前往目錄

La ĉina kolero kontraŭ islama superfluo

貼文者: abaligu, 2018年4月3日

訊息: 12

語言: Esperanto

abaligu (顯示個人資料) 2018年4月3日上午7:54:14

externalImage.png

Ekzistas diversaj konfliktoj en la mondo, pro malsamaj rasoj, nacioj, religioj kaj eĉ lingvoj. En Ĉinio, la defioj venas de la kvindek kvin etincaj minoritatoj kiu havas kulturoj malsamaj de la ĉina. Inter ĉiuj, precipe la islamaj grupoj estas la dornoj en la karno.

Ekde la lasta monato de ĉi tiu jaro, la loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, okupiĝis tirante malsupre la signalojn skribitajn en la araba kaj la konstruajn ornamaĵojn de la islamaj stiloj, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.

Metsis (顯示個人資料) 2018年4月3日上午8:19:58

abaligu,

Superfluo signifas laŭ PIV, ke io ekzistas super la mezuro, la neceso, ekz. superflua manĝo. Eble vi intencas influon.

MI ne povas kompreni, kiel teksto en trafiksigno povas veki koleron, se la teksto nur montras ian ĝenerale akceptitan nomon de vojo. Aŭ ĉu la vorto Beijing vekas koleron? ridulo.gif

Grown (顯示個人資料) 2018年4月3日下午9:10:43

abaligu:externalImage.png

Ekzistas diversaj konfliktoj en la mondo, pro malsamaj rasoj, nacioj, religioj kaj eĉ lingvoj. En Ĉinio, la defioj venas de la kvindek kvin etincaj minoritatoj kun malsamaj kulturoj de la ĉina, precipe la islamaj grupoj.

Ekde la lasta monato de ĉi tiu jaro, la loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, okupiĝis per tiri malsupren la signaloj skribitaj en la araba kaj la konstruaj ornamaĵoj de la islama stilo, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.
Nekomprenite.

abaligu (顯示個人資料) 2018年4月4日上午1:27:20

Grown:
abaligu:
okupiĝis per tiri malsupren la signaloj skribitaj en la araba kaj la konstruaj ornamaĵoj de la islama stilo, rilate al ili kiel la rezigno de nacia konscio, signo pri perforto de sia suvereneco.
Nekomprenite.
ridulo.gif
La loka registaro de Yinchuan, nordokcidenta urbo de Ĉinujo, estas okupata ĉar ekzistas multajn islamajn ornamojn kaj signojn por disŝiri.

abaligu (顯示個人資料) 2018年4月4日上午1:55:29

Metsis:
MI ne povas kompreni, kiel teksto en trafiksigno povas veki koleron, se la teksto nur montras ian ĝenerale akceptitan nomon de vojo. Aŭ ĉu la vorto Beijing vekas koleron? ridulo.gif
En Ĉinio, islamo estas ankaŭ tabuo, precipe kiam ĝi kontraŭstaras la politikon alsimiliĝi etnajn grupojn al ĉinoj. Se oni tiel faras, oni superfluas kaj ĝenas la purajn ĉinojn en registaro. La politiko estas io simila al "carrot-and-stick".

sergejm (顯示個人資料) 2018年4月4日上午4:47:16

Oni parolu "Se oni tiel faras, tio superplenigos la toleron de puraj ĉinoj en registaro"

abaligu (顯示個人資料) 2018年4月4日上午6:08:04

sergejm:Oni parolu "Se oni tiel faras, tio superplenigos la toleron de puraj ĉinoj en registaro"
Dankon pro via konsilo.ridulo.gif

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年4月4日上午10:03:41

Tio ne ŝokas min, ke oni skribu la direktojn per alfabetoj, kiujn homoj kutimas legi. Rapide preterveturante, la panelojn devas ankaŭ esti rapide legataj, kaj tio povas eviti akcidentojn.

Konfesinde, estas ĉiepoka modo skribi tiujn panelojn plurlingve, por montri la respekton al lokaj tradiciaj lingvo kaj kutimoj, eĉ se ili estas malaperiĝantaj. Tio okazas ofte en iuj regionoj de mia lando, eĉ se la diverslingvaj nomoj preskaŭ tute similas kaj estas en la sama alfabeto.

Sed tiukaze, tio povas ankaŭ helpi eksterlandajn turistojn, kaj instigi ilin viziti la provincon.

Pri asimiligo, mi dubas, ke tio estu ĉiam bona, ĉar ni ne povas serene imagi mondon, kie ĉiuj homoj estus asimiligitaj laŭ sama modelo. Estus scienc-fikcia koŝmaro. Tial ni devas toleri kaj eĉ akcepti diversecon en niaj landoj.

Tamen, lando povas kaj eĉ devas postuli ke ĉiuj civitanoj obeu ĝiajn leĝojn kaj kutimojn, kaj ne provu trudi la siajn al aliaj civitanoj, kiuj ne konsentas.

Pollukso_Stelfilo (顯示個人資料) 2018年4月20日上午11:06:22

Ĉinio oficiale estas ateisman landon. Komunisma doktrino promesis ĝi kreintus paradison sur Tero, tial ĝi konsideris religiojn estas malnecesajn. La Sovejetunio kaj la Germana Demokratia Respubliko simile opiniis.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2018年4月22日上午12:27:26

Kial arabaj leteroj ne povas esti sen religiaj signifoj? Por mi, la hebrea ne estas religia lingvo sed en nia regiono kiam lernejo en apuda urbo malfermis dulingvajn kursojn (en la uson-angla kaj la hebrea) iuj kriis ke Usono estas lando en kio la religio kaj la ŝtato estas disaj. Prave, mi diris. Ne, oni respondis - la hebrea estas juda lingvo! Tio surprizis min. Multaj homoj lernas la hebrean sen esti judoj kaj ne ĉiuj judoj parolas la hebrean. La plej multaj turkoj konstatas esti islamanoj sed ili tute ne parolas la araban. Kvankam la plej multaj nederlandanoj estas kristanoj, mi ne dirus ke la nederlanda estas kristisma lingvo. Strange ke la homoj ne povas komprenis la fajnajn erojn de la realo.

回到上端