La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko
של Серёга, 10 בינואר 2018
הודעות: 127
שפה: Esperanto
Серёга (הצגת פרופיל) 3 במרץ 2018, 18:48:20
Kio en feliĉo kvotas sian riĉon?
Julianna Ko legas la verso en youtube
Kio en feliĉo kvotas sian riĉon?
Pinĉaĵo da varma anim' el ajn' kor';
Ĝuo de surprizo de karta emblemo
Konvena en man' kaj al hara kolor';
Esti al amikoj necesa kaj grava
Anime, eĉ mense en iom naiv';
Kaj gravas, ankaŭ gravas, por sentoj gravas
Rezolutecon havi laŭ ĉiutaga viv';
Helaj renkontoj, raraj rakontoj
Ekster batitaj horoj ĝis vulgarec';
Ke emociiĝante subite iu
Brakumus min kovrante d' anima ŝarĝitec';
Ke vero kaj kredo promenus kun mi kune,
Eĉ iam min vundante al mia plor'...
Jen kio sur la Tero ja por feliĉo lumu...
Sed la demando ŝajnis pli peza ol flor'.
2012
Серёга (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2018, 20:10:54
Sur fenestron aĵura ornamo...
Sur fenestron aĵura ornamo
Falis mole per Vintra spirad'.
Estas rojoj en glacia framo -
Ĉion kovras fabelo el vat'.
Brilas neĝa teg' diamante -
Helas de sunradia reflekt'.
Kvazaŭ legas novelon revante:
Ŝi sur luna voj' irus laŭ rekt'.
Kiom da elpensaĵo, tolero
Estas en puntoj de la reĝin'
El branĉar' de arbar' ekstertera -
La plej fajn-estetik' por franĝi.
Kaj kuŝiĝas ornamo senbrue
Sur vitralon da travideblec'.
Venta ĥoro kunkantadas ĝue
Vintran himnon al monda viglec'!
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 17 במרץ 2018, 16:25:30
Mi komencis pri ci kutimiĝi
Mi komencis pri ci kutimiĝi
Kaj pro tio ĉi ekis timiĝi:
Ke ĉi tia alligiteco
Iĝos al nova tag' amareco.
Ke mi cin iufoje ekamos,
Kaj malgajo tuj gajon ekĵamos.
Ke mi diros al mia panik':
“Ci por mi estas pli ol amik'!”
Do mi superpleniĝos per varmo,
Poste kio fariĝos por karmo?
Kio estos kun ni ja tiam?
Nin disigas por ĉiam malvarm'?
Vundos min la diseco dolore,
Laŭ kutimo mi tenos cin kore.
Kvazaŭ al la sun' mi supertiras -
Novajn sentojn mi tre forte timas...
Do sufiĉu al mi kio estas.
Mi donatojn mingarde akceptu.
Mi ne petu pri io trans raci',
La mond' donis ke povis donaci.
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2018, 20:21:36
Li ŝin diris: “Ĉio nia startas nur!”...
Li ŝin diris: “Ĉio nia startas nur!”...
Malaperis li en tempa fluks'.
Iel provas ŝi kompreni tra nebul',
Por klariĝus lia aga suk'.
Diris ŝin li: “Estas ne dirita mult',
Venos horo ĝusta por rakont'.”
Ŝi per vortoj liaj tro ligita nun
Tre espere spektas por inform'
Ŝin li diris: “La plej bela estas ci
El ĉio ajn kion renkontis mi.”
Vane ŝi ĉi vortojn el la ambici'
Diras surde sin al infami'.
Diris li ŝin: “Ni plenumos revojn sed
Ci ne dubu – vundoj ne per fid'...”
Jen ŝi staras en l'glaciiga dezert'.
Pravas li: ... doloras pro perfid'.
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2018, 18:07:33
Mia intelekto ĉifonajn pensojn uzas
Mia intelekto ĉifonajn pensojn uzas
En korpo al animo mimi.
Mia koro cin nepetegeble ĵaluzas
Por miaj rememoroj giri.
Kaj nekompreneblas por mi ĉi tio tuta:
Per falstelo splenon dikti.
En mia vivo ci restigas inkmakulojn,
Mi ne stompos ja mem ilin.
En skribkaraktero de tagoj enamiĝon
Bezoni al mi - gravas ree.
Sagace prohibadas ja mi familiaraĵojn -
Agadas tiel mi fojfoje.
Jen mia spitema konscio obstine ial
Ne hastas kapitulaci.
Ĉio nun bizaras paŝon post paŝo,
Alie ĉu ni povas vivi?
En duboj, en vagadoj, en animaj alarmoj
Ĉeestas eminenta ento.
Ni en diversaj vojoj da niaj serĉadoj
Padetojn ĉu perdas al revo.
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 21:16:37
Серёга (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 21:23:22
La romanco: «Mi ne rakontos ion plu pri tio jam...»
Mi ne rakontos ion plu pri tio jam...
Ankoraŭ en la kor' estinta sento vivas.
Ĉi tiu sento mergos sin en ocean',
Sed mia kor' doloras, frapas, maladmiras.
Ne revenigos tempon mi en la river' -
La kroniko da amo estas plenskribita.
En mia brusto brulas lia ama stel',
Kaj pri alio pensoj estas ne efika.
L'animo, ankaŭ menso saturiĝis ve
Pro l'paroladoj glate-plate delikataj
Per l'ĉarma sento en momento dolĉa tre,
Sed “Kio estas ci” ne iĝis pli konata.
La rememoroj ronde flugas super mi.
Mi rerigardas ja denove helajn bildojn.
Amuzi min ĉi ĉio estis iluzi'.
Mia kor' en la duel' obtenis strange vundojn.
Mi ne sciigos iun plu pri tio jam...
Dum vivas mi, espero mia vivas ankaŭ.
Pro l' Sorto min ĉirkaŭas tia stranga fam'
Per l' Amo, sed mi pri la sperto estas danka.
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 13 באפריל 2018, 15:46:19
Dum mankas la skribaĵo malestanta...
Dum mankas la skribaĵo malestanta -
Neniel temoj iras al ensembl'.
En stranga vojo la anim' erarvaganta
Denove trovas lumon ja por help'.
Obstine strebas supren ĝi eskale.
Mispaŝi kaj ekfali timas paŝ'.
Ĉirkaŭas ĉie kavoj, kavoj, kavoj.
Allogas ili en la lok' kun granda grad'.
Mi savus min en la esperoj kaj l' persvadoj.
Mi min ne perdus en daŭra vantaĵ'.
Mi ne elplaŭdus tolerojn kaj celadojn.
Mi proksimiĝu tiu paŝe al revaĵ'.
Jen kie oni kaŝis de la fremdaj
Okuloj la respondojn – Certe vivas ver'
Kiu neapartigebla de lumo hela
Prenas l' estantajn en la mirakla mizer'.
2010
Серёга (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2018, 19:55:59
Ci min defendu de doloro,
Varmigu min per bona vort'.
Krevigis oni mian koron
En sia fikcia prizorg'.
Ci donu al mi manon unu!
Ĉar sinkas ree mi al fund'.
Kie estas malgaj' kaj kazuo,
Dolor', el maldolĉec' fondus'.
Mi sola estas sensukcesa,
Ci savos min - estu signal'.
Al vok' de ĝi al mi necesas
Foriri kun sak' da kuraĝ'.
Ci savu min ja de sufero.
Ho, la plej bonas - ci scias mem.
Aliajn helpojn mi rifuzu
Por ci en la fidela ĝen'.
2016
vincas (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2018, 10:11:27
Ja stinkaj kacapoj čeestas nune