본문으로

Bebo - bebino

글쓴이: Megatron, 2018년 2월 15일

글: 5

언어: Esperanto

Megatron (프로필 보기) 2018년 2월 15일 오전 9:37:56

Bonan tagon!

Mia unua mesaĝo en ĉi tiu forumo.

Tre facila: ĉu oni povas diri "bebino" Esperanton kiam mi parolas al mia filino? Ĉu mi povas diri al ŝi "mia malgranda bebino"? Ĉu ĝi havas senton?

Dankon!
Bruno

sudanglo (프로필 보기) 2018년 2월 15일 오후 12:38:21

Megatron:Tre facila: ĉu oni povas diri "bebino" Esperanton kiam mi parolas al mia filino? Ĉu mi povas diri al ŝi "mia malgranda bebino"? Ĉu tio havas sencon?

Dankon!
Bruno
Persone mi dirus 'mia infano estas bebino', anstataŭ 'mia infanino estas bebo'. Sed iom dependas de la situacio. En aliaj cirkonstancoj mi eble dirus 'mia infano estas bebo' - certe, se temas pri la bebeco pli ol la sekso.

Tamen ne estas afero pri kiu oni ĝenu sin. La referenco (PMEG) kiun donis antaŭa afiŝanto ŝajnas saĝe trakti la temon

Eble, parolante rekte kaj karese al la bebo vi diru 'bebinjo' aŭ 'etulinjo'.

amigueo (프로필 보기) 2018년 3월 27일 오후 9:50:14

mi dirus "mia infaniĉo ludas bebino"

mimoprobegal (프로필 보기) 2018년 3월 29일 오전 6:33:47

bebo estas komuna vorto por infanoj de ambaŭ seksoj

pli prefere oni diru: etulo-etulino

laŭ mi ili estas pli karesaj vortoj

nornen (프로필 보기) 2018년 3월 30일 오후 11:52:16

sudanglo:Persone mi dirus 'mia infano estas bebino', anstataŭ 'mia infanino estas bebo'. Sed iom dependas de la situacio. En aliaj cirkonstancoj mi eble dirus 'mia infano estas bebo' - certe, se temas pri la bebeco pli ol la sekso.
Ekzakte. Ĝi temas pri la graveco de la aĝo (bebo ktr nebebo) aŭ de la sekso (bebo ktr bebino).

Mia filino estas bebo kaj mia filo estas plenkreskulo. = Mi hija aún es bebé y mi hijo ya es adulto. (énfasis en la edad)
Mia bebo nomiĝas José kaj mia bebino nomiĝas María. = Mi bebé (varoncito) se llama José y mi beba (hembrita) se llama María. (énfasis en el sexo)

다시 위로