Pri la vorto pura
di Altebrilas, 05 aprile 2018
Messaggi: 11
Lingua: Esperanto
yugary (Mostra il profilo) 02 maggio 2018 03:27:09
Altebrilas:Mi havas problemon pri tiu adjektivo, pura, kiu havas plurajn signifojn:Ŝajnas al mi ke la uzo de "pura franco" kaŭzas la problemon. En tiu kunteksto, estus pli konvene diri "tipa franco".
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.
Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...