본문으로

neniom da kafo? brito: JA/NEN, dum japano: NE/JES

글쓴이: amigueo, 2017년 12월 10일

글: 16

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2017년 12월 10일 오후 3:28:17

saluton al ĉiu
mi trovis en PMEGeto de lernu, ke brito (okcidentulo) kaj japano (orientulo) respondas malsame al negativa demando.

"la solvo" estas bone distingi laŭ la konteksto kaj la cetero de la frazo:

" jes, mi volas iom
" ne, mi volas iom

mia dubo estas: ĉu alia uzo, integrema de oriento kaj okcidento, kiel la montrita en la titolo, ne mojosus okulumo.gif
iu alia eblas, kompreneble, sed mi lasis logikon al japanoj...

sergejm (프로필 보기) 2017년 12월 10일 오후 3:44:28

Angloj respondas 'Yes, I do', 'No, I don't' - do Esperante oni same povas precizigi la respondon, ripetante la verbon de la demando - t.e. nome tiel, kiel vi proponas.

DuckFiasco (프로필 보기) 2017년 12월 10일 오후 5:19:25

La franca havas la helpeman vorton "si" por respondi jese al negativa demando: Ĉu vi ne estis tie? "Si" (mi ja estis tie). En Esperanto mi ne scias, kia estas la normo. Eble pli klariga respondo estus plej komprenata, kiel vi ambaŭ sugestas.

Metsis (프로필 보기) 2017년 12월 11일 오후 7:24:51

Iru al Reta Vortaro kaj serĉu la vorton "ne". Legu la rimarkon ĉe la modala vorto. Mallonge ne respondi nur kun "jes" aŭ "ne", ripeti la verbon.

amigueo (프로필 보기) 2018년 3월 13일 오후 11:40:41

ĉar mi timas ke neniu komprenis la titolon:

"ĉu vi volas trinki neniom da kafo?"

brito:- "ja" (jes, iom da kafo)/"nen" (ne, neniom da kafo) (atentu: JA/NEN estas la proponoj por koncizigi respondon al "ĉu-ne" demando)

japano:- jes(jes, neniom da kafo)/ne(iom da kafo) (atentu: JES/NE estas proponataj kiel orientstila unuvorta respondo al "ĉu-ne" demando)

la propono de la titolo estas lasi la logikon por la japanoj, kaj la britoj uzu ja/nen (inter citiloj ĉar ne estas kutimaj vortoj), kontraŭ "ĉu-ne" demandoj, aŭ ankaŭ kontraŭ ĉu-demandoj, por pli klare distingi respondon okcidentstilan el orientstilan.

aktuale, "jes" aŭ "ne" kiel sola respondo al "ĉu-ne" demando estas nur bruo sen signifo, nu nur signifo pri la sinteno de la respondanto (pozitiva aŭ negativa), aŭ la orienta aŭ okcidenta stilprefero.

la propono celas koncizigi respondon kaj trovi simplan vorton por senambigue respondi al "ĉu-ne" demando, kaj integri ambaŭ stilojn senambigue.

::::::::::::

eble PMEG ne diras ke ne nur ĈU-NE demandoj akceptas tiujn du stilojn, ankaŭ vortoj kiel ANKAŬ/NEK
:

mi ne bone dormis, kaj vi?
ankaŭ mi ((japano)) = ankaŭ mi ne-dormis bone
nek mi ((brito)) = nek mi dormis bone

do, tiuj du koncizaj respondoj, sen koni la preferatan stilon de la parolanto, estas ambiguaj, kaj bezonas klarigan frazon.
do, "ankaŭ" estas speciale konteksta vorto, iom kiel "krom", kaj netaŭga vorto por koncizaj respondoj.

sergejm (프로필 보기) 2018년 3월 14일 오전 1:56:14

Mi ne komprenas la titolon.
'ja' ≠ 'jes'; vorto 'nen' (verŝajne 'neniom' sen 'iom') mankas en Esperanto.
Pri respondo al negativa demando: necesas ripeti ŝlosilan vorton de la demando, tiu ne ĉiam estas verbo:
mi ne bone dormis, kaj vi? jes, ne bone/mi - bone.
Ankaŭ oni povas aldoni klarigon: jes, pro bruo = mi ne bone dormis pro bruo de la trajno, en kiu ni vojaĝas.
'neniom da kafo?' - la demando mem estas mallongigita, sen kunteksto ne klaras kion ĝi signifas.
Simpla 'jes' povus signifi 'en mia taso restis neniom da kafo', sen respondo, ĉu mi volas pli.
Aŭ 'en mia hejmo restis neniom da kafo', sen respondo, ĉu necesas aĉeti iom.
Male, 'iom da kafo?' estas kutima demando, ĝi signifas 'ĉu vi volas iom da kafo (pli)?' kun kutima respondo 'neniom/jes, iom/jes, plenan tason, bonvolu'

Altebrilas (프로필 보기) 2018년 3월 14일 오후 5:36:37

Videble, la demandinton ne proponas kafon, sed gramatikan debaton!

amigueo (프로필 보기) 2018년 3월 17일 오후 12:01:56

DuckFiasco:La franca havas la helpeman vorton "si" por respondi jese al negativa demando: Ĉu vi ne estis tie? "Si" (mi ja estis tie). En Esperanto mi ne scias, kia estas la normo. Eble pli klariga respondo estus plej komprenata, kiel vi ambaŭ sugestas.
jes! tiu franca "si" estas kion mi volas trovi por devanci la dilemon okcident- aŭ orient- stilan. mi proponis "ja" sed rekte "si" aŭ "sej" (anagramo de "jes" kaj tre simila al "si") povus agi pli klare ol "ja", kiu restus en la dilemo okcident- aŭ orient- stila.

amigueo (프로필 보기) 2018년 3월 17일 오후 12:06:54

sergejm:Mi ne komprenas la titolon.
'ja' ≠ 'jes'; vorto 'nen' (verŝajne 'neniom' sen 'iom') mankas en Esperanto.
Pri respondo al negativa demando: necesas ripeti ŝlosilan vorton de la demando, tiu ne ĉiam estas verbo:
mi ne bone dormis, kaj vi? jes, ne bone/mi - bone.
Ankaŭ oni povas aldoni klarigon: jes, pro bruo = mi ne bone dormis pro bruo de la trajno, en kiu ni vojaĝas.
'neniom da kafo?' - la demando mem estas mallongigita, sen kunteksto ne klaras kion ĝi signifas.
Simpla 'jes' povus signifi 'en mia taso restis neniom da kafo', sen respondo, ĉu mi volas pli.
Aŭ 'en mia hejmo restis neniom da kafo', sen respondo, ĉu necesas aĉeti iom.
Male, 'iom da kafo?' estas kutima demando, ĝi signifas 'ĉu vi volas iom da kafo (pli)?' kun kutima respondo 'neniom/jes, iom/jes, plenan tason, bonvolu'
la "ĉu-ne" demandoj ne estas superfluaj, kaj mi serĉas koncizan respondon al ili. esperanto kontentiĝas sen tiu konciza respondo.

R2D2! (프로필 보기) 2018년 4월 4일 오후 11:04:02

Se mi demandas: “Ĉu vi volas neniom?” kaj oni respondas: “Nen”, mi petus, ke oni diru tion denove, ĉar mi ne komprenas kion “nen” signifas. Ĉu estas “ne” + akuzativo? Kiel tio funkcias?

다시 위로