Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
Holli (Montri la profilon) 2018-marto-12 16:24:29
sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-12 17:19:15
PIV:
*maŝ/o
1 Ĉiu el la nodoj, kiun formas la lanaj, silkaj ks fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: rekta, inversa maŝo; kuntriki du maŝojn; aldoni maŝon; surmetu 84 maŝojn; ŝi komencis preterlasi maŝojn, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝuB. ➞ maŝtenilo.
2 Ĉiu el la aperturoj, kiujn tiuj nodoj lasas inter si: la fiŝoj sin ŝovis tra la maŝoj de la reto.
3 Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro k povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki kc. ☞ lazo.
4 Aro da branĉoj, kiuj interkonektiĝas ĉe nodoj k formas fermitan cirkviton.
maŝaro. Tuto da interkonektitaj aparatoj, stacioj aŭ homgrupoj: maŝaro de radiotelefonio; maŝaro da spionoj, da rezistantoj. ☞ reto.
dismaŝigi. Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi malnovamodan trikaĵon.
nedismaŝiĝa. Tia, ke ĝiaj maŝoj ne malnodiĝas aŭ rompiĝas: nedismaŝiĝaj nilonaj ŝtrumpoj.
sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-12 17:19:31

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-12 17:19:50
thyrolf (Montri la profilon) 2018-marto-12 20:06:21
sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-13 04:45:21
Monato:Vilaĝanino estis Katja, junulino, kiu enmaŝiĝis en la homkomercista reto.Sed tie estas "enmaŝiĝis", kun "-iĝi".
Eblas, ke en la teksto de Holli estas mistajpo, li donu al ni la kuntekston.
amigueo (Montri la profilon) 2018-marto-13 23:11:20
sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-14 01:27:00
Pri 'enliti', mi pensas, vi pravas: 'enliti'='esti en lito', 'enlitiĝi'='veni (estiĝi) en liton', simile pri 'nodo'.
Pri 'enmaŝi': same, sed 'maŝo' estas multsignifa, necesas vidi la kuntekston.
thyrolf (Montri la profilon) 2018-marto-14 06:44:59
sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-14 17:36:24
Bovisto povas enmaŝigi bovon, sed lian instrumenton oni kutime nomas 'lazo' ('lasso'). (signifo 3)
Oni povas maŝi teksaĵon per trikiloj (signifo 1)
Kaj oni povas enmaŝigi ampermetron kaj voltmetron (signifo 4)