ไปยังสารบัญ

La teorio de Nakamura/14: "sia" ol ŝia"?

จาก Gehel, 6 กุมภาพันธ์ 2018

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

Gehel (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2018, 15:19:51

Mi legas:"...Heleno pagas per tuŝeto de sia fingro". Mia opinie, estis necese skribi "ŝia" fingro. Bone?

Thalie (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2018, 15:48:04

Mi ne certa estas, sed mi pensas ke, kiam la subjekto jam skripta estas, oni usas "sia" ; se ne, "ŝia".

Ekzemple :

"Heleno pagas per tuŝeto de sia fingro".

Sed :

"Ŝia fingro estas..."

Gehel (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2018, 16:40:42

Efektive! Dankon!

nornen (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2018, 00:45:12

Tute ne gravas ĉu la subjekto jam estis menciita ĉu ne.
Oni uzas sia kiam la subjekto posedas la priskribita afero, kaj ŝia kiam la posedanto estas virino malsama al la subjekto.

Heleno pagas per tuŝeto de sia fingro. = Per tuŝeto de sia fingro Heleno pagas.

Estas Heleno kaj Mario. Heleno pagas per tuŝeto de sia fingro. = La fingro apartenas al Heleno.
Estas Heleno kaj Mario. Heleno pagas per tuŝeto de ŝia fingro. = La fingro apartenas al Mario.

Estas Heleno kaj Mario. Heleno amas sian hundon. = Heleno amas la hundon de Heleno.
Estas Heleno kaj Mario. Heleno amas ŝian hundon. = Heleno amas la hundon de Mario.

Estas Heleno kaj Mario. Heleno amas sin. = Heleno amas Helenon.
Estas Heleno kaj Mario. Heleno amas ŝin. = Heleno amas Marion.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 8 กุมภาพันธ์ 2018, 10:12:47

Mi supozas, ke Mario estas por Marie/Mary/Maria, ĉar Mario estas vira antaŭnomo en iuj landoj, kiel Italio.

กลับไปด้านบน