前往目錄

關閉的

Pasivigo de infinitivaj frazoj

貼文者: nornen, 2017年11月25日

訊息: 12

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2017年11月25日下午10:13:30

(i) Mi vidas vulkanon fumi.

En tiu ĉi propozicio la rekta objekto de la predikato "vidas" estas la infinitiva frazo "vulkanon fumi", kaj "vulkanon" estas la subjekto de tiu ĉi frazo. La vorto "vulkanon" ricevas sian akuzativon de "vidas" per ECM (escepta kazmarkado, exceptional case marking).

(ii) Mi vidas hundon.
(iii) Hundo estas vidata.

Sendube (ii) povas esti pasivigata kaj oni ricevas (iii).

Tamen, ĉu oni povas pasivigi (i) ?
Kiel aspektus la propozicio (i) pasivigita?

----
Por tiuj, kiuj studis la latinan: La demando temas pri AcI kaj NcI.

thyrolf (顯示個人資料) 2017年11月26日上午9:48:43

La vulkano estas vidata fumi. ?

(La "verbo" de la originala frazo estas "vidi fumi"

amigueo (顯示個人資料) 2017年11月26日下午1:14:32

thyrolf:La vulkano estas vidata fumi. ?

(La "verbo" de la originala frazo estas "vidi fumi"
"mi vidas fumi vulkano" (mi komprenas ke estas alia strukturo kun sama signifo al "mi vidas vulkanon fumi")

alia nuanco? ke "mi vidas fumadon farde vulkano"
la originala frazo: "mi vidas vulkanon kiu fumas, tamen la grava afero estas FUMAS"

pasivo?
vidat fumi vulkano (estas vidata fumi vulkano)

ridulo.gif

DuckFiasco (顯示個人資料) 2017年11月26日下午5:34:59

Pasivigita kiel?

La vulkano, vidata de mi, fumas.
Vidate de mi, la vulkano fumas.


En aliaj ekzemploj, pasivigo estas simpla a-vorto, ĉu ne?

Mi vidis tri konstruaĵojn disigitajn de la ŝtormo.

Metsis (顯示個人資料) 2017年11月26日下午6:05:53

DuckFiasco pravas. La originala frazo havas subjekton "mi". Se oni pasivigas la frazon, "mi" fariĝas la agenton ("de mi") aŭ oni preterlasas la agenton.

La vulkano vidata de mi fumas. (kun la agento)
La vulkano vidata fumas. (sen la agento)

nornen (顯示個人資料) 2017年11月26日下午6:09:32

Mi vidas vulkanon. -> Vulkano estas vidata.

Mi vidas vulkanon fumi. -> [...?...] estas vidata [...?...].

Bonvole plenigu la truojn, se ili estas plenigeblaj.

Tyrwolf proponas: ? [La vulkano] estas vidata [fumi].
Kion proponas vi aŭ laŭ vi tiu strukturo ne eblas?

DuckFiasco (顯示個人資料) 2017年11月26日下午6:51:23

Ha, mi kredas vidi kion vi serĉas.

La vulkano estas vidata fumante.
Fumante, la vulkano estas vidata.


La ebla malfeliĉaĵo estas tio, ke "esti vidata" kaj "fumi" en tiuj frazoj fariĝas nur samtempaj agoj kaj ne dependaj unu de la alia. Kaj tiuj frazoj estas iom malnaturaj, parenteze. Ĉu vi havas aliajn sugestojn?

La vulkano estas vidata dum ĝi fumas. (en du subfrazojn)

amigueo (顯示個人資料) 2017年11月26日下午10:45:14

DuckFiasco, nornen, Metsis,

mi pensas ke pasivo de "mi vidis vulkano fumi" estas "estis vidata vulkano fumi"
kaj mirindaĵo estas ke la ordo de elementoj povas varii: "estis vidata fumi vulkano"

DuckFiasco (顯示個人資料) 2017年11月26日下午11:17:09

Ho, interese!

"esti vidata fumi" estas nova formo al mi, sed ĝi ŝajnas logika.

Ni havas la aktivan formon "vidi fumi", kaj io kiel "esti invitita paroli" estas facile komprenebla.

Kiam oni uzus tian pasivon? Mi rimarkas, ke ĝenerale Esperantistoj preferas iĝ-vortojn kaj oni-frazojn ol pasivon.

sudanglo (顯示個人資料) 2017年11月27日下午12:40:31

Tio, kio estis vidata estis la fumado de la vulkano, do tute logike la fumado fariĝus la subjekto en la pasivigo.

Jen la skandalo, la fumado de la vulkano estis observata dum tri tagoj antaŭ ol oni decidis averti la publikon

回到上端