La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko
от Серёга, 10 января 2018 г.
Сообщений: 127
Язык: Esperanto
Серёга (Показать профиль) 14 марта 2019 г., 18:16:58
Nur unu cia vorto
Nur un' cia vorto!.. Abrupte anim'
Alt-flugas, kiel libera birdo
Ne sciante volbon, ĝi supren sen lim'
Glisante tuj super mond' flirtas.
Nur un' cia vorto... denove esper'
El inter ĝangal' d' anim' ĝermas.
Deziroj senlime per sia regiment'
Tuj ŝprucas kaj ŝaŭmas ĉe ŝero.
Nur un' cia vorto ja mian vaku'
Plenigas per si certe lerte.
Mi kaptas timide, naive dum flug'
Je provo feliĉan momenton.
Nur un' cia vorto... kaj turnas al invers'
Ar' da pensoj en danc' senbrida.
Do ami, pardoni denove estas pret',
Maltrovinte min mateniĝe.
Nur un' cia vorto forŝiriĝos por
Por ĉaim ŝanĝi mian enton.
Ci lerte silente nun ludas per kord'
D' animo... Senkoras l' silento...
Серёга (Показать профиль) 19 марта 2019 г., 20:19:06
Preskaŭ simfonio
Kroĉetis kordon d' mia anim'
Ĉi tiu sonorila son',
Dispelis en nokt' de trankvil'
Kvieton kaj kornikojn for.
Mistere fluis de pikup'
Kvazaŭ suferis tiu ond',
Atingis ĝi cirusan nub',
Tuŝis animon de pintmont'.
En l' fluo kaŝas sin malgaj',
Kaj ensorĉita eĉ triumf'.
Interne de ĝi kantas ŝtal'.
Prenus neniu kompreni plu.
Nur sur unu anim' incid'
De l' son' resonas per sia strang'.
Kaj ies tim', rid', eĉ incit'
Havas por li egalan rang'.
Lia esenco kaj mister'
Flugas post maroj kun la vent'
Ĉiu scias kanton per parker'
De l' sonorilist' en sufer'.
Серёга (Показать профиль) 24 марта 2019 г., 21:27:10
Pentraĵo
Skribante per krajon',
Sidante kontraŭ tabl',
Ne scias skribi kion mi,
Krom vorto “elefant'”.
Jen elefant' pentrata,
Nub' estas sub ĝi jam,
Fluganta sole kvazaŭ
Interne de nubar'.
Fariĝu verda l' nubo,
La elefanto ora,
Ĉielo iĝu blua,
Sunet' okazu ĝoja!
Pentraĵo la kolora
Stariĝos sur komod'.
Ĝuos, kiel amatoro,
Mi ĝis penetros sonĝ'.
1997
Серёга (Показать профиль) 31 марта 2019 г., 21:50:00
Mi hodiaŭ legis tuttage
Aranĝante min sen beneficoj,
Mi hodiaŭ legis tuttage,
Ricevante per tio delicojn
Kun mordanta anserhaŭto.
Kaj denove centfoje mi trovis
Speguliĝon nian en tekstoj.
Simple dense ekbatis la koro.
Ŝajnis, tion mi jam forgesis.
Mi, sinkante en vortojn kaj rimojn,
Do revenas al origino.
Estis per sala akv' sur rifojn
Tio duŝa por mia animo.
Rememoris pri ci... Ci permesas?
Mi tuttage legis hodiaŭ.
Multe estas libroj romaneskaj
Sen kiuj al mi malsimple.
Серёга (Показать профиль) 7 апреля 2019 г., 14:41:41
Donacu provon al mia anim'
Donacu provon al mia anim',
Ĝi forte strebas flugi alten, supren.
Startigu, petas mi, por daŭrus pli
De nun pri sonoj de feliĉ' aŭskulto.
Permesu mian temeraran rev'.
Ne pri doloro miaj versoj estus
Sen gust' de kvasiino de disec'.
Ne stopus nek buraskoj, nek tempestoj.
Серёга (Показать профиль) 14 апреля 2019 г., 17:25:22
Trovu vojon al mi
Trovu vojon al mi, estu ci en l' atenc'.
Do en prat' de trankvila atend'
Estas mia esenc' kun senlaca silent'.
Ci divenis ĉi tian latent'.
Ci laŭ muzikkajer' kiel pluv'-virtuoz'
Tuŝis foliojn de bela roz'.
Ci sukcesis surprizi ĝis trem' de patos',
Car ne kredis senaniman glos'.
Poste ci malaperis. Silent' de fermit'
Mondon superplenigis subit'.
Estas ne cia kulp'. Per senakuza spir'
Nun plenigas eteron sopir'.
Mi, dronante en mar' da atend', sur tabul'
Operacias longan kalkul'
Pri intensa stelar', kiu logas per brul'.
Ĝi absorbas min en sian bul'.
Al anim' subordiĝas atendo en stagn'.
Mi fidigas min je muta bagn'.
Trovos vojon solidan por ci mia lant'
En sonĝ' mia dum ĉi nokta hant'.
Серёга (Показать профиль) 21 апреля 2019 г., 21:23:18
Pri kio revas steloj
Pri kio revas steloj,
Ve lacus ni ekscii.
Saltante d' firmamento,
Dum nokto ili blinkas.
Sketante laŭ volb' rande
En flug' inter planedoj,
Dissemos sin sen rimarko
Ilia flokar' da neĝo.
Efektiviĝos ties
Dezir', kiu gvatis miron.
Sed ve ĉiu ne ekscius
Futuran sorton d' ili.
Ve kien malaperos
Super tegment' per trako
Ili - ilin sensence
Ja serĉi super alto.
Por ĉiu neatingeblas
La sorĉa aŭreolo.
Kaŝante sian misteron,
Ja ili ĉiam movas.
Il' ŝvebas en ĉielo
Tien, kie ĉio alia,
Antaŭ mateno rekte
Solvas ekzercojn ĉiajn.
Pri kio revas steloj?
Plenumi ĉies dezirojn!
Kaj veni tra viv-grizec'
En ies biografion.
Etern' en rememoro
Protektos per misterio
La plej gravan renkonton
Mir-origamiitan.
Ili, tute kvazaŭ homoj,
Revas dum luna nokto.
Naivas, belas revoj
Iliaj – scias oni.
Серёга (Показать профиль) 6 мая 2019 г., 21:58:03
El ĉiel' neĝon ŝutas I'
El ĉiel' neĝon ŝutas I',
Refraktante ĉielan nimb'.
Trak' amata ripetas muzik'.
Ci ne apudas d' mi, bedaŭrind'.
Ree alenis aŭror' tra fenestr',
Anticipis la tagan komenc'.
Ci, kiu mia plej grand-malpermes',
Enkondukas al alienesk'.
Devas vivi kun tio mi plu
Kaj komenci ĉian novan okup'.
Eĉ se ŝpinus ĉagrena ŝnur'
Tro animon mian al malplezur'.
Eĉ se estus ja mi ne mi,
Kaj ne miaj vortoj vortoj,
Ŝanĝi ion por ranĝi ion -
Tio klaras kiel kvar ≡ du per du.
Iu ŝutas sob neĝon denove,
Startigante en l' mondon sorĉon...
Kiakaŭze afliktiĝas homo,
Se precipe sukces' komplet-ronde,
Kiamaniere mem triston enlasas
En labirinton d' anim' havata?
Mi respondi nun ne aŭdacas -
Mi ja ĉefe evitas malpravon.
Серёга (Показать профиль) 10 мая 2019 г., 8:39:49
Mi skribi daŭrigos, komponi
Mi skribi daŭrigos, komponi,
Ĝis manoj fariĝos lacontaj,
Ĝis nun ne mallaŭtiĝis sonoj,
Ankoraŭ kajero bontonas.
Revigliĝas anima mondo
Kun graco de ĝiaj ideoj.
Ho, pli baldaŭ, petas mi, donu
Al mi pecon de la krajon'!
Серёга (Показать профиль) 19 мая 2019 г., 17:40:07
Interpretu vi
Interpretu: al kiu pli facilus,
Se por mia revad' estus ĉes',
Mi paneus por sentojn ekzili,
Stop' je amo, pardono ĉies?
Do rideti al ĉiu mi haltus,
Skribi malsaĝan versan amas'.
Mi ombr' griza fariĝus sengaje,
Por cent mondoj farinte forlas'.
Vi rakontu: ĉu estas tia iu,
Kiu ekvivos en mondo kun ĝoj',
Se subite aŭrore decidus
Mi ne krei do plue por don'?
Do malgaj' substituus ja gajon,
Naivec' malaperus por ĉiam,
Do kor' mia tuj iĝus malvarma.
Ĉu en nia mond' estas hom' tia,
Kiu sentos feliĉon senliman!?
Se tiu estas, mi pretas por risk'
Kaj disiĝi de gravec' precipa,
Por etern' ŝanĝi vojon laŭ viv'.
Se ne estos.. mia pet': vi ne gurdu
Ke “Ne estas mirakloj en l' mond' -
Ĝi de unu flank' ĝis la dua
Palas, velkas, sorbiĝas per toks';
Senutilaj penadoj ekde nulo;
Kred' ne eblas kun ia esper';
L' rev' kaj streb' estas vana absurdo
Ja konstrui felicon sur Ter'”.
Ĉesu vi... Mi ja tial tro lacas.
Vi ne logu al mi tristajn setl'.
Stumblos mi? Sed denove komencos.
Plor'? De tio estos ree ridet'.