ورود به محتوا

Stelo aŭ stelo?

از Turfalko, 30 نوامبر 2017

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

Turfalko (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2017،‏ 16:25:20

Stelo aŭ stelo?
Dolaro aŭ dolaro?
Talero aŭ talero?
Do: Komence de tiuj vortoj majusklo aŭ minusklo?
Laŭ PIV minusklo, sed stelo ne estas Stelo.
Kiu estas via opinio?

nornen (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2017،‏ 17:34:18

Tio dependas, ĉu vi taksas tiujn vortojn kiel propraj nomoj aŭ ne.

Eble:
Kanadio kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la Kanada Dolaro kaj la Nov-Zelanda Dolaro estas malsamaj.

Metsis (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2017،‏ 11:58:11

Laŭ PMEG ne ekzistas devigaj reguloj pri majuskloj kaj minuskloj. Tradicie oni skribas en E-o en multaj okazoj majusklojn kiel en la angla. Tamen estas tendeco uzi majuskloj nur en vere propraj O-vortoj (mi persone preferas ĉi tian uzon).

Kanado → Kanada aŭ kanada → kanadano
Nov-Zelando → Nov-Zelanda aŭ nov-zelanda aŭ novzelanda → nov-zelandano aŭ novzelandano

Do mi skribus

Kanado kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la kanada kaj la novzelanda dolaroj estas malsamaj.

al mi taŭgas ankaŭ

Kanado kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la kanada dolaro kaj la nov-zelanda dolaro estas malsamaj.

Sed esperantistoj kaj la Esperanta movado estimas sin mem kaj preferas la skriban formon "Esperanto" (aliaj lingvoj skribas per "la + minusklo"). Konsekvence la monunuo povus esti "(la) Esperanta stelo".

Roch (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2017،‏ 7:47:01

Valutoj

Por valutoj MONATO ne uzas la simbolojn €, £, $ ktp, sed la plenajn nomojn: la eŭro, la brita pundo, la usona dolaro. Nur en tabeloj oni povas uzi ilin, se la signifo de la simboloj klare montriĝas el la teksto.

senkulpa.gif

بازگشت به بالا