Ir ao conteúdo

(unu kaj alia)-es

de amigueo, 10 de dezembro de 2017

Mensagens: 22

Idioma: Esperanto

amigueo (Mostrar o perfil) 10 de dezembro de 2017 14:47:41

saluton, mi volas prezenti dubon pri (unu kaj alia)-es

alies, alial, aliam ktp "validas" sed nur "alies" normaliĝis (laŭ tekstaro.com)

mi faras mis bis proponeton por voki vian helpon trovi pli bonan solvon:

unal kaj alial, unam kaj aliam, unom kaj aliom, unes kaj alies ktp

(en alia inspira temfadeno mi trovis FUŜAN frazon de sudanglo plimalpli: "ies.... alies", sed mi ne kontentas, ĉar IU ne signifas UNU)

rimarkigo: UNU, ALIA, TIU, ŜI estas vortoj tiaj ke oni povas uzi ĝin en sama frazo ripete kaj ĉiu foje UNU/ALIA/TIU/IU/ŜI rilatas al malsama io:
" ŝi montris al ŝi la pordon
" tiu kaj tiu venas kune
" alia kaj alia kaj alia estas plia kaj plia kaj plia aŭ malplia kaj malplia kaj malplia aŭ mikso laŭvola"
" unu tagon aperis unu ŝorcisto


homo opinias unu maniere, alia opinias aliel, sed kiam mi volas subkomprenigi "homo":
unu opinias unu maniere, alia opinias aliel. mmmm

"unu opinias unel, alia opinias aliel",
(nu, ankaŭ "unu opinias aliel, alia opinias unel"),

"unu unel, alia aliel kaj ĉiu siel aŭ siaĵurnalel"

UNO pardonu min okulumo.gif

mi taksas (taksas, ne trovas) tiun feliĉan koincidon (UNO UNU UNES UNA UNEL UNAL UNAM UNOM)
eĉ pli konvena ol ALIEL ktp (ho, mankas ALITIPA kaj ALILOKE), kaj tiom necesa al bona kaj eleganta kompreno kiom ALIEL ktp.

ĉar UNU ne egalas IU, malgraŭ fuŝa ekzemplo de sudanglo

ĉar la natura kolego de ALIA (UNU kaj ne IU) mankas en vorttabula flirtado

amigueo (Mostrar o perfil) 13 de dezembro de 2017 14:35:07

denove mi gapas ke la komunuma tento apertigi vorttabelon per utilaj kaj kamaleonaj vortoj nur realigxis cxe ALIES ALIEL ALIAM ALIOM escepte de ALIA ALIE ALIU, sed ankoraux ne UNES ENEL UNAL UNAM UNOM UNA UNU UNO kiuj estas pli regula aux kompleta serio kaj konvena al distingo ne tiom subtila inter UNU kaj IU

ankoraux ne scias cxu iu komprenas min ridulo.gif

Altebrilas (Mostrar o perfil) 13 de dezembro de 2017 23:36:47

Oni povas plivastigi la vort-tabelon al la tuta esperanta radikaro laŭ la du direktoj, se oni deziras. Ne bezonatas inventi novajn radikojn, sufiĉas tutsimple kombini ilin, laŭ Zamenhofa maniero.

La tabelvortoj estas ankaŭ memstaraj radikoj, kaj al ili oni povas aldoni aliajn radikojn.

aliiu (ali-iu) = iu alia
aliies = de iu alia
aliie = aliloke
aliiel = alimaniere
aviam = en la tempo de mia avo
Kiukolore, neniukolore, ĉiukolore...
Kiuteme , ĉiutema, alitema (ordinara kunmetado) ... ktp

La vortfarado estas laŭregula, la rezulto povas esti pli-malpli bela. Ĉiu elektu laŭ siaj gustoj.

DuckFiasco (Mostrar o perfil) 14 de dezembro de 2017 03:48:33

La tabelvortaj finaĵoj ne estas aplikeblaj al novaj vortoj, laŭ Zamenhof mem:
Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.

amigueo (Mostrar o perfil) 14 de dezembro de 2017 16:24:11

Altebrilas:Oni povas plivastigi la vort-tabelon al la tuta esperanta radikaro laŭ la du direktoj, se oni deziras. Ne bezonatas inventi novajn radikojn, sufiĉas tutsimple kombini ilin, laŭ Zamenhofa maniero.

La tabelvortoj estas ankaŭ memstaraj radikoj, kaj al ili oni povas aldoni aliajn radikojn.

aliiu (ali-iu) = iu alia
aliies = de iu alia
aliie = aliloke
aliiel = alimaniere
aviam = en la tempo de mia avo
Kiukolore, neniukolore, ĉiukolore...
Kiuteme , ĉiutema, alitema (ordinara kunmetado) ... ktp

La vortfarado estas laŭregula, la rezulto povas esti pli-malpli bela. Ĉiu elektu laŭ siaj gustoj.
dankon Altebrilas
esplorinda eblo! tamen mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
ridulo.gif

amigueo (Mostrar o perfil) 14 de dezembro de 2017 16:41:06

DuckFiasco:La tabelvortaj finaĵoj ne estas aplikeblaj al novaj vortoj, laŭ Zamenhof mem:
Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
dankon DuckFiasco
al mi malfacilas imagi ulon konantan na latina, pola kaj rusa, kiu fiaskas trovi finajxojn por senambiguaj 7 roloj. la klarigo en la montrata zam-teksto estas forte nesuficxa, kvazaux por stimuli scivolon ridulo.gif

DuckFiasco (Mostrar o perfil) 14 de dezembro de 2017 17:29:33

al mi malfacilas imagi ulon konantan na latina, pola kaj rusa, kiu fiaskas trovi finajxojn por senambiguaj 7 roloj
Mi samopinias. En Volapuko, estas finaĵoj pli similaj al tio, pri kio vi pensas, ekz-e la eblo krei lokojn aŭ tempojn aldonante finaĵon al iu ajn vorto (mi kredas).

Sed tia estas nia lingvo! Bonŝance ni povas uzi la e-finaĵon por krei multajn vortojn similajn al tabelvortoj ridulo.gif

Altebrilas (Mostrar o perfil) 15 de dezembro de 2017 09:27:25

DuckFiasco:La tabelvortaj finaĵoj ne estas aplikeblaj al novaj vortoj, laŭ Zamenhof mem:
Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
Dankon al nia Majstro, kaj bonan naskiĝtagon al li - aŭ almenaŭ bonan Zamenhof-feston al liaj anoj!

Altebrilas (Mostrar o perfil) 15 de dezembro de 2017 09:30:59

amigueo:
dankon Altebrilas
esplorinda eblo! tamen mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
ridulo.gif
Kiucele vi deziras fari tion?

amigueo (Mostrar o perfil) 16 de dezembro de 2017 12:00:58

Altebrilas:
amigueo:
((...)) mi ne scias kiel nuligi na i cxe IU
Kiucele vi deziras fari tion?
mi pensas ke ALIEL kaj ALIIEL ne samsignifas!!

aliel = ali-maniere
aliiel = iu-alia-maniere

kaj

av-iam <> av-am

laŭ mi, la resumo (risumo) estas:
UNUJ <> IUJ

De volta à parte superior