Към съдържанието

Ekde + -i- au -a- ?

от Kriketo, 06 май 2018

Съобщения: 11

Език: Esperanto

Kriketo (Покажи профила) 06 май 2018, 18:02:23

Saluton,

Mi deziras scii, ĉu oni uzas la estintecon aŭ la nuntempon post "ekde". Ekz. "Jen la poŝtkartoj kiujn mi ricevis ekde mi partoprenis/-as en la ludo."

sergejm (Покажи профила) 06 май 2018, 19:54:32

Laŭ mia opinio:
Uzu 'partoprenis' se vi faris tion en pasinteco (≈ have taken part)
Se vi plu faras tion, uzu 'partoprenas (≈ have been taking part)

Vinisus (Покажи профила) 06 май 2018, 23:49:02

Ekde= "de la komenco de" Jen la poŝtkartoj, kiujn mi ricevis de la komenco de mia partopreno en la ludo. = Ekde mia partopreno en la ludo, hodiaŭ mi ne plu partoprenas, aŭ ĝis hodiaŭ mi partoprenas. ĝin.

Metsis (Покажи профила) 08 май 2018, 12:11:45

Al mi ŝajnas, ke la problemo estas "la", ĉar "la" ne montras lokon.

Do, mi distingas
Jen estas ĉi tiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevis en la komenco de la ludo. : Mi ricevis ĉi tiujn kartojn kaj la kartoj ankoraŭ estas ĉe mi.
Jen estas tiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevis en la komenco de la ludo. : Mi ricevis tiujn kartojn, sed la kartoj ne plu estas ĉe mi.

Oni povas uzi "ekde" nur kun verboj, kiuj signifas iun daŭran agon. "Ricevi" estas diskreta okazaĵo, sed ekz-e
Pluvas ekde dimanĉo.

Vinisus (Покажи профила) 08 май 2018, 17:41:36

Ne gorgesu, ke ekzistas "ekde" kaj "de post." Ĉu ne?

sergejm (Покажи профила) 08 май 2018, 17:54:53

Metsis:Al mi ŝajnas, ke la problemo estas "la", ĉar "la" ne montras lokon.

Do, mi distingas
Jen estas ĉi tiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevis en la komenco de la ludo. : Mi ricevis ĉi tiujn kartojn kaj la kartoj ankoraŭ estas ĉe mi.
Jen estas tiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevis en la komenco de la ludo. : Mi ricevis tiujn kartojn, sed la kartoj ne plu estas ĉe mi.

Oni povas uzi "ekde" nur kun verboj, kiuj signifas iun daŭran agon. "Ricevi" estas diskreta okazaĵo, sed ekz-e
Pluvas ekde dimanĉo.
Eble tiel estas en la finna, sed ne en Esperanto.
Ekz. ambaŭ ĉi tiu kaj tiu poŝtkartoj kuŝas sur la tablo ĉe mi. Nur ĉi tiu estas iom pli proksime ol tiu. Ambaŭ estas ĉe mi.

Metsis (Покажи профила) 09 май 2018, 11:17:49

sergejm:Eble tiel estas en la finna, sed ne en Esperanto.
Ekz. ambaŭ ĉi tiu kaj tiu poŝtkartoj kuŝas sur la tablo ĉe mi. Nur ĉi tiu estas iom pli proksime ol tiu. Ambaŭ estas ĉe mi.
Mi ne samopinias. Temas pri percepto de distanco inter montraj pronomoj (Vikipedia artiklo en la angla). Multaj lingvoj havas tri-distancan sistemon (la hispana, la itala, la ukraina, la japana ktp. kaj ankaŭ la finna):
  • ĉe mi , ĉe la parolanto
  • ĉe ci/vi, ĉe la aŭskultanto
  • ĉe ri, en alia loko
Sed E-o havas nur du-distancan sistemon kiel ekz-e la nuntempa angla. Ĉar ĉi tie estas ĉe mi, tie devas esti en alia loko, ne ĉe mi. Do, tiu poŝtkartoj ne (plu) estas ĉe mi.

sergejm (Покажи профила) 09 май 2018, 14:05:01

Fakte, en Esperanto ankaŭ estas tri distancoj: ĉi poŝtkarto, ĉi tiu poŝtkarto, tiu poŝtkarto.
Nur pri sola 'ĉi' oni povas diri, ke tio estas 'ĉe mi'.
Ekz. 'ĉi-jare' estas 'en la 2018-a jaro'.
Sed se ekz. oni komparas la 1913-an kaj la 2013-an, la unua estas 'tiu', la dua estas 'ĉi tiu' - estas nenia rilato al 'ĉe mi'/'ĉe vi'/'ĉe li'.

Se vi volas uzi tri-distancan sistemon, uzu mia/via/lia

Metsis (Покажи профила) 09 май 2018, 19:02:58

sergejm:Fakte, en Esperanto ankaŭ estas tri distancoj: ĉi poŝtkarto, ĉi tiu poŝtkarto, tiu poŝtkarto.
Nur pri sola 'ĉi' oni povas diri, ke tio estas 'ĉe mi'.
Ekz. 'ĉi-jare' estas 'en la 2018-a jaro'.
Sed se ekz. oni komparas la 1913-an kaj la 2013-an, la unua estas 'tiu', la dua estas 'ĉi tiu' - estas nenia rilato al 'ĉe mi'/'ĉe vi'/'ĉe li'.

Se vi volas uzi tri-distancan sistemon, uzu mia/via/lia
Nek la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček nek PMEG de Bertilo Wennergren subtenas vian aserton pri tri distancoj en E-o. La esprimon ĉi poŝtkarto oni devas nur kompreni kiel mallongigo de ĉi tiu poŝtkarto, simila kiel ĉi-jare estas mallongigo de ĉi tiu jare.

Varias de lingvo ĝis lingvo kiel oni uzas la tri distancojn, sed en la finna ili havas du rolojn: kiam menciita kaj la fisika. Plej ofte temas pri la mencio, sed en ĉi-kaze "jen" havas sencon de fisika distanco, tiel mi komprenas, ke "tiuj poŝtkartoj" ne plu estas ĉe mi.

Mi posedas nur elementon de la japana, sed mi scias, ke ĉi tiu senco de la distanco estas pli forta en ĝi, ĝis la punkto, ke la tria persono estas "ano hito", litere homo nek ĉe mi (la parolanto) nek ĉe ci (la aŭskultanto).

Altebrilas (Покажи профила) 10 май 2018, 09:08:21

Laŭ mi, ekde estas prepozicio, do atendas nomon, aŭ noman vortgrupon (sintagmon). Por igi el ĝi subjunkcion, oni devas akdoni "ke" aŭ "kiam"
Mi ne ricevis leteron ekde kiam mi partoprenis al la ludo.

Por est pli klara:
Mi ne ricevis leteron post kiam mi partoprenis al la ludo.
/=
Mi ne ricevis leteron de kiam mi ekpartoprenis al la ludo.

Обратно нагоре