去目錄頁

"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

amigueo, 2017年12月27日

讯息: 52

语言: Esperanto

Roch (显示个人资料) 2017年12月30日下午4:57:42

"viziti!?" senkulpa.gif

war at the doorstep

http://www.museum.wa.gov.au/maritime-archaeology-d...

« Une troisième guerre mondiale est à nos portes »

https://resistanceauthentique.net/2014/11/21/une-t...

mimoprobegal (显示个人资料) 2017年12月30日下午5:49:54

zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj

ito (显示个人资料) 2017年12月30日下午10:40:47

讯息已经隐藏了。

horsto (显示个人资料) 2017年12月31日上午2:32:16

mimoprobegal:zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj
Kial okazos. Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazas militoj, sed estonte ne okazos?
Mi pensas ke la ĝusta formo estas: ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.

nornen (显示个人资料) 2017年12月31日上午3:07:50

horsto:
mimoprobegal:zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj
Kial okazos. Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazas militoj, sed estonte ne okazos?
Mi pensas ke la ĝusta formo estas: ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.
Kial okazas? Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazos militoj, sed estante ne okazas?
Mi pensas ke ĝusta formo estas: ni revas pri mondo, kie nenie okazu militoj.

horsto (显示个人资料) 2018年1月1日上午1:52:06

nornen:
Kial okazas? Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazos militoj, sed estante ne okazas?
Mi pensas ke ĝusta formo estas: ni revas pri mondo, kie nenie okazu militoj.
Ĉar nuntempo (okazas) ne nur signifas, ke io okazas nuntempe. Oni uzas nuntempon ankaŭ por aferoj kiuj estas ĉiam valida: 1 plus 1 estas 2 ne signifas ke tio estas valida nur en tiu momento, sed ĉiam.

Metsis (显示个人资料) 2018年1月1日下午6:20:29

nornen:
Ne nur pozitivaj aferoj povas viziti onin. Ekzemple kiam parencoj vizitas onin.
Bone, vi pravas. Personoj aŭ robotoj povas viziti, sed mi ne komprenas, kiel okazoj povas viziti.

Metsis (显示个人资料) 2018年1月1日下午6:51:35

horsto:
Ĉar nuntempo (okazas) ne nur signifas, ke io okazas nuntempe. Oni uzas nuntempon ankaŭ por aferoj kiuj estas ĉiam valida: 1 plus 1 estas 2 ne signifas ke tio estas valida nur en tiu momento, sed ĉiam.
Mia denaska lingvo la finna ne havas futuron. Oni konsideras ĝin superflua. Ekz-e en la frazo

Mi aĉetas pomojn morgaŭ.

estas klara, ke la ago okazas en estonteco. Ankaŭ en la frazo

Ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.

la finnaparolanto komprenas, ke temas pri la estonteco. Ĉar oni jam uzas as-tempon ankaŭ por kelkaj agoj en la estonteco, mi rigardas neniun bezonon de la futuro.

Altebrilas (显示个人资料) 2018年1月2日上午10:55:16

Ni revas mondon tute (/ĉie) pacan.

amigueo (显示个人资料) 2018年1月2日下午6:45:16

dankegon pro pacaj revoj ridulo.gif

" mi revas mondon kie nenie okazU milito (nornen, eble nostalgia pri subjunktivo)
" mi revas mondon NENKIE okazu milito
" mi revas mondon nenie okazEŬTan milito ("reale" mankas participoj de -US -U kaj -I; KIAL???)

回到上端