Späť na obsah

Kiel oni tradukus

od Garrett_Denni5, 10. januára 2018

Príspevky: 8

Jazyk: Esperanto

Garrett_Denni5 (Zobraziť profil) 10. januára 2018 18:53:36

Kiel oni tradukus la frazon: "the people had reservations about voting". Specife kiel oni tradukus frazon, kiu havas prepozicio kusxas antaux verbo.
(About loving, in voting, of fixing, concerned with helping, ktp)

sergejm (Zobraziť profil) 10. januára 2018 21:58:59

Pri voĉdonado, pri amado ktp.

amigueo (Zobraziť profil) 11. januára 2018 16:26:07

lasttempe ankaŭ per simpla infinitivo:

pri voĉdoni, pri ami

Garrett_Denni5 (Zobraziť profil) 11. januára 2018 21:23:15

sergejm:Pri voĉdonado, pri amado ktp.
sed ĉu "ad" signifas senhaltantan agon? Ĉar mi vidis tian manieron por fari substantivojn, sed mi opinias, ke tian manieron estas malkontentiga. ĉu estas plia maniero?

sergejm (Zobraziť profil) 12. januára 2018 2:09:36

Senhaltanta ago estas nur -adi. -ado estas sufikso por fari substantivon el verbo. Por verbaj radikoj oni foje povas simple ŝanĝi -i per -o ('pri voĉdono', sed 'pri amo', 'kun helpo' havas iom alian signifon) Alternativo estas uzi infinitivon, kiel proponis amigueo.

ito (Zobraziť profil) 12. januára 2018 4:19:42

Garrett_Denni5,

Ne tute kredu mian opinion, ĉar mi estas komencanto. Kutime oni uzas o-vorton post 'pri'. Kaj por tio la o-vortoj devas ja signifi agon. Sed troviĝas multaj radikoj, kiuj signifas agon aldonite '-i' sed ne signifas agon kunmetite '-o'. Ekzemple:

am : ami (ago) amo (abstraktaĵo)
hav: havi (ago) havo (havaĵo)
rapid : rapidi (ago) rapido (eco, mezuro)

Tial, oni faras agajn o-vortojn el tiaj (ĉi-supraj) radikoj aldonante -ad- sufikson kaj -o finaĵon. Do la faritaj o-vortoj estas agaj sed ne ĉiam daŭraj.

Temas pri daŭraj agaj o-vortoj, oni faras ilin el tiaj radikoj kiuj signifas momentecan aŭ fojecan(daŭran sed limigitan pri tempo) agon aldonite 'i' aŭ 'o'. Ekzemple:

bat : bati, bato (momenteca kaj fojeca ago) batadi, batado (daŭra ago)
lern : lerni (nemomenteca sed fojeca) lernadi, lernado (daŭra kaj longtempa ago)

Laŭ mia kompreno, oni kutime ne uzas 'pri' + 'i-verbo'. Se mi erarus, bv. pardoni min.

http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiks...
amigueo:lasttempe ankaŭ per simpla infinitivo:
pri voĉdoni, pri ami
sergejm:Alternativo estas uzi infinitivon, kiel proponis amigueo.
amigueo, sergejm

Mi ĝis nun komprenis ke oni antaŭ infinitivo uzas nur 'por', 'krom', 'sen', 'anstataŭ', 'antaŭ ol' kaj 'malgraŭ' (lasttempe). Do oni kutime ne uzas 'pri + infinitivo', ĉu ne?
(Mi mem pensas ke 'pri + infinitivo' estas oportuna, sed kutima neuzado sugestus iujn kialojn.)

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_ro...
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/prepoz.html (Rim. 1)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Infinitivo_kun_prepo...

Ĉu vi bonvolus sciigi al mi iujn artikolojn aŭ diskutojn rilatajn.

sergejm (Zobraziť profil) 12. januára 2018 4:33:44

Kutime oni uzas infinitivon kun prepozicioj 'por' kaj aliaj menciitaj de vi.
Sed ne eksistas regulo ne uzi ĝin kun aliaj prepozicioj. Ankaŭ vi povas uzi infinitifon anstataŭ objekton, sed infinitivo ne prenas -n:
Mi ŝatas (kion?) manĝi tion.
En ĉio alia vi pravas.

yugary (Zobraziť profil) 2. mája 2018 4:09:10

amigueo:lasttempe ankaŭ per simpla infinitivo:

pri voĉdoni, pri ami
Estas nerekomendinde uzi infinitivon post pri. Post rolvortetoj krom por, anstataŭ, krom, sen, oni kutime uzas substantivan formon de verbo.

Nahor