Al la enhavo

"La supertaro devas atendi mian edzon!"

de abaligu, 2018-januaro-09

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2018-januaro-09 07:20:56

https://www.ixigua.com/a6508845863702364685/?utm_s...
externalImage.pngexternalImage.png
Ia ĉina virino malhelpis supertrajnon foriri, kriante "La supertraino devas atendi mian edzon! Li venas." Ŝi estis tiel firma ke pluraj policanoj ne povis treni ŝin for de la trajno. Rezulte, ŝi kaŭzis malfruon de kvar minutoj.

La virino akiris multajn mokojn en interreto. En unu raporto, ŝi estis nomita "ekstrema egoismulo" kaj ŝi alfrontos dek tagoj de administra enkarceriĝo kun monpuno de ĉirkaŭ 400 dolaroj.

Kiel vi ŝatas la ĉinon?

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-09 09:55:02

abaligu:Ia ĉina virino malhelpis supertrajnon foriri, kriante "La supertraino devas atendi mian edzon! Li venas." Ŝi estis tiel firma ke pluraj policanoj ne povis treni ŝin for de la trajno. Rezulte, ŝi kaŭzis malfruon de kvar minutoj.

La viringo akiris multajn mokojn en interreto. En la raportoj, ŝi estis nomita "ekstrema egoismulo" kaj ŝi alfrontus dek tagoj de administran areston kun monpuno de ĉirkaŭ 400 dolaroj.

Kiel vi ŝatas la ĉinon?
Kelkaj observoj:

La vorto viringo signifas laŭ PIV amoristino alivorte prostituitino. Ĉi tiu ne estas esenca en la raportado de la okazo kaj senhonorigas la virinon.

Ĉu ne prefere "alfontos" aŭ "alfrontas" anstataŭ alfrontus?

Depende de ŝia enspezaro 400 dolaroj povas esti tro malgranda, konvena aŭ tro granda monpuno.

(En mia lando oni monpunas per tagaj monpunoj, kio signifas en prinzipo, ke oni dividas la monatan salajron per 30, kiom multe oni enspezas tage. La monpunoj kondamnas kiel obloj de la taga monpuno. Ekzemple persono A enspezas 1000 euroj monate kaj persono B 2000. Ilin ambaŭ kondamnas pagi dek tagajn monpunojn. Por persono A ĉi tio signifas 1000/30 * 10 = 333 eŭroj, por B 2000/30 * 10 = 667 eŭroj. La ideo estas, ke monpunoj estas egalaj porticioj de iliaj monataj enspezoj.)

Areston mi ne komprenas, monpuno devus sufiĉi en ĉi tiu okazo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-09 12:44:04

Eble ŝi estas alkutimiĝinta pri busoj kiuj afable atendas la vojaĝantojn. La juĝisto devas saĝe decidi. Mi ne povas fari tion anstataŭ li. Oni tamen devas instrui al ŝi, ke ŝi perdigis tempon al multaj personoj kiuj atendis akuratecon kaj pagis multekoste por tio.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-14 05:06:19

Altebrilas:Eble ŝi estas alkutimiĝinta pri busoj kiuj afable atendas la vojaĝantojn. La juĝisto devas saĝe decidi. Mi ne povas fari tion anstataŭ li. Oni tamen devas instrui al ŝi, ke ŝi perdigis tempon al multaj personoj kiuj atendis akuratecon kaj pagis multekoste por tio.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Reen al la supro