讯息: 10
语言: Esperanto
cimmic (显示个人资料) 2017年12月3日下午6:14:57
En mia lando, Danio, ni plej ofte manĝas porkrostaĵon aŭ anasaĵon kun ruĝa brasiko, terpomoj kaj bruna saŭco.
thyrolf (显示个人资料) 2017年12月4日下午5:40:50
La 25an okazas pli pompa menu. Antaŭ du jaroj ĝi estis iel tute vegetara kaj kun miro mi konstatis, ke mi kuiris ĝin eĉ tute sen tomatoj.
Tre palatokaresa manĝaĵo:
Boligu/stufu grandajn terpomojn kun ŝelo en malmulta, bone salita akvo, (plejbone la akvo tute vaporiĝis en la momento, kiam la terpomoj estas finkuiritaj).
Intertempe faru farĉon: tenere rostu cepojn, tranĉitajn fungojn, hakitan petroŝelon kaj la necesajn spicojn en multa butero/oleomiksaĵo. Hejtigu la fornon je la supra hejtilo.
Duonigi la terpomon laulonge, per kulereto kavigu ilin. Miksu la terpomajn elprenaĵojn kun la farĉo, replenigu la kavojn en la duonaj terpompoj, kovru ilin per raspita fromaĝo, kiun vi permane fikspremas.
Metu ilin la terpomojn, malfermaĵo alsupren, sur grasigita fornolado kaj baku ilin, ĝis la fromaĝu degelis kaj iomete bruniĝis.
Servu kun ŝatata legomo, bonan apetiton.
thyrolf (显示个人资料) 2017年12月5日上午6:37:33
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
thyrolf (显示个人资料) 2017年12月6日下午8:05:26
nornen (显示个人资料) 2017年12月7日上午5:44:49
Turfalko (显示个人资料) 2017年12月11日下午4:05:25
Dum la tuta jaro ni ne drinkas alkoholon, kaj ankaŭ dum kristnasko ni ne drinkas alkoholon.
Turfalko (显示个人资料) 2017年12月11日下午5:04:44
thyrolf (显示个人资料) 2017年12月12日上午6:38:35
GhoniMaks (显示个人资料) 2017年12月19日上午10:40:32
thyrolf (显示个人资料) 2017年12月26日下午7:09:31
Allaŭdi kristnaskajn arbojn.
Grupo kolektiĝas kaj vizitas diversajn konatojn. En ĉiu domo oni montras al la grupo la kristnaskan arbon, kaj ĉiu el la grupo per multaj komplimentoj je ĉiuj fortoj laŭdas la belecon de la dekorita abio. Post kiam la posedanto estas kontenta pri la laŭdoj, li servas kelkajn brandon kaj festkuketoj kaj oni babilas dum kelkaj minutoj. Poste la grupo iras al la sekva abiestro.
Oni revenas hejmen iomete ebria
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)