הודעות: 12
שפה: Esperanto
abaligu (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2018, 07:54:14
Ekzistas diversaj konfliktoj en la mondo, pro malsamaj rasoj, nacioj, religioj kaj eĉ lingvoj. En Ĉinio, la defioj venas de la kvindek kvin etincaj minoritatoj kiu havas kulturoj malsamaj de la ĉina. Inter ĉiuj, precipe la islamaj grupoj estas la dornoj en la karno.
Ekde la lasta monato de ĉi tiu jaro, la loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, okupiĝis tirante malsupre la signalojn skribitajn en la araba kaj la konstruajn ornamaĵojn de la islamaj stiloj, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.
Metsis (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2018, 08:19:58
Superfluo signifas laŭ PIV, ke io ekzistas super la mezuro, la neceso, ekz. superflua manĝo. Eble vi intencas influon.
MI ne povas kompreni, kiel teksto en trafiksigno povas veki koleron, se la teksto nur montras ian ĝenerale akceptitan nomon de vojo. Aŭ ĉu la vorto Beijing vekas koleron?
Grown (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2018, 21:10:43
abaligu:Nekomprenite.
Ekzistas diversaj konfliktoj en la mondo, pro malsamaj rasoj, nacioj, religioj kaj eĉ lingvoj. En Ĉinio, la defioj venas de la kvindek kvin etincaj minoritatoj kun malsamaj kulturoj de la ĉina, precipe la islamaj grupoj.
Ekde la lasta monato de ĉi tiu jaro, la loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, okupiĝis per tiri malsupren la signaloj skribitaj en la araba kaj la konstruaj ornamaĵoj de la islama stilo, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.
abaligu (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 01:27:20
Grown:abaligu:Nekomprenite.
okupiĝis per tiri malsupren la signaloj skribitaj en la araba kaj la konstruaj ornamaĵoj de la islama stilo, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.
La loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, estas okupata ĉar ekzistas multajn islamajn ornamojn kaj signojn por disŝiri.
abaligu (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 01:55:29
Metsis:En Ĉinio, islamo estas ankaŭ tabuo, precipe kiam ĝi kontraŭstaras la politikon alsimiliĝi etnajn grupojn al ĉinoj. Se oni tiel faras, oni superfluas kaj ĝenas la purajn ĉinojn en registaro. La politiko estas io simila al "carrot-and-stick".
MI ne povas kompreni, kiel teksto en trafiksigno povas veki koleron, se la teksto nur montras ian ĝenerale akceptitan nomon de vojo. Aŭ ĉu la vorto Beijing vekas koleron?
sergejm (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 04:47:16
abaligu (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 06:08:04
sergejm:Oni parolu "Se oni tiel faras, tio superplenigos la toleron de puraj ĉinoj en registaro"Dankon pro via konsilo.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2018, 10:03:41
Konfesinde, estas ĉiepoka modo skribi tiujn panelojn plurlingve, por montri la respekton al lokaj tradiciaj lingvo kaj kutimoj, eĉ se ili estas malaperiĝantaj. Tio okazas ofte en iuj regionoj de mia lando, eĉ se la diverslingvaj nomoj preskaŭ tute similas kaj estas en la sama alfabeto.
Sed tiukaze, tio povas ankaŭ helpi eksterlandajn turistojn, kaj instigi ilin viziti la provincon.
Pri asimiligo, mi dubas, ke tio estu ĉiam bona, ĉar ni ne povas serene imagi mondon, kie ĉiuj homoj estus asimiligitaj laŭ sama modelo. Estus scienc-fikcia koŝmaro. Tial ni devas toleri kaj eĉ akcepti diversecon en niaj landoj.
Tamen, lando povas kaj eĉ devas postuli ke ĉiuj civitanoj obeu ĝiajn leĝojn kaj kutimojn, kaj ne provu trudi la siajn al aliaj civitanoj, kiuj ne konsentas.
Pollukso_Stelfilo (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2018, 11:06:22
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 22 באפריל 2018, 00:27:26