Postitused: 32
Keel: Esperanto
Altebrilas (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 13:10.14
Falsa implicas ion ajn, samkiel:
Io ajn implicas Vera.La popola lingvo uzas neeblajn okazaĵojn por esprimi "Falsa". Ekz., en mia lingvo, oni diras "kiam neĝos aŭguste", "kiam la kokinoj havos dentojn", ktp. Ankaŭ estas esprimo:
Per "se"-oj, oni metus Parizon en botelon"
Altebrilas (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 13:21.22
Domo estas konstruata: masonistojn konstruantaj muron.
Domo estas konstruita: ridetantaj posedantoj spektante sian belan finitan domon.
Domo estas konstruota: arkitekto kun plano kiu donas klarigojn al la laboristoj.
Ŝajnas do, ke la participoj estas uzataj por esprimi perfektivon, neperfektivon kaj prospektivon, prefere al akordo de gramatikaj tempoj.
nornen (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 16:20.04
Sengrave ĉu oni estas atisto ĉu itisto, la aktivaj-pasivaj verbformoj bedaŭrinde ĉiam estas nesimetriaj.
amigueo (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 17:36.39
"Subite hi trafit (de) kuglo" slangece
nornen (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 18:47.57
amigueo:pri tiu diskuto, kaj la bedaŭrindo de nesimetrio,Mi tutkore samopinias. Estus tiel bele se la pasivaj formoj de -as, -is, -os, -us estus ekzemple -al, -il, -ol, -ul (aŭ iaj aliaj morfemoj)...
"Subite hi trafit (de) kuglo" slangece
Altebrilas (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 23:29.37
Por mi, "La aŭto estis riparita" kaj "La aŭto estis riparata" ne estas sinonimoj. La frazo:
"Li grumblis senpacience dum la aŭto estis riparata kaj li finfine ekĝojis kiam ĝi estis riparita"montras klare, ke la du sufiksoj havas malsamajn signifojn.
Mi ne scias, al kiu kategorio mi apartenas, sed la participaj sufiksoj havas, por mi precizan signifon.
Konstruata = kion oni konstruas
Konstruita = kion oni konstruis
Konstruota = kion oni konstruos
Konstruanta= kiu konstruas
Konstruinta= kiu konstruis
Konstruonta= kiu konstruos
Kio signifas tiuj sufiksoj por vi?
nornen (Näita profiili) 8. jaanuar 2018 23:59.22
Altebrilas:Konstruata = kion oni konstruasLaŭ vi:
La domo konstruata disfalis. = La domo, kiun oni konstruas, disfalis. (Oni konstruis tiam, ne nun)
En la jaro 1985 mia parolanta papago mortis. = En la jaro 1985 mia papago, kiu parolas, mortis. (Mortintoj ne parolas)
Laŭ mi:
La domo konstruata disfalis. = La domo, kiun oni konstruis, disfalis.
En la jaro 1985 mia parolanta papago mortis. = En la jaro 1985 mia papago, kiu parolis, mortis.
Konstruinta= kiu konstruisLaŭ vi: En la jaro 2101 ni analizos la pasintan jarcenton. = En la jaro 2101 ni analizos la jarcenton, kiu pasis. Ĉu tiu jarcento ne estus la 21a jarcento kaj ne la 22a kiel en la originala frazo?
Konstruonta= kiu konstruosEn la jaro 1985 mi atendis la venontan jaron. = En la jaro 1985, mi atendis la jaron, kiu venos. Ĉu tiu estas la jaro 1986 aŭ la jaro 2019?
Laŭ mi -as, -is kaj -os difinas tempojn (estantan, pasintan, venontan), tamen -ant, -int kaj -ont difinas temprelaciojn (samtempan, antaŭtempan kaj malantaŭtempan).
Metsis (Näita profiili) 9. jaanuar 2018 11:41.50
nornen:Ne forgesu Ata-ita-diskuton.Dankon pro la ligilo. Mi jam miris, kiu formo estas ĝusta, sed en mia kurso oni ankoraŭ ne pridiskutis pasivajn participojn.
Altebrilas (Näita profiili) 9. jaanuar 2018 13:19.49
"venonta" efektive dependas de ĉu oni konsideras la kun-teksto proprasence aŭ la ĉirkaŭaĵo: kiu venos post la elvokata situacio aŭ post nun? Kutime, oni tuj komprenas, sed estas kazoj en kiuj oni devas precizigi.
La parolanta papago mortis: la papago, kiu (kies speco) kutime parolas, mortis.
La parolanta papago mortis: la papago, kiu ne plu parolis de kelka tempo antaŭ ĝia morto, mortis.
Mi proponas kontrui testojn de sinonimeco. Kiaj aspektas frazoj kiel:
La parolanta papago ne parolas.Ĉu ili estas senc-havaj?
La papago, kiu parolas, ne estas parolanta.
El kies buŝo kaj en kiu kunteksto?
amigueo (Näita profiili) 9. jaanuar 2018 16:35.17
nornen:una rimedo: klarigi per vikipedio la simetrian solvon al IT/AT-a miskompreno (ĉu iu scias kiel kontakti User:Marcos (ho akademiano)?).amigueo:pri tiu diskuto, kaj la bedaŭrindo de nesimetrio,Mi tutkore samopinias. Estus tiel bele se la pasivaj formoj de -as, -is, -os, -us estus ekzemple -al, -il, -ol, -ul (aŭ iaj aliaj morfemoj)...
"Subite hi trafit (de) kuglo" slangece