Kiel oni tradukus
貼文者: Garrett_Denni5, 2018年1月10日
訊息: 8
語言: Esperanto
Garrett_Denni5 (顯示個人資料) 2018年1月10日下午6:53:36
(About loving, in voting, of fixing, concerned with helping, ktp)
sergejm (顯示個人資料) 2018年1月10日下午9:58:59
amigueo (顯示個人資料) 2018年1月11日下午4:26:07
pri voĉdoni, pri ami
Garrett_Denni5 (顯示個人資料) 2018年1月11日下午9:23:15
sergejm:Pri voĉdonado, pri amado ktp.sed ĉu "ad" signifas senhaltantan agon? Ĉar mi vidis tian manieron por fari substantivojn, sed mi opinias, ke tian manieron estas malkontentiga. ĉu estas plia maniero?
sergejm (顯示個人資料) 2018年1月12日上午2:09:36
ito (顯示個人資料) 2018年1月12日上午4:19:42
Ne tute kredu mian opinion, ĉar mi estas komencanto. Kutime oni uzas o-vorton post 'pri'. Kaj por tio la o-vortoj devas ja signifi agon. Sed troviĝas multaj radikoj, kiuj signifas agon aldonite '-i' sed ne signifas agon kunmetite '-o'. Ekzemple:
am : ami (ago) amo (abstraktaĵo)
hav: havi (ago) havo (havaĵo)
rapid : rapidi (ago) rapido (eco, mezuro)
Tial, oni faras agajn o-vortojn el tiaj (ĉi-supraj) radikoj aldonante -ad- sufikson kaj -o finaĵon. Do la faritaj o-vortoj estas agaj sed ne ĉiam daŭraj.
Temas pri daŭraj agaj o-vortoj, oni faras ilin el tiaj radikoj kiuj signifas momentecan aŭ fojecan(daŭran sed limigitan pri tempo) agon aldonite 'i' aŭ 'o'. Ekzemple:
bat : bati, bato (momenteca kaj fojeca ago) batadi, batado (daŭra ago)
lern : lerni (nemomenteca sed fojeca) lernadi, lernado (daŭra kaj longtempa ago)
Laŭ mia kompreno, oni kutime ne uzas 'pri' + 'i-verbo'. Se mi erarus, bv. pardoni min.
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiks...
amigueo:lasttempe ankaŭ per simpla infinitivo:
pri voĉdoni, pri ami
sergejm:Alternativo estas uzi infinitivon, kiel proponis amigueo.amigueo, sergejm
Mi ĝis nun komprenis ke oni antaŭ infinitivo uzas nur 'por', 'krom', 'sen', 'anstataŭ', 'antaŭ ol' kaj 'malgraŭ' (lasttempe). Do oni kutime ne uzas 'pri + infinitivo', ĉu ne?
(Mi mem pensas ke 'pri + infinitivo' estas oportuna, sed kutima neuzado sugestus iujn kialojn.)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_ro...
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/prepoz.html (Rim. 1)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Infinitivo_kun_prepo...
Ĉu vi bonvolus sciigi al mi iujn artikolojn aŭ diskutojn rilatajn.
sergejm (顯示個人資料) 2018年1月12日上午4:33:44
Sed ne eksistas regulo ne uzi ĝin kun aliaj prepozicioj. Ankaŭ vi povas uzi infinitifon anstataŭ objekton, sed infinitivo ne prenas -n:
Mi ŝatas (kion?) manĝi tion.
En ĉio alia vi pravas.
yugary (顯示個人資料) 2018年5月2日上午4:09:10
amigueo:lasttempe ankaŭ per simpla infinitivo:Estas nerekomendinde uzi infinitivon post pri. Post rolvortetoj krom por, anstataŭ, krom, sen, oni kutime uzas substantivan formon de verbo.
pri voĉdoni, pri ami