Contribuții/Mesaje: 7
Limbă: Esperanto
Junesun (Arată profil) 6 iunie 2008, 21:32:34
Ekzemple mi en 2004 ankaŭ vojaĝis al Pekino. Mi studis la ĉinan lingvon tie dum ses semajnoj, dank' al stipendio. Mi loĝis en universitata dormejo, for de la turista parto de Pekino. Hazarde la Universala Kongreso okazis ĝuste tiatempe en Pekino! Nature mi iris rigardi iomete kaj mi tie parolis Esperanton kun interesaj homoj, kiuj ne scipovis aliajn lingvojn, nur sian nacian lingvon kaj Esperanton. Ĉeestis homoj el tiom da nacioj! Mi miris ke eĉ estis multaj homoj el malriĉaj landoj, por kiuj vojaĝo al Ĉinio devus kosti multe.
Normale en Ĉinio estas malmultaj eksterlandanoj. Eĉ en la Malpermesita Urbo mi ne vidis aliajn blankulojn, kaj multaj ĉinoj volis fari foton de mi kun ili - verŝajne estis ĉinaj turistoj el aliaj landpartoj, kiuj neniam ankoraŭ vidis blankulojn ekster la televido.
Mi vere ŝatis Ĉinion, kvankam mi ne povas imagi translokiĝi tien. Estas bela lando, kun grandaj parkoj kaj etaj publikaj ĝardenoj ĉie, eĉ en grandega metropolo kiel Pekino. La homoj afablas, la manĝo bonegas kaj prezoj ofte estas nur 1/10 de germanaj prezoj...
akvokajoleo (Arată profil) 10 iunie 2008, 07:23:33
Mi tre ŝatas vojaĝi, sed bedaŭrinde mi ne havas multan tempon por fari tiun.
Mia plej bona vojaĝo ĝis nun estis al Nederlando, en 2006. Mi iris tien por studi dum unu monato kaj mezo (por fari du kursojn). Tamen, mi volis resti tien iom pli da tempo, kaj mi restis tri monatoj totale.
Tiam mi ankaŭ vojaĝis al Belgio kaj al Francio, sed la lando kiun mi preferis estis Nederlando.
Brakumojn al ĉiuj!
Moriarty (Arată profil) 10 iunie 2008, 12:25:46
ĉi tiun jaron ni iros al Adelaide por kegloludo turniro. Ni estos reprezentanta la A.C.T. en la Naciaj Ĉampionecoj.
Roze (Arată profil) 11 iunie 2008, 11:41:06
En 2002 mia edzo estis labori en Germanio. Nature mi volis iri kun li. Mi restis tie dum unu monato. Ni luis aŭton kaj vojaĝis al kelkaj landoj: Holando, Belgio, Francio kaj Luksemburgo. Mi tre ŝatas sciis novajn kulturojn kun viaj historioj, pejsaĝoj, kulinarioj kaj homoj. Tiu estis bela vojaĝo!
ailebol (Arată profil) 16 iunie 2008, 22:56:37
La buso al hejmo estis plena de kolegiaj fraŭlinoj kiuj deziris iri al la mil naŭdek sesdek kvar veturoprezo de la mondo per labori.
Ĉe la veturoprezo, ni vidis “Chrysler” rotaria motoro funkciadas per maiza petrolo. Tio estis kvardek kvin antaŭ jaroj.
Mi scias, ke estas multaj eraroj. Bonvolu korekti ilin.
FrankoVoglero (Arată profil) 17 iunie 2008, 09:19:56
Mia edzino kaj mi tre ŝatas vojaĝi. Bedaŭrinde ankoraŭ mi neniam forlasis eŭropo . Mia edzino loĝis unu jaro en Usono (Bosteno) kiam "Aupair". Ŝi zorgis pri du infanojn. Ŝi ankaŭ havas parencojn en Usono.
En la lasta jaro ni faris postedziĝa vojaĝo en Svedio. Ni tre amas Svedion. Ni amas la naturon tie. En sveda naturo ne estas pli da homoj. Eĉ ni povis bani senbanŝorte , ĉar neniu venis.
Ankaŭ ni ŝatas Kroatio. Ni vizitis la kampadejo Valalta en Istrio trifoje en la lastaj kvin jaroj. Ni tre ŝatas la libereco tie.
Post du semajnojn ni veturos al la insulo Föhr (Norda Maro) por du semajnojn. Vi vidas ke ni estas vojaĝema personoj.
Karajn salutojn
Frank
P.S. Bonvolu korekti mian erarojn! Dankon
richardhall (Arată profil) 17 iunie 2008, 10:54:37