Bebo - bebino
ca, kivuye
Ubutumwa 5
ururimi: Esperanto
Megatron (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2018 09:37:56
Mia unua mesaĝo en ĉi tiu forumo.
Tre facila: ĉu oni povas diri "bebino" Esperanton kiam mi parolas al mia filino? Ĉu mi povas diri al ŝi "mia malgranda bebino"? Ĉu ĝi havas senton?
Dankon!
Bruno
sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruhuhuma 2018 12:38:21
Megatron:Tre facila: ĉu oni povas diri "bebino" Esperanton kiam mi parolas al mia filino? Ĉu mi povas diri al ŝi "mia malgranda bebino"? Ĉu tio havas sencon?Persone mi dirus 'mia infano estas bebino', anstataŭ 'mia infanino estas bebo'. Sed iom dependas de la situacio. En aliaj cirkonstancoj mi eble dirus 'mia infano estas bebo' - certe, se temas pri la bebeco pli ol la sekso.
Dankon!
Bruno
Tamen ne estas afero pri kiu oni ĝenu sin. La referenco (PMEG) kiun donis antaŭa afiŝanto ŝajnas saĝe trakti la temon
Eble, parolante rekte kaj karese al la bebo vi diru 'bebinjo' aŭ 'etulinjo'.
amigueo (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2018 21:50:14
mimoprobegal (Kwerekana umwidondoro) 29 Ntwarante 2018 06:33:47
pli prefere oni diru: etulo-etulino
laŭ mi ili estas pli karesaj vortoj
nornen (Kwerekana umwidondoro) 30 Ntwarante 2018 23:52:16
sudanglo:Persone mi dirus 'mia infano estas bebino', anstataŭ 'mia infanino estas bebo'. Sed iom dependas de la situacio. En aliaj cirkonstancoj mi eble dirus 'mia infano estas bebo' - certe, se temas pri la bebeco pli ol la sekso.Ekzakte. Ĝi temas pri la graveco de la aĝo (bebo ktr nebebo) aŭ de la sekso (bebo ktr bebino).
Mia filino estas bebo kaj mia filo estas plenkreskulo. = Mi hija aún es bebé y mi hijo ya es adulto. (énfasis en la edad)
Mia bebo nomiĝas José kaj mia bebino nomiĝas María. = Mi bebé (varoncito) se llama José y mi beba (hembrita) se llama María. (énfasis en el sexo)