Към съдържанието

La fama kantistino Ĥeda Ĥamzatova kantas

от Серёга, 14 април 2018

Съобщения: 1

Език: Esperanto

Серёга (Покажи профила) 14 април 2018, 21:59:48

La belulino Ĥeda Ĥamzatova kantas (ĉeĉenlingve)
"Хьоьл хаза"

La kanto: Mi kore ekamis nur cin (la filmeto kun subtitolo kaj traduko) la filmeto estas nun forviŝita malgajo.gif

Ŝi kantas kaj dancas

En la mond' mi kore nur ekamis cin.
En la mond' anime al ci strebas mi.
Ĉiu malpli gravas ol ci kun bel' kaj dec'.
Por rigard' estas ci suno en helec'.

Povus mi transvivi l' kazon de disiĝ'?
Min nur ciaj vortoj portus al feliĉ'.
Ĉiu malpli gravas ol ci kun bel' kaj dec'.
Por rigard' estas ci suno en helec'.

En florej' kultivis mi florojn por pren',
Mi atendas ĉiam kun ili l' reven'.
Ĉiu malpli gravas ol ci kun bel' kaj dec'.
Por rigard' estas ci suno en helec'.

Luno bele strebas tuŝi ĉapon d' mont',
Prenu min, rajdigu al tiu renkont'.
Ho, la plej grava gast' venu por kares' -
El lontan' spektu mi saluton en gest'.

Обратно нагоре