Žinutės: 22
Kalba: Esperanto
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 10 d. 14:47:41
alies, alial, aliam ktp "validas" sed nur "alies" normaliĝis (laŭ tekstaro.com)
mi faras mis bis proponeton por voki vian helpon trovi pli bonan solvon:
unal kaj alial, unam kaj aliam, unom kaj aliom, unes kaj alies ktp
(en alia inspira temfadeno mi trovis FUŜAN frazon de sudanglo plimalpli: "ies.... alies", sed mi ne kontentas, ĉar IU ne signifas UNU)
rimarkigo: UNU, ALIA, TIU, ŜI estas vortoj tiaj ke oni povas uzi ĝin en sama frazo ripete kaj ĉiu foje UNU/ALIA/TIU/IU/ŜI rilatas al malsama io:
" ŝi montris al ŝi la pordon
" tiu kaj tiu venas kune
" alia kaj alia kaj alia estas plia kaj plia kaj plia aŭ malplia kaj malplia kaj malplia aŭ mikso laŭvola"
" unu tagon aperis unu ŝorcisto
homo opinias unu maniere, alia opinias aliel, sed kiam mi volas subkomprenigi "homo":
unu opinias unu maniere, alia opinias aliel. mmmm
"unu opinias unel, alia opinias aliel",
(nu, ankaŭ "unu opinias aliel, alia opinias unel"),
"unu unel, alia aliel kaj ĉiu siel aŭ siaĵurnalel"
UNO pardonu min
mi taksas (taksas, ne trovas) tiun feliĉan koincidon (UNO UNU UNES UNA UNEL UNAL UNAM UNOM)
eĉ pli konvena ol ALIEL ktp (ho, mankas ALITIPA kaj ALILOKE), kaj tiom necesa al bona kaj eleganta kompreno kiom ALIEL ktp.
ĉar UNU ne egalas IU, malgraŭ fuŝa ekzemplo de sudanglo
ĉar la natura kolego de ALIA (UNU kaj ne IU) mankas en vorttabula flirtado
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 13 d. 14:35:07
ankoraux ne scias cxu iu komprenas min
Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 13 d. 23:36:47
La tabelvortoj estas ankaŭ memstaraj radikoj, kaj al ili oni povas aldoni aliajn radikojn.
aliiu (ali-iu) = iu alia
aliies = de iu alia
aliie = aliloke
aliiel = alimaniere
aviam = en la tempo de mia avo
Kiukolore, neniukolore, ĉiukolore...
Kiuteme , ĉiutema, alitema (ordinara kunmetado) ... ktp
La vortfarado estas laŭregula, la rezulto povas esti pli-malpli bela. Ĉiu elektu laŭ siaj gustoj.
DuckFiasco (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 14 d. 03:48:33
Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 14 d. 16:24:11
Altebrilas:Oni povas plivastigi la vort-tabelon al la tuta esperanta radikaro laŭ la du direktoj, se oni deziras. Ne bezonatas inventi novajn radikojn, sufiĉas tutsimple kombini ilin, laŭ Zamenhofa maniero.dankon Altebrilas
La tabelvortoj estas ankaŭ memstaraj radikoj, kaj al ili oni povas aldoni aliajn radikojn.
aliiu (ali-iu) = iu alia
aliies = de iu alia
aliie = aliloke
aliiel = alimaniere
aviam = en la tempo de mia avo
Kiukolore, neniukolore, ĉiukolore...
Kiuteme , ĉiutema, alitema (ordinara kunmetado) ... ktp
La vortfarado estas laŭregula, la rezulto povas esti pli-malpli bela. Ĉiu elektu laŭ siaj gustoj.
esplorinda eblo! tamen mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 14 d. 16:41:06
DuckFiasco:La tabelvortaj finaĵoj ne estas aplikeblaj al novaj vortoj, laŭ Zamenhof mem:dankon DuckFiascoĈar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
al mi malfacilas imagi ulon konantan na latina, pola kaj rusa, kiu fiaskas trovi finajxojn por senambiguaj 7 roloj. la klarigo en la montrata zam-teksto estas forte nesuficxa, kvazaux por stimuli scivolon
DuckFiasco (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 14 d. 17:29:33
al mi malfacilas imagi ulon konantan na latina, pola kaj rusa, kiu fiaskas trovi finajxojn por senambiguaj 7 rolojMi samopinias. En Volapuko, estas finaĵoj pli similaj al tio, pri kio vi pensas, ekz-e la eblo krei lokojn aŭ tempojn aldonante finaĵon al iu ajn vorto (mi kredas).
Sed tia estas nia lingvo! Bonŝance ni povas uzi la e-finaĵon por krei multajn vortojn similajn al tabelvortoj
Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 15 d. 09:27:25
DuckFiasco:La tabelvortaj finaĵoj ne estas aplikeblaj al novaj vortoj, laŭ Zamenhof mem:Dankon al nia Majstro, kaj bonan naskiĝtagon al li - aŭ almenaŭ bonan Zamenhof-feston al liaj anoj!Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 15 d. 09:30:59
amigueo:Kiucele vi deziras fari tion?
dankon Altebrilas
esplorinda eblo! tamen mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 16 d. 12:00:58
Altebrilas:mi pensas ke ALIEL kaj ALIIEL ne samsignifas!!amigueo:Kiucele vi deziras fari tion?
((...)) mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
aliel = ali-maniere
aliiel = iu-alia-maniere
kaj
av-iam <> av-am
laŭ mi, la resumo (risumo) estas:
UNUJ <> IUJ