შინაარსის ნახვა

Serĉo: Esperantano aŭ Esperantisto?

GhoniMaks-ისა და 8 მაისი, 2018-ის მიერ

შეტყობინებები: 12

ენა: Esperanto

GhoniMaks (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 17:09:30

Kiu vorto pli plaĉas vin?

Al mi plaĉas pli esperantano. Ĉar mi ne laboras per Esperanto.

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 17:28:48

Brazilano ano de brazilo, Esperantian aŭ Esperantujano ano de Esperantio. Esperanto ne havas landon; la lando de Esperanto estas la koroj de la esperantistoj. Zamenhof diris ke esperantistoj estas tiuj, kiuj parolas Esperanton aŭ laboras por ĝia disvastigado.

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 18:16:42

GhoniMaks:Al mi plaĉas pli esperantano. Ĉar mi ne laboras per Esperanto.
Laŭ Reta Vortaro sufikso -ist estas uzata ne nur por "persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero", sed ankaŭ por:
Reta Vortaro: Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamano ‐ islamisto; naciano ‐ naciisto; respublikano ‐ respublikisto.
P.S.
Ĉu vere, ke "al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko" ?
Ekz. "aŭtisto" neniel respondas al "aŭtismo".

GhoniMaks (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 19:12:25

Laŭ Reta Vortaro sufikso -ist estas uzata ne nur por "persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero", sed ankaŭ por:
Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamano ‐ islamisto; naciano ‐ naciisto; respublikano ‐ respublikisto.
Interesa, mi ne sciis ke tio sufikso povas utiliĝi tiel, mi bezonas studi pli.
P.S.
Ĉu vere, ke "al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko" ?
Ekz. "aŭtisto" neniel respondas al "aŭtismo".
Ĉiu ke mi scias, estas ke "ism" kaj "ist" Havas la sama ideoj, sed "ist" uzata por personoj kaj "ism", por ideologioj, almenaŭ mi pensas tiel.

thyrolf (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 19:56:38

La plenaj vortoj estas:

aŭtomobilo, aŭtomobilisto, aŭtomobilismo ridulo.gif

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 8 მაისი, 2018 20:55:14

thyrolf:La plenaj vortoj estas:

aŭtomobilo, aŭtomobilisto, aŭtomobilismo ridulo.gif
Jes, kompreneble ridulo.gif
Sed mia demando estis pri la taŭgeco de la vorto "ĉiu" en la rimarko
Rim. 1: ... al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko
"Aŭtismo" estas ism-vorto por kiu ism estas finparto de radiko.
Do, laŭ rim.1, devas esti ankaŭ ist-vorto kiu respondas al tiu ism-vorto.
Kio estas ĉi tiu ist-vorto?

thyrolf (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2018 07:38:53

Kiel VI solvus tiun demandon? okulumo.gif

Kion signifas laŭ VI la vortoj aŭtismo kaj aŭtisto.

Kaj ĉu vi konas la difinion de Zamenhof, ke bona Esperanto estas simpla kaj klara?

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2018 09:48:36

thyrolf:Kiel VI solvus tiun demandon? okulumo.gif

Kion signifas laŭ VI la vortoj aŭtismo kaj aŭtisto.

Kaj ĉu vi konas la difinion de Zamenhof, ke bona Esperanto estas simpla kaj klara?
Ho, la solvo ekzistas jam !
VI (verda intelektularo) diras ke sen aŭtoj ne nur Esperanto, sed la vivo mem estus simpla, klara kaj bonega. okulumo.gif

Metsis (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2018 11:36:21

Aŭtismo estas malsano, aŭtisto estas persono, kiu havas ĉi tiun malsanon. Bedaŭrinde mi persone konas junulon, kiu estas aŭtisto.

Frano (მომხმარებლის პროფილი) 9 მაისი, 2018 11:53:40

Metsis:Aŭtismo estas malsano, aŭtisto estas persono, kiu havas ĉi tiun malsanon. Bedaŭrinde mi persone konas junulon, kiu estas aŭtisto.
En Esperanto aŭtisto = aŭtomobolisto.
Por la angla "an autistic, (autist)" estas vorto aŭtismulo.

ზემოთ დაბრუნება