Tästä sisältöön

Vorto ALTRUDIĜEMA

StefKo :lta, 26. maaliskuuta 2018

Viestejä: 15

Kieli: Esperanto

sergejm (Näytä profiilli) 29. maaliskuuta 2018 17.37.50

чёрт, дача, союзник, шайка, коллектив, пустословие, барахло, бумага, халтура, герой, неудачник, запевала, расписка, загвоздка

нахальный - ŝanĝis signifon, pri aliaj mi ne scias. kelkajn vortojn mi ne rekonis.
beztalencie - бесталанность ? - tiu venis de alia lingvo, aŭ estas kalkeo, aŭ estas modifiita pro alia kaŭzo.

Verŝajne, ĉi tiuj vortoj aperis en la pola dum 1812-1917, iuj aperis dum Soveta Unio.

Multaj vortoj, el la praslava ankaŭ estas rekoneblaj, sed ne ĉiuj.

DuckFiasco (Näytä profiilli) 30. maaliskuuta 2018 20.58.31

Mi volas aldoni, ke vorto kiel "altrudiĝema" ne vere estas malfacila kompreni. Vi diris, ke ĝi ŝajne enhavas multajn erojn, sed tri afiksoj al unu radiko ne estas rara afero:

* ĉirkaŭirante - ĉirkaŭ-ir-ant-e
* enirejoj - en-ir-ej-o-j
* malsanigis - mal-san-ig-is

En ĉi tiu okazo, -iĝ kaj -em estas sufiĉe oftaj sufiksoj. Nur la "al-" eble ne estas necesa, kiel diris aliaj.

sergejm (Näytä profiilli) 31. maaliskuuta 2018 5.17.07

"-iĝ-" ankaŭ ne estas necesa. Mi pensas, eblas diri "trudema".
Sed StefKo volas havi tradukon de pola "nachalny", ĝi signifas ion iom alian. Sed mi ne scias la polan kaj tiu vorto sinifas ne samon ol rusa "нахальный", de kiu ĝi devenas.
Eble "altrudiĝemaĉa" ("trudemaĉa" pli mallonge) taŭgos?

StefKo (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 11.40.58

Dankon al ĉiuj!

Mi supre konstatis:

Post ekzakta trarigardo de la vortaro mi pensas ke plej bonaj vortoj estas "molesti", "molestulo" kaj "molesta" ("molestema"?), almenaŭ se temas pri vivaj estaĵoj. Do tiu viro molestas tiun virinon. Li estas homo molesta, unuvorte "molestulo".

Mi ne kontentiĝas plene pri la vorto "molesti" sed ĝi ŝajnas esti plej bona.

- Kial mi demandis pri lo vorto "altrudiĝema"? Pro ĝia ĉeesto en vortaro kiun mi uzas, do mi ne elpensis tiun problemon.

Plue mi demandas pri konvena adjektivo por "reklamo". "Truda reklamo" estas bone? (Altruda? Trudema? Trudiga? Trudiĝema? ...). Kiel oni povus priskribi la hodiaŭan reklamon?

StefKo (Näytä profiilli) 5. huhtikuuta 2018 11.48.22

sergejm:чёрт, дача, союзник, шайка, коллектив, пустословие, барахло, бумага, халтура, герой, неудачник, запевала, расписка, загвоздка

нахальный - ŝanĝis signifon, pri aliaj mi ne scias. kelkajn vortojn mi ne rekonis.
beztalencie - бесталанность ? - tiu venis de alia lingvo, aŭ estas kalkeo, aŭ estas modifiita pro alia kaŭzo.

Verŝajne, ĉi tiuj vortoj aperis en la pola dum 1812-1917, iuj aperis dum Soveta Unio.

Multaj vortoj, el la praslava ankaŭ estas rekoneblaj, sed ne ĉiuj.
La pola beztalencie = sentalentulo

Iuj rusismoj alvenas al la pola post la 2-a m.m.

Takaisin ylös