メッセージ: 8
言語: Esperanto
xinhui (プロフィールを表示) 2018年1月26日 5:12:20
Mi ne komprenas vortojn en papero, vorto uzas esperanto. kio nomiĝas la paperon?
"vorto listo de esperanto" aŭ "vorto listo en esperanto" aŭ "esperantaj vortoj listo" aŭ alia ĝentila respondo.
Dankon!
schnellfenster (プロフィールを表示) 2018年1月26日 7:27:04
Eble vortlisto aŭ vortareto aŭ eĉ vortaro por pli granda listo de vortoj.
Metsis (プロフィールを表示) 2018年1月26日 10:07:12
Se vi volas esti preciza,
vortaro estas listo de vortoj kun traduko(j), klarigoj kaj ekzemploj kaj
vortolisto estas listo de vortoj eble kun traduko(j) sed sen klarigoj kaj ekzemploj.
Ekz-e Lernu havas vortoliston, sed PIV estas vortaro. Do uzu unue Lernu por traduko 繁體字 → Esperanto kaj due uzu PIV por kompreni, kiel la Esperantan vorton uzas.
Notu, ke (almenaŭ) en la angla oni ofte miksas ĉi tiujn kaj oni parolas nur pri dictionary en ambaŭ sencoj.
sergejm (プロフィールを表示) 2018年1月26日 17:31:28
Du substativoj apude povas renkonti nur tie: 'sinjoro instruisto', kie la unua substantivo estas titolo, alie unu el la substantivoj devas esti kun prepozicio.
Roch (プロフィールを表示) 2018年1月29日 15:26:00
Metsis (プロフィールを表示) 2018年1月29日 17:36:53
sergejm (プロフィールを表示) 2018年1月30日 3:34:30
Rusa vorto, sonata simile - 'журнал' - estas Esperante 'magazino' aŭ 'revuo'.
Sed ekz. 'судовой журнал' estas ŝipa ĵurnalo.
Metsis (プロフィールを表示) 2018年1月30日 9:41:33
sergejm:Ĵurnalo estas aperata ĉiutage (franca 'jour' - tago).sergejm,
Rusa vorto, sonata simile - 'журнал' - estas Esperante 'magazino' aŭ 'revuo'.
Sed ekz. 'судовой журнал' estas ŝipa ĵurnalo.
Vi pravas en teorio, sed estas multaj anglalingvaj sciencaj publikaĵoj kun nomo "The Journal of...", ekz-e The New England Journal of Medicine, kiu eble estas la plej grava publikaĵo en branĉo de medicino. Tiaj publikaĵoj oni ne publikigas ĉiutage, ne eĉ ĉiusemajne. Problemo estas, ke oni ofte tradukas la anglan vorton journal al ĵurnalo, kvankam la korekta estus revuo, kiel vi rimarkis.
Ni havas minimume tri specojn de publikaĵoj:
- (preskaŭ) ĉiutagaj, kiuj raportas pri novaĵoj, eventoj en la mondo ktp. (gazetoj, ĵurnaloj)
- ĉiusemajnaj kun neserioza enhavo, ekz-e Donald Duck -komikso (magazinoj)
- pli malofte aperitaj kun serioza enhavo, ekz-e The New England Journal of Medicine (revuoj)