У садржају

Kion oni manĝas en via lando por Kristnasko?

од cimmic, 03. децембар 2017.

Поруке: 10

Језик: Esperanto

cimmic (Погледати профил) 03. децембар 2017. 18.14.57

La manĝtradicioj enstas malsamaj en malsamaj landojn, kaj mi estas scivola ekscii, kion vi manĝas.

En mia lando, Danio, ni plej ofte manĝas porkrostaĵon aŭ anasaĵon kun ruĝa brasiko, terpomoj kaj bruna saŭco.

thyrolf (Погледати профил) 04. децембар 2017. 17.40.50

la 24an de decembro ni normale havas aŭ fumitajn maldikajn kolbasetojn ("Frankfurt"aj) kun terpoma salato, aŭ bakita fiŝo, same.

La 25an okazas pli pompa menu. Antaŭ du jaroj ĝi estis iel tute vegetara kaj kun miro mi konstatis, ke mi kuiris ĝin eĉ tute sen tomatoj.

Tre palatokaresa manĝaĵo:

Boligu/stufu grandajn terpomojn kun ŝelo en malmulta, bone salita akvo, (plejbone la akvo tute vaporiĝis en la momento, kiam la terpomoj estas finkuiritaj).

Intertempe faru farĉon: tenere rostu cepojn, tranĉitajn fungojn, hakitan petroŝelon kaj la necesajn spicojn en multa butero/oleomiksaĵo. Hejtigu la fornon je la supra hejtilo.

Duonigi la terpomon laulonge, per kulereto kavigu ilin. Miksu la terpomajn elprenaĵojn kun la farĉo, replenigu la kavojn en la duonaj terpompoj, kovru ilin per raspita fromaĝo, kiun vi permane fikspremas.

Metu ilin la terpomojn, malfermaĵo alsupren, sur grasigita fornolado kaj baku ilin, ĝis la fromaĝu degelis kaj iomete bruniĝis.

Servu kun ŝatata legomo, bonan apetiton.

thyrolf (Погледати профил) 05. децембар 2017. 06.37.33

dum la jarŝanĝa nokto oni ofte trinkas punĉon kaj je la posta mateno oni bezonas haringan salaton (kun ruĝaj betoj) por helpi la postalkoholan malsaniĝon ridulo.gif

thyrolf (Погледати профил) 06. децембар 2017. 20.05.26

dum la tuta unua tago de la jaro ni tiam manĝas tre malpompe, ankaŭ por balanciĝi pro la pompegaj manĝoj dum la kristnaskaj tagoj. En la germana oni nomas la tagojn inter kristnasko kaj unua januaro na "tempo inter la jaroj".

nornen (Погледати профил) 07. децембар 2017. 05.44.49

Tamalojn!

externalImage.png

Turfalko (Погледати профил) 11. децембар 2017. 16.05.25

Ni manĝas ekzakte tion, kion ni manĝas dum la aliaj tagoj. Por eviti streson!
Dum la tuta jaro ni ne drinkas alkoholon, kaj ankaŭ dum kristnasko ni ne drinkas alkoholon.

Turfalko (Погледати профил) 11. децембар 2017. 17.04.44

Kial oni manĝas pompege? Por ekhavi naŭzon?

thyrolf (Погледати профил) 12. децембар 2017. 06.38.35

kiajn strangajn ideojn vi havas. oni ne devas ŝtopi manĝaĝojn en si ĝisvome. tio ne estas la baza ideo de la bankedo. estas plaĉa afero havi iam tiam festenan tagon, anstataŭ ciam kaj seninterromoe sperti la saman kutimaĵon.

GhoniMaks (Погледати профил) 19. децембар 2017. 10.40.32

Ĉi tie en Brazilujo, pli precize en Rio de Janeiro, ni manĝas Kokaĵon, porkaĵon, rizon Kun fabojn kaj "farofa", plej aliaj diversaj aferoj.

thyrolf (Погледати профил) 26. децембар 2017. 19.09.31

Ĉe ni momente disvastiĝas "nova tradicio":

Allaŭdi kristnaskajn arbojn.

Grupo kolektiĝas kaj vizitas diversajn konatojn. En ĉiu domo oni montras al la grupo la kristnaskan arbon, kaj ĉiu el la grupo per multaj komplimentoj je ĉiuj fortoj laŭdas la belecon de la dekorita abio. Post kiam la posedanto estas kontenta pri la laŭdoj, li servas kelkajn brandon kaj festkuketoj kaj oni babilas dum kelkaj minutoj. Poste la grupo iras al la sekva abiestro.

Oni revenas hejmen iomete ebria ridulo.gif

Вратите се горе