Contenido

Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

de rapn21, 27 de febrero de 2018

Aportes: 40

Idioma: Esperanto

rapn21 (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2018 10:19:07

Bitmono denove estas diskutita kaj priparolita pro la grandega kresko en sia prezo. Dum 2017, la prezo saltis de $1,000 al preskaŭ $20,000 kaj iuj deklaris ke ĝi estas “La mono de la estonteco”. Kompreneble tiuj voĉoj malaperis kiam ĝi kolapsis al nur $6,000, perdinte du trionoj de sia valoro. Sed paŝo post paŝo ĝi rekreskas al $10,000, do multaj homoj demandas, ĉu la prezo denove altiĝos? Sed ĉi tiu pensmaniero estas eraro. Bitmono estas (aŭ estu) valuto, do la plej grava afero ne estas la prezo sed kiom da homoj elspezas ĝin. Valuto sen elspezo estas kiel aŭto sen benzino. Se homoj neniam uzas ĝin, ĝi malsukcesis kiel valuto kaj nur estas ponzi-skemo por riĉiĝi senlabore.
Kiom ajn la prezo, Bitmono estas monaĉo

Kion vi opinias pri ĉi tiu artikolo? Ĉu vi (mal)ŝatas bitmonon? Ĉu ĝi sukcesas kiel valuto laŭ vi? Aŭ ĉu ĝi nur taŭgas por spekuli?

Vinisus (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2018 11:51:21

Ĉio en ĉi tiu mondo estas ŝanĝiĝema, do la estonteco ĉiam kunportas nekredeblajn novaĵojn. Lasu la tempo respondi.

Metsis (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 07:39:12

Mi komprenas, ke oni ne plu bazas valutojn sur oro aŭ arĝento, kiun iu centra banko havas. Sed iun prognozeblan bazon valuto devas havi por esti pli malpli stabila. Sen ia stabileco oni, kaj individuoj kaj institutoj (firmaoj, ŝtatoj ktp.), ne povas plani sian ekonomion. Dumtempe bazo de Bitmono estas nur pura kredo, kiu ne estas stabila.

Eta praktika problemo estas la nuntempa valoro de Bitmono. Se mi volas aĉeti tason de kafo, ne estas facile al kasisto diri, ke ĝi kostas 0,0001133 Bitmonoj, ne eĉ 0,11133 "millimonoj".

Altebrilas (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 08:19:16

Por mi, estas ordinara spekulilo. Kiel kutime, la plej fortaj aktoroj de tiu filudo supren- kaj malsuprenigas la kurzojn, aĉetante kaj vendante, kaj de tempo al tempo rikoltas la monon de naivaj ŝafuloj.

(La plej fortaj signifas la plej riĉaj, bone informataj kaj reagipovaj.)

Nenio nova sub suno.

sudanglo (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 11:47:56

Metsis:Mi komprenas, ke oni ne plu bazas valutojn sur oro aŭ arĝento, kiun iu centra banko havas. Sed iun prognozeblan bazon valuto devas havi por esti pli malpli stabila. Sen ia stabileco oni, kaj individuoj kaj institutoj (firmaoj, ŝtatoj ktp.), ne povas plani sian ekonomion. Dumtempe bazo de Bitmono estas nur pura kredo, kiu ne estas stabila..
Prave, Metsis. Ne estas nuntempe valuto, laŭ mia kompreno, kiu baziĝas je oro.

Sed antaŭ la unua mondmilito preskaŭ 60 landoj difinis siajn lokajn valutojn kiel egalajn al certa pezo da pura oro. Kaj tiu sistemo bone funkciis. Certe tiel estis en Britujo tiam jam dum ĉirkaŭ 100 jaroj.

Eĉ la Esperantistoj volonte akceptis la or-normon kaj la Spesmilo difiniĝis kiel egala al certa pezo da oro (tia ke 1 spesmilo egalis al dekono de la brita pundo -la unu-punda ora monero nomiĝis la Suvereno). Vidu ĉi tie por bona Vikipedia artikolo pri la historio de Esperanta mono.

Ne estas bona kialo por ne revivigi la Spesmilon, Samtempe oni povus validigi la postan Esperanto-monon, la Stelon, difinante kurzon inter la Spesmilo kaj la Stelo.

Laŭ mia kalkulo taŭga kurzo estus 1 Stelo = 1 Spesdekon, Kaj uzante la hodiaŭan prezon de oro tio donus valoron al la Stelo de 0,2542 Eŭroj.

Mi klarigas la kalkulon. 1 Spesmilo, laŭdifine, ĉiam havas estas la valoron de 0.7322 gm da pura oro. (ĉ 8gm da 22-karata oro). Troja unco da oro pezas 31.105 gm.

Tiel unu unco da pura oro kostas ĉiam 31,105/0,7322= 42.48 Spesmilojn. Vi povus konsulti la Reton por trovi la prezon de unco da oro en via valuto, ni nomu tion OrPr.

OrPr/42,48 do egalas la kurzon por 1 Spesmilo en via valuto.

Se 1 Stelo egalas 1 Spesdekon vi nur bezonas dividi per 100 por ricevi la kurzon en via valuto por la Stelo.

sudanglo (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 12:09:31

Se vi preferus uzi la prezon de 1 gm da oro, sciu ke la prezo de 1 gm da oro en Spesmiloj (memoru ke tio estas ĉiam konstanta) estas 1/0,7322 = 1,3657 SM.

rapn21 (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 15:53:39

Altebrilas:Por mi, estas ordinara spekulilo. Kiel kutime, la plej fortaj aktoroj de tiu filudo supren- kaj malsuprenigas la kurzojn, aĉetante kaj vendante, kaj de tempo al tempo rikoltas la monon de naivaj ŝafuloj.

(La plej fortaj signifas la plej riĉaj, bone informataj kaj reagipovaj.)

Nenio nova sub suno.
Mi konsentas. La plejparto de homoj aĉetas bitmonon nur ĉar ili volas riĉiĝi, ne ĉar ili volas uzi la valuton.

Altebrilas (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 17:32:14

Por ke esperanta mono funkciu, devas esti unu el tiuj du kondiĉoj:

a) la "varoj" (libroj, revuoj, aliĝoj, ktp) interesas nur esperantistojn. Tiu validas ankaŭ por ekstera mono, do esperanta mono ne devas esti konvertebla al euroj, dolaroj, oro, ktp.

b) partoprenantaj esperantistoj devas akcepti tiun monon kaj proponi sufiĉe da interesaj varoj. Estas iu, en la sistemo kiu havas rimedon por trudi tiujn regulojn.

La unua solvo funkcius kiel la soveta rublo, la dua kiel la Euro.

Eble, post la Fina venko, ĝi povus funkcii kiel la dolaro... kaj eĉ anstataŭi ĝin... okulumo.gif

Grown (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 18:35:25

Altebrilas:Por ke esperanta mono funkciu, devas esti unu el tiuj du kondiĉoj:

a) la "varoj" (libroj, revuoj, aliĝoj, ktp) interesas nur esperantistojn. Tiu validas ankaŭ por ekstera mono, do esperanta mono ne devas esti konvertebla al euroj, dolaroj, oro, ktp.

b) partoprenantaj esperantistoj devas akcepti tiun monon kaj proponi sufiĉe da interesaj varoj. Estas iu, en la sistemo kiu havas rimedon por trudi tiujn regulojn.

La unua solvo funkcius kiel la soveta rublo, la dua kiel la Euro.

Eble, post la Fina venko, ĝi povus funkcii kiel la dolaro... kaj eĉ anstataŭi ĝin... okulumo.gif
Naciaj lingvoj estas eterna.

rapn21 (Mostrar perfil) 28 de febrero de 2018 20:06:26

Grown:Naciaj lingvoj estas eterna.
Laŭ vi, se estas iu gramatika eraro en la mesaĝo (eĉ eta afero kiel manko de punkto), tiu signifas ke tiu ulo estas trolo. Do, laŭ via logiko, vi estas trolo ĉar vi fuŝis ĉi tiun frazon.

Volver arriba