Đi đến phần nội dung

Kristnasko kaj mia filo

viết bởi nornen, Ngày 07 tháng 12 năm 2017

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

nornen (Xem thông tin cá nhân) 17:50:15 Ngày 07 tháng 12 năm 2017

Mia naŭjara filo estas tute ekscitigata pro la venonta kristnasko. Mi demandis al li, ĉu li scias, kial oni festas tiun tagon ĉilande. Li respondis, ke la festo iel rilatas al la dio de la kristanoj, kaj ke li ne scias kion detale oni festas. Tial mi serĉis en interreto la historion pri la nasko de Jesuso, kiun mi aŭskultis en luterana preĝejo, kiam mi estis infano. Mi memoris, ke liaj gepatroj devis iri al alia urbo por popolnombrado, ke ili ne trovis gastejon, ke ili tranoktis en grenejo, ke estis ŝafoj, bovoj kaj azenoj. Sume mi memoris belan historion taŭgan por mia filo.

Bone, tiu historio aperas kvar fojojn en la biblio, kaj mi hazarde elektis la versionon verkitan de Mateo.

Malbona ideo.

Tiu versiono ne parolas pri la vojaĝo de la gepatroj, de la grenejo kaj de la bestoj, tamen ĝi estas tre mallonga. Post kelke da alineoj, la historio sin averto ŝanĝas la temon de infana nasko al infana genocido. Mi ne memoris tiun parton. Evidente, la nura detalo, kiu fakte emocie tuŝis mian filon, estis la ordono mortigi ĉiujn junajn virinfanojn, kaj fine li diris: “Al mi ne plaĉas tiu ĉi historio. Ĝi estas tro sangema.”

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 18:10:40 Ngày 08 tháng 12 năm 2017

Eble pro tio katolika Eklezio malpermesis rektan legadon de la biblio...

Grown (Xem thông tin cá nhân) 19:28:30 Ngày 08 tháng 12 năm 2017

nornen:Mia naŭjara filo estas tute ekscitigata pro la venonta kristnasko. Mi demandis al li, ĉu li scias, kial oni festas tiun tagon ĉilande. Li respondis, ke la festo iel rilatas al la dio de la kristanoj, kaj ke li ne scias kion detale oni festas. Tial mi serĉis en interreto la historion pri la nasko de Jesuso, kiun mi aŭskultis en luterana preĝejo, kiam mi estis infano. Mi memoris, ke liaj gepatroj devis iri al alia urbo por popolnombrado, ke ili ne trovis gastejon, ke ili tranoktis en grenejo, ke estis ŝafoj, bovoj kaj azenoj. Sume mi memoris belan historion taŭgan por mia filo.

Bone, tiu historio aperas kvar fojojn en la biblio, kaj mi hazarde elektis la versionon verkitan de Mateo.

Malbona ideo.

Tiu versiono ne parolas pri la vojaĝo de la gepatroj, de la grenejo kaj de la bestoj, tamen ĝi estas tre mallonga. Post kelke da alineoj, la historio sin averto ŝanĝas la temon de infana nasko al infana genocido. Mi ne memoris tiun parton. Evidente, la nura detalo, kiu fakte emocie tuŝis mian filon, estis la ordono mortigi ĉiujn junajn virinfanojn, kaj fine li diris: “Al mi ne plaĉas tiu ĉi historio. Ĝi estas tro sangema.”
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 08:25:52 Ngày 09 tháng 12 năm 2017

Eble pro tio katolika Eklezio malpermesis rektan legadon de la biblio...

Tiu estas malvera. Katolikoj rajtas legi Biblion. Eĉ, se oni vizitas meson ĉiutage, en tri jaroj li povas aŭdi plej multan partojn de Biblio. Iuj diras, ke oni povas aŭdi la tutan Biblion. Ankaŭ Makabeojn kun tranĉado de sek filiojn kaj patrinon, kiuj ne volis manĝi porkon. Mi iras el kirko kiam mi aŭdas tiun.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 08:43:50 Ngày 09 tháng 12 năm 2017

Altebilas diris:
Eble pro tio katolika Eklezio malpermesIS rektan legadon de la biblio...
Tiu malpermeso ekzistis en Mezepoko; la biblio estis nur en latino kaj plejmulto ne sciis ĉi tiun lingvon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:30:55 Ngày 09 tháng 12 năm 2017

Aŭdi elektitajn partojn de la Biblio, eĉ multajn, ne estas la samo kiel legi la tutan. Se ne, oni pravigus la cenzuron.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:34:37 Ngày 09 tháng 12 năm 2017

Revenante al temo, troveblas en librovendejoj libroj por rakonti la Biblion al infanoj. Mi ne scias, ĉu tiaj ekzistas en Esperanto.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 12:51:05 Ngày 10 tháng 12 năm 2017

La bibliaj rakontoj diferencas unu de la alia ĉar ili estas skribitaj por respondi demandojn de malsamaj komunumoj. Demando hodiaŭ estas: kun tiom da teknologio kaj atingoj, ĉu ni fariĝas pli bonaj homoj?

Estas bone registri la ĉarmon de ĵus naskita envolvita per tukoj en kuŝita en manĝujo. Li estas prezentita kiel la sago indikanta la vojon por la homaro sin humanigi. Nur tiuj, kiuj rezignas sian potencon, povas esti vere homaj.

Grown (Xem thông tin cá nhân) 23:56:09 Ngày 15 tháng 12 năm 2017

Koracio:Eble pro tio katolika Eklezio malpermesis rektan legadon de la biblio...

Tiu estas malvera. Katolikoj rajtas legi Biblion. Eĉ, se oni vizitas meson ĉiutage, en tri jaroj li povas aŭdi plej multan partojn de Biblio. Iuj diras, ke oni povas aŭdi la tutan Biblion. Ankaŭ Makabeojn kun tranĉado de sek filiojn kaj patrinon, kiuj ne volis manĝi porkon. Mi iras el kirko kiam mi aŭdas tiun.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Roch (Xem thông tin cá nhân) 08:01:21 Ngày 16 tháng 12 năm 2017

Grown:
Koracio:Eble pro tio katolika Eklezio malpermesis rektan legadon de la biblio...

Tiu estas malvera. Katolikoj rajtas legi Biblion. Eĉ, se oni vizitas meson ĉiutage, en tri jaroj li povas aŭdi plej multan partojn de Biblio. Iuj diras, ke oni povas aŭdi la tutan Biblion. Ankaŭ Makabeojn kun tranĉado de sek filiojn kaj patrinon, kiuj ne volis manĝi porkon. Mi iras el kirko kiam mi aŭdas tiun.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.
"Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo" estas pri naciismo (usona kunteksto)

https://lernu.net/forumo/temo/24506

Quay lại