Đi đến phần nội dung

Majkusklojn (sp?) en Esperanto / Capital Letters in Esperanto

viết bởi GalacksiaEmilia, Ngày 11 tháng 5 năm 2018

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

GalacksiaEmilia (Xem thông tin cá nhân) 16:44:18 Ngày 11 tháng 5 năm 2018

Saluton! Mi estas komencanto en Esperanto. Mi estas scrivola koncere "majusklojn" (capital letters?) en Esperanto...mi lingvo unua estas Angla, kaj mi estas kutimita utiligi majusklojn en mi substantivojn. Devi ili majuskojn en substantivojn Esperanto?

Mi senkulpigi sin Esperanto malbono! Mi estas lernu mŭelte taga!

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 20:29:45 Ngày 11 tháng 5 năm 2018

GalacksiaEmilia:Saluton! Mi estas komencanto en Esperanto. Mi estas scrivola koncere "majusklojn" (capital letters?) en Esperanto...mi lingvo unua estas Angla, kaj mi estas kutimita utiligi majusklojn en mi substantivojn. Devi ili majuskojn en substantivojn Esperanto?

Mi senkulpigi sin Esperanto malbono! Mi estas lernu mŭelte taga!
Mi proponas tiel:

(...) Mi volus ekscii pri majuskloj (...) mia sola lingvo estas la angla, kaj mi kutimiĝis uzi majusklojn en substantivoj. Ĉu oni devas uzi ilin en Esperanto?

El Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (de Bertilo Wennergren):

35.5. Majuskloj ĉe propraj nomoj

Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero. Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto.
Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj. Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas ĉiun el tiuj vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Dominika Respubliko.
Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj: k.t.p. ...


Legadu la PMEG-on! Ĝi ekzistas en interreto.

Quay lại