Přejít k obsahu

Bonvolu uzas simplajn vortojn.Dankon

od uživatele xinhui ze dne 26. ledna 2018

Příspěvky: 8

Jazyk: Esperanto

xinhui (Ukázat profil) 26. ledna 2018 5:12:20

Saluton! Mi nomo estas Sophie. Mi estas komencanto. Ĉu mi povas demandi al vi demandon?

Mi ne komprenas vortojn en papero, vorto uzas esperanto. kio nomiĝas la paperon?

"vorto listo de esperanto" aŭ "vorto listo en esperanto" aŭ "esperantaj vortoj listo" aŭ alia ĝentila respondo.

Dankon!

schnellfenster (Ukázat profil) 26. ledna 2018 7:27:04

Saluton Sophie!

Eble vortlisto aŭ vortareto aŭ eĉ vortaro por pli granda listo de vortoj. ridulo.gif

Metsis (Ukázat profil) 26. ledna 2018 10:07:12

xinhui,

Se vi volas esti preciza,
vortaro estas listo de vortoj kun traduko(j), klarigoj kaj ekzemploj kaj
vortolisto estas listo de vortoj eble kun traduko(j) sed sen klarigoj kaj ekzemploj.

Ekz-e Lernu havas vortoliston, sed PIV estas vortaro. Do uzu unue Lernu por traduko 繁體字 → Esperanto kaj due uzu PIV por kompreni, kiel la Esperantan vorton uzas.

Notu, ke (almenaŭ) en la angla oni ofte miksas ĉi tiujn kaj oni parolas nur pri dictionary en ambaŭ sencoj.

sergejm (Ukázat profil) 26. ledna 2018 17:31:28

'vorto listo' ne eblas en Esperanto. Necesas skribi 'vort(o)listo' aŭ 'vort(o)-listo', unuvorte, aŭ 'listo de vortoj', 'listo de Esperantaj vortoj'.
Du substativoj apude povas renkonti nur tie: 'sinjoro instruisto', kie la unua substantivo estas titolo, alie unu el la substantivoj devas esti kun prepozicio.

Roch (Ukázat profil) 29. ledna 2018 15:26:00

Metsis (Ukázat profil) 29. ledna 2018 17:36:53

Estas ŝajne tiel, ke oni komprenas malsame, kiu estas ĵurnalo, kiu gazeto depende de ies denaska lingvo. Tamen por multaj gazeto aperas multfoje en semajno, estas enpresita plejparte per nigra inko sur senbrila papero kaj ĵurnalo ofte aperas monate aŭ pli maldense, estas enpresita per multfarbaj inkoj sur brila papero.

sergejm (Ukázat profil) 30. ledna 2018 3:34:30

Ĵurnalo estas aperata ĉiutage (franca 'jour' - tago).
Rusa vorto, sonata simile - 'журнал' - estas Esperante 'magazino' aŭ 'revuo'.
Sed ekz. 'судовой журнал' estas ŝipa ĵurnalo.

Metsis (Ukázat profil) 30. ledna 2018 9:41:33

sergejm:Ĵurnalo estas aperata ĉiutage (franca 'jour' - tago).
Rusa vorto, sonata simile - 'журнал' - estas Esperante 'magazino' aŭ 'revuo'.
Sed ekz. 'судовой журнал' estas ŝipa ĵurnalo.
sergejm,

Vi pravas en teorio, sed estas multaj anglalingvaj sciencaj publikaĵoj kun nomo "The Journal of...", ekz-e The New England Journal of Medicine, kiu eble estas la plej grava publikaĵo en branĉo de medicino. Tiaj publikaĵoj oni ne publikigas ĉiutage, ne eĉ ĉiusemajne. Problemo estas, ke oni ofte tradukas la anglan vorton journal al ĵurnalo, kvankam la korekta estus revuo, kiel vi rimarkis.

Ni havas minimume tri specojn de publikaĵoj:
  • (preskaŭ) ĉiutagaj, kiuj raportas pri novaĵoj, eventoj en la mondo ktp. (gazetoj, ĵurnaloj)
  • ĉiusemajnaj kun neserioza enhavo, ekz-e Donald Duck -komikso (magazinoj)
  • pli malofte aperitaj kun serioza enhavo, ekz-e The New England Journal of Medicine (revuoj)

Zpět na začátek