目次へ

Profesoj kaj ŝtatanecoj virinaj

Thalie,2018年1月30日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Thalie (プロフィールを表示) 2018年1月30日 22:19:25

Bonan Tagon!

Mi lernas la kvara kapitulo kaj havas unu demandon: ĉiu, ekzemple, estas "itala"aŭ "instruisto" pri geviroj? Ĉiu ebla estas skribi aŭ diri "italina" kaj "instruistina"?

Perdonu mia malan esperanton...

nornen (プロフィールを表示) 2018年1月31日 0:35:21

Certe "italina", "italino", "instruistina", kaj "instruistino" estas ĝustaj Esperantaj vortoj.

Tamen ĝenerale marki sekson en Esperanto estas eble sed ne necese. Ekz la frazo "Laŭra estas itala instruisto" estas tute ĝusta.

EDIT: Eble "italina" signifas alian aferon ol vi pensas: italina ne estas la ina forma de italino (kiel ekz italienne kaj italien, aŭ italiana kaj italiano), tamen ĝi estas adjektivo kiu riferas al eco de italinoj. Ekzemple, se ĉiuj italaj virinoj estas laboremaj, do la laboremo estas italina eco.

Metsis (プロフィールを表示) 2018年1月31日 8:43:54

nornen:
Tamen ĝenerale marki sekson en Esperanto estas eble sed ne necese. Ekz la frazo "Laŭra estas itala instruisto" estas tute ĝusta.
Mi eĉ dirus, ke "Laŭra estas itala instruisto" estas la nuntempa normo, uzu sufikson -in- nur kiam vi absolute devas aŭ volas emfazi, ke temas pri inaj homoj. Tiaj okazoj estas tre maloftaj en la praktiko.

Thalie,

Landonomoj kaj landanoj estas unu el la plej parolataj temoj inter esperantistoj. La oficiala starpunkto estas klarigita en la senpaga libreto Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto de Anna Löwenstein.

Tamen mi opinias, ke -ano ĉiam devus signifi civitanon, do
  • Belgio kaj Italio estas landoj
  • belgianoj kaj italianoj estas civitanoj de respektivaj landoj
  • flandroj, valonoj; italoj, sudtiroloj (?), slovenoj, grekoj, albanoj ktp. estas etnaj grupoj en ĉi tiuj landoj

Thalie (プロフィールを表示) 2018年1月31日 14:30:39

Multan dankon!

Mi ridos la libreton de Löwenstein.

Mi volus longe scribi, sed mi ne estas kapabla nun.

Kriketo (プロフィールを表示) 2018年2月2日 8:00:22

Vi legos la libreton... okulumo.gif

Thalie (プロフィールを表示) 2018年2月2日 13:14:23

Oh, evidente. - -'

Dankon!

Grown (プロフィールを表示) 2018年2月7日 3:05:18

Thalie:Bonan Tagon!

Mi lernas la kvara kapitulo kaj havas unu demandon: ĉiu, ekzemple, estas "itala"aŭ "instruisto" pri geviroj? Ĉiu ebla estas skribi aŭ diri "italina" kaj "instruistina"?

Perdonu mia malan esperanton...

Thalie (プロフィールを表示) 2018年2月7日 13:38:11

Cû vi volas diri, Grown ? Mi ne komprenas. Mi erris en mia lata frazo?

sergejm (プロフィールを表示) 2018年2月7日 16:17:24

Necesus diri: 'Pardonu mian malbonan Esperanton'.

Thalie (プロフィールを表示) 2018年2月8日 14:50:56

Dankon !

先頭にもどる