "mi vidas du montojn fumi", ĉar "montoj" ja estas la subjekto de "fumi", sed oni ne povas diri "du montoj fumi troviĝas en la regiono" malgraŭ tio, ke oni povas diri ekzemple "du libroj legi troviĝas en la bretaro")
dankon, DuckFiasco
vi ne rekte respondis al mia demando pri "kokido manĝi venkonto", sed vi tekstis ke laŭ PMEG la subjekto de priskriba I-vorto povas esti aŭ "oni" aŭ subjekto de la AS-frazo ("aperas kato manĝi restaĵojn"), do mia demando proponus plian opcion de subjekto: nominativaĵo post la i-vorto.

pano manĝi estas sur tablo
tranĉilo tranĉi estas sur tablo
vazo ornami estas sur breto

sugesto estas:
vazo repari artisto; vazo por ke artisto reparu ĝin
vazo esti reparata de artisto (la pasivo ŝajnas tute ĝusta)

tio ŝajnas simpla kaj konciza kaj logika

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-26 17:29:43

La problemo por mi en "vazo ripari artisto" estas tio, ke la rilato inter "ripari" kaj "artisto" ne estas klarigita gramatike.

"Restas tri vazoj ripari" estas ĝusta. "Restas tri vazoj riparotaj/riparendaj de artisto" ankaŭ estas ĝusta, do tial "tri vazoj esti riparotaj de artisto". En ambaŭ okazoj, la rolo de la artisto estas montrata per "de".

Mi ne scias, ĉu tio eĉ respondas al via demando, sed mi penis ridulo.gif

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-26 17:40:25

pano por manĝi estas sur tablo
tranĉilo por tranĉi estas sur tablo
vazo por ornami estas sur breto

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-26 18:05:37

Metsis:pano por manĝi estas sur tablo
tranĉilo por tranĉi estas sur tablo
vazo por ornami estas sur breto
Mi samopinias.

Anglaj esprimoj "three vases to repair = three vases which require repair" ne esperantigeblas je "tri vazoj ripari".

Zamenhofaj ekzemploj (mallertaj tradukoj miaj):
ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton = it has the strength to carry the accent
ni nun havas nenion por fari = we have nothing to do
mi havis ion por diri al vi = I had something to say to you
havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion = has enough courage to believe this
pretigu do tie ion por manĝi = hence prepare something to eat
Vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi = you had a good reason to panic.
mi neniam plu donos al vi kaŭzon por plendi = I will never again give you a reason to complain.
Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi? = Maybe there is still something to sell?
ĉiu havis ian historion por rakonti = everyone had some story to tell
Baldaŭ estos la tempo por forveturi = Soon will be the time to depart.
Estis nenio por manĝi = There was nothing to eat.
la popolo ne havis akvon por trinki = the people didn't have (any) water to drink

Sekve:
There are two books to read on the shelf -> Du libroj por legi troviĝas sur la bretaro.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-26 18:56:29

por estas ebla sed ne ĉiam nepra (laŭ la PMEG ankaŭ): http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/rekta_...

Kiam I-verbo rekte priskribas O-vorton, la senco estas ofte tre proksima al intencita ago. Tial oni ofte uzas por antaŭ la I-verbo: permeso por eniri, eblo por fari ion, tempo por skribi, maniero por rigardi. Ĉe iuj O-vortoj oni pli ofte uzas solan I-verbon, dum ĉe aliaj oni preferas uzi por + I-verbon. Ekzemple oni uzas tempo/momento fari ion kaj tempo/momento por fari ion sen signifodiferenco, sed oni uzas nur loko/spaco por fari ion, neniam *loko/spaco fari ion*.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-26 22:07:43

dankon al DuckFiasco, Metsis kaj nornen,

mi rimarkas ke soleco de i-vorto estas komplika, kaj pli facile uzi POR.

tamen,

dubo pri nominativaĵo kiu sekvas la i-vorton daŭre tiklas min!

"kavaliro ne havis akvon por trinki sia ĉevalo" (akvon por ke ria ĉevalo trinku)

tiu TRINKI rajtas multajn gramatikajn brakojn (dum la vojaĝo, en la kampadejo, trankvile, ktp sed "ĉevaloj"?)

kiam mi legis tekston de DuckFiasco, mi gapis ke ri ne komprenis gramatikan rilaton inter "ripari" kaj "artisto" en la frazo:
"vazo por repari artisto". i-vorto rajtas (???) havi rektan eksplican subjekton, ne nur rektan objekton kaj aliajn brakojn.

jen tiklaj ekzemploj:
"vazo por artisto ripari" aux
"vazo por ripari artisto"

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-26 22:34:32

Ĉevalisto ne havis akvon por trinkIGi sian ĉevaloN

Ĉevalisto ne havis akvon, kiun LIA ĉevalo trinkus.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-26 22:58:14

sergejm:Ĉevalisto ne havis akvon por trinkIGi sian ĉevaloN

Ĉevalisto ne havis akvon, kiun LIA ĉevalo trinkus.
sergejm,
vi pravas ke tiuj du frazoj utilas, sed mi ripetas demandon:
i-vorto ne rajtas sekvanton nominativaĵo kiel rekta subjekto???

"ĉevalisto ne havis akvon por trinki ĉevalo" aux "por cxevalo trinki"

Reen al la supro