Ir ao conteúdo

[Baza 1] Semajno 7: Vojaĝoj

de Junesun, 6 de junho de 2008

Mensagens: 7

Idioma: Esperanto

Junesun (Mostrar o perfil) 6 de junho de 2008 21:32:34

Denove ni lernu kaj praktiku Esperanton. La temo de ĉi tiu semajno estas vojaĝoj. Troviĝas malgranda vojaĝ-rakonto ĉe Ana Pana en la nova leciono... sed ŝi ne multon rakontas al ni. Ni rakontu pli!

Ekzemple mi en 2004 ankaŭ vojaĝis al Pekino. Mi studis la ĉinan lingvon tie dum ses semajnoj, dank' al stipendio. Mi loĝis en universitata dormejo, for de la turista parto de Pekino. Hazarde la Universala Kongreso okazis ĝuste tiatempe en Pekino! Nature mi iris rigardi iomete kaj mi tie parolis Esperanton kun interesaj homoj, kiuj ne scipovis aliajn lingvojn, nur sian nacian lingvon kaj Esperanton. Ĉeestis homoj el tiom da nacioj! Mi miris ke eĉ estis multaj homoj el malriĉaj landoj, por kiuj vojaĝo al Ĉinio devus kosti multe.

Normale en Ĉinio estas malmultaj eksterlandanoj. Eĉ en la Malpermesita Urbo mi ne vidis aliajn blankulojn, kaj multaj ĉinoj volis fari foton de mi kun ili - verŝajne estis ĉinaj turistoj el aliaj landpartoj, kiuj neniam ankoraŭ vidis blankulojn ekster la televido.

Mi vere ŝatis Ĉinion, kvankam mi ne povas imagi translokiĝi tien. Estas bela lando, kun grandaj parkoj kaj etaj publikaj ĝardenoj ĉie, eĉ en grandega metropolo kiel Pekino. La homoj afablas, la manĝo bonegas kaj prezoj ofte estas nur 1/10 de germanaj prezoj...

akvokajoleo (Mostrar o perfil) 10 de junho de 2008 07:23:33

Saluton gekolegoj esperantistoj!

Mi tre ŝatas vojaĝi, sed bedaŭrinde mi ne havas multan tempon por fari tiun.

Mia plej bona vojaĝo ĝis nun estis al Nederlando, en 2006. Mi iris tien por studi dum unu monato kaj mezo (por fari du kursojn). Tamen, mi volis resti tien iom pli da tempo, kaj mi restis tri monatoj totale.

Tiam mi ankaŭ vojaĝis al Belgio kaj al Francio, sed la lando kiun mi preferis estis Nederlando.

Brakumojn al ĉiuj!

Moriarty (Mostrar o perfil) 10 de junho de 2008 12:25:46

Mia edzino kaj mi ne vojaĝis ekster Aŭstralio. Ni vojaĝis Tasmanio ofte, kaj ni intencos vivi tie poste.

ĉi tiun jaron ni iros al Adelaide por kegloludo turniro. Ni estos reprezentanta la A.C.T. en la Naciaj Ĉampionecoj.

Roze (Mostrar o perfil) 11 de junho de 2008 11:41:06

Mi tre ŝatas vojaĝi. En mia lando estas multaj lokoj por koni!
En 2002 mia edzo estis labori en Germanio. Nature mi volis iri kun li. Mi restis tie dum unu monato. Ni luis aŭton kaj vojaĝis al kelkaj landoj: Holando, Belgio, Francio kaj Luksemburgo. Mi tre ŝatas sciis novajn kulturojn kun viaj historioj, pejsaĝoj, kulinarioj kaj homoj. Tiu estis bela vojaĝo!

ailebol (Mostrar o perfil) 16 de junho de 2008 22:56:37

En mil naŭcent sesdek tri, mia amiko kaj mi vojaĝis al “California”, Usono de “New Jersey”, ankaŭ, Usono, proksime tri mil mejloj en buso. Ni havis fenestrajn seĝojn kaj kapkusenojn kaj ni vojaĝis tia dum tri tagoj. En la “Allegheny” montoj de la ŝtato de “Pennsylvania”, mi memoras, ke ni kuris tra la frosta nokto de la buso al la restoacio aceti varman tasojn de kafoj. Dum la vojaĝo, ni haltis nur manĝi kaj por la necesejo. La vojaĝo estis longa sed la pejzaĝo estis bela. Ni vidis, en la dezerto de “Arizona”, nur kaktojn kaj buteojn. La plaĝoj de “California” estis belegaj por retumi. Ni lupagis aŭto kaj ni veturis de la urbo de “Los Angles” al “Mexico” kaj ni haltis ĉe ĉiu plaĝo ke ni povis.
La buso al hejmo estis plena de kolegiaj fraŭlinoj kiuj deziris iri al la mil naŭdek sesdek kvar veturoprezo de la mondo per labori.
Ĉe la veturoprezo, ni vidis “Chrysler” rotaria motoro funkciadas per maiza petrolo. Tio estis kvardek kvin antaŭ jaroj.

Mi scias, ke estas multaj eraroj. Bonvolu korekti ilin.

FrankoVoglero (Mostrar o perfil) 17 de junho de 2008 09:19:56

Saluton,

Mia edzino kaj mi tre ŝatas vojaĝi. Bedaŭrinde ankoraŭ mi neniam forlasis eŭropo ploro.gif. Mia edzino loĝis unu jaro en Usono (Bosteno) kiam "Aupair". Ŝi zorgis pri du infanojn. Ŝi ankaŭ havas parencojn en Usono.

En la lasta jaro ni faris postedziĝa vojaĝo en Svedio. Ni tre amas Svedion. Ni amas la naturon tie. En sveda naturo ne estas pli da homoj. Eĉ ni povis bani senbanŝorte ridulo.gif, ĉar neniu venis.

Ankaŭ ni ŝatas Kroatio. Ni vizitis la kampadejo Valalta en Istrio trifoje en la lastaj kvin jaroj. Ni tre ŝatas la libereco tie.

Post du semajnojn ni veturos al la insulo Föhr (Norda Maro) por du semajnojn. Vi vidas ke ni estas vojaĝema personoj.

Karajn salutojn
Frank

P.S. Bonvolu korekti mian erarojn! Dankon

richardhall (Mostrar o perfil) 17 de junho de 2008 10:54:37

En 2004 mi vojaĝis en Usono. Mi flugis al Atlanta kaj tie mi luis aŭton. Mi veturi al Louisville (KY). Mi havas amikon en ĉi tiu urbo. Mi predikis en lia preĝejo. Poste, mi iris al 'South Carolina' kaj gastloĝis kun pluaj amikoj. Ankaŭ, mi vizitis Savannah. De tie, mi vojaĝis en Floriden. Mi predikis en diversaj preĝejoj, kaj denove restis kun amikoj. Mi havas multajn da amikojn en Usono! Baldaŭ, mi esperas reiri tien.

De volta à parte superior