目次へ

La Patro Nia

nornen,2017年12月9日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

nornen (プロフィールを表示) 2017年12月9日 22:13:02

Papo Francisko proponis ŝanĝi (aŭ ne proponis sed ja ŝanĝis?) la tradukon de la Patro Nia. Precize, ke oni ne plu diru "ne konduku nin en tenton" tamen "ne lasu nin fali en tenton". La argumento estas, ke Dio, kiel bona patro, neniam kondukus nin en tenton, kaj ke oni petu al li, ke oni mem ne falu. La distingo estas klara: La unua eldiro signifas, ke Dio mem aktive nin kondukus en tenton, dum la dua signifas, ke mi mem falus sen bezono de lia konduko.

Tamen tiu ĉi afero ne temas pri traduko, tamen pri agordi skribaĵojn al dogmo. La traduko tute ĝustas:

"μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν"
"μὴ εἰσενέγκῃς" = ne konduku enen, ne gvidu enen < "εἰσφέρω" < "εἰσ + φέρω" = enporti, engvidi, enkonduki

Kion vi opinias? Ĉu tio temas pri ĝustigo de malbona traduko? Ĉu tio temas pri ŝanĝo por doni novan signifon al malnova eldiro?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2017年12月10日 11:20:24

Mi estis edukita kiel ateisto, sed ŝatas kompreni kiel pensas la kredantoj.

Mi pensis, ke laŭ ili, la diablo enkondukas la homojn en tenton, kaj Dio helpas ilin rezisti. Mi konstatis, ke en la okcidenta socio de la 19a kaj komenco de la 20 jarcento, knaboj kaj knabinoj estis apartigitaj - precize por eviti la tenton. simila malpermeso ekzistis en ĉiuj kampoj de la socio. La problemo estas, kiel oni konstatis poste, ke "ebleco" iĝis sinonimo de "permeso", kun ĉiuj trouzoj pri kiuj la socio kaj la eklezioj suferas hodiaŭ.

Eble la papo volas rekomendi al la kredantoj (sed mi havas nek aŭtoritaton nek kompetencon pri religio) ne eviti, sed respekti la virinojn (k.a.k.) kaj regi mem siajn impulsojn, anstataŭ obei malpermeson de iu alia.

Paulinho (プロフィールを表示) 2017年12月10日 21:03:12

Ĉi tie oni ne korektas eraron en traduko, sed esprimas maturiĝon en la fido. La rimarko, ke absolute bona dio ne povus konduki nin al la ebleco de malbono (tento) estas relative ĵusa. Parenteze: la portugala traduko jam estas: "Não nos deixeis cair em tentação", esperante: "ne lasu nin fali al tento". Akcepti aŭ ne akcepti tenton estas homa decido. Sed Dio povas helpi nin stari firmaj sur la vojo de justeco, ekzemple, rezignante la nerespondeblan detruo de la naturo por pliboniĝi nian komunan hejmon.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2017年12月11日 16:56:48

Paulinho:Sed Dio povas helpi nin stari firmaj sur la vojo de justeco, ekzemple, rezignante la nerespondeblan detruo de la naturo por pliboniĝi nian komunan hejmon.
Tiakaze, el kio konsistas tento? Ĉu empoŝigi milionojn da dolaroj por permesi la detruadon de arbaro? Ĉu ĵeti grasan paperon grunden? Ĉu iri aŭte al laborejo por gajni iom da tempo?

Kaj ĉu ateisto ne povas eviti mem tiajn tentojn?

Серёга (プロフィールを表示) 2017年12月12日 6:28:36

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
Sankta estu Cia Nomo;
Venu Cia regado;
Plenumiĝu Cia volo kiel en la ĉielo tiel sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ;
kaj pardonu al ni ofendojn niajn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ofendintoj;
kaj ne konduku nin en tenton
sed liberigu nin de la malverdiranto.

Grown (プロフィールを表示) 2017年12月16日 3:30:08

nornen:Papo Francisko proponis ŝanĝi (aŭ ne proponis sed ja ŝanĝis?) la tradukon de la Patro Nia. Precize, ke oni ne plu diru "ne konduku nin en tenton" tamen "ne lasu nin fali en tenton". La argumento estas, ke Dio, kiel bona patro, neniam kondukus nin en tenton, kaj ke oni petu al li, ke oni mem ne falu. La distingo estas klara: La unua eldiro signifas, ke Dio mem aktive nin kondukus en tenton, dum la dua signifas, ke mi mem falus sen bezono de lia konduko.

Tamen tiu ĉi afero ne temas pri traduko, tamen pri agordi skribaĵojn al dogmo. La traduko tute ĝustas:

"μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν"
"μὴ εἰσενέγκῃς" = ne konduku enen, ne gvidu enen < "εἰσφέρω" < "εἰσ + φέρω" = enporti, engvidi, enkonduki

Kion vi opinias? Ĉu tio temas pri ĝustigo de malbona traduko? Ĉu tio temas pri ŝanĝo por doni novan signifon al malnova eldiro?
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

Koracio (プロフィールを表示) 2017年12月16日 9:33:39

Dio mem neniam kondukus nin en tenton. Sed li permesas, ke diabloj kondukas nin en tenton.

Paulinho (プロフィールを表示) 2017年12月16日 17:11:01

Mi komprenas, ke la plej malbona tento, kiu povas veni al homo, estas la tento de povo. Ne plu eblas ke ek tutmonda vidpunkto, en kiu grupoj, kompanioj aŭ landoj, ekzemple, agas kvazaŭ la tero estis ilia sklavo, por provizi al ili varojn. La tero estas ne patrino, kiu nutras siajn vivojn. Kompreneble ateistoj povas eviti "tenton". Sed "tento" estas religia parolado. Eble ateisto ne uzus ĉi tiun vorton, almenaŭ ne en ĉi tiu senso. Ĉi tio ne rilatas al esti ateisto, kristano aŭ islamano. La temos estas agnoski, ke la tero estas nia nutristino, nia komuna hejmo. En ĝi ni ĉiuj vivas. Ni devas zorgi pri ĝi. Festadu ni la vivon, ateistoj kaj kredantoj, kantu, ludu kaj dancu kune. Ĉi tiu estas la ideo.

Vinisus (プロフィールを表示) 2017年12月16日 19:56:07

La homaro estas miksaĵo farita el anĝelo kaj diablo, malofte ni agas anĝele, nemalofte ni montras nian diablecan kapablon. Nia patrino estas la Suno, kaj la Tero estas nia vartejo, sed tiom ni malpurigas ĝin, ke baldaŭ eĉ fekaĵon ni ne plu havos por manĝi.

Grown (プロフィールを表示) 2017年12月17日 6:34:03

Vinisus:La homaro estas miksaĵo farita el anĝelo kaj diablo, malofte ni agas anĝele, nemalofte ni montras nian diablecan kapablon. Nia patrino estas la Suno, kaj la Tero estas nia vartejo, sed tiom ni malpurigas ĝin, ke baldaŭ eĉ fekaĵon ni ne plu havos por manĝi.
Mi opinias ke mi neniam legis la vorton, fekaĵo, tiom bele, por diri per ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

先頭にもどる