К содержанию

Pri la vorto pura

от Altebrilas, 5 апреля 2018 г.

Сообщений: 11

Язык: Esperanto

yugary (Показать профиль) 2 мая 2018 г., 3:27:09

Altebrilas:Mi havas problemon pri tiu adjektivo, pura, kiu havas plurajn signifojn:
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.

Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...
Ŝajnas al mi ke la uzo de "pura franco" kaŭzas la problemon. En tiu kunteksto, estus pli konvene diri "tipa franco".

Наверх