Към съдържанието

Alia enigmoj uzante alumetojn

от Miland, 09 юни 2008

Съобщения: 22

Език: Esperanto

trojo (Покажи профила) 10 юни 2008, 17:15:29

La grundo aŭ tablo formas la bazon de la du triangulaj fenestroj. Alumetoj ne povas flugi.

Miland (Покажи профила) 10 юни 2008, 17:47:39

trojo: Alumetoj ne povas flugi.
Vi pravas - pri la flugpovo de alumetoj. Tamen trianguloj havas tri flankoj, kaj la flankoj formiĝendas per la alumetoj. Tial la solvo de arkoj akceptiĝas nur kiel amuza komento!

Terurĉjo (Покажи профила) 11 юни 2008, 05:10:59

Miland:la flankoj formendas per la alumetoj.
Kelkajn minutojn mi ne povis kompreni, kiel eblas for-mendi ion, sed fin-fine mi decidis, ke vi celis la vorton form-iĝi. Ĉu?

lango.gif Mi rememorigas, ke la forumo nomiĝas "Humuro"!

Miland (Покажи профила) 11 юни 2008, 07:23:15

Terurĉjo:
Miland:la flankoj formendas per la alumetoj.
..vi celis la vorton form-iĝi. Ĉu?
Dankon pro la korekto. Vi pravas, la flankoj formendas per la alumetoj!

Miland (Покажи профила) 11 юни 2008, 07:40:32

Nu, pripensante la provon de Trojo denove, mi dirus, ke estas debatebla ĉu mia solvo kreas unu aŭ du triangulojn. Sed sendube ambaŭ triangulojn kiujn mi havas en la menso estas videblaj fizike, kaj neniu de iliaj flankoj eblus sen la alumetoj, kaj la flankoj ĝuste kunigas ĉe iliaj respektivaj tri pintoj.

Frankp (Покажи профила) 11 юни 2008, 12:24:01

Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.

Miland (Покажи профила) 11 юни 2008, 12:44:29

Frankp:Kuŝigu la alumetojn sur spegulo, en la formo de triangulo.
Vi uzas 3 alumetojn kaj ricevas 2 triangulojn kun ses anguloj.
Mi komendas vin pro inĝenieco! Nu, la respeguliĝo de triangulo ne estas triangulo mem, nur iluzo. Tamen, estas vere ke ni vidas respeguliĝon fizike, kaj sen la alumetoj, ĝi ne videblas.
Ŝajnas al mi juste doni al vi bluan stelon por inĝenia solvo, tamen la verdan restas por tiu kiu divenos la mian:

*

Frankp (Покажи профила) 11 юни 2008, 13:17:15

Kuŝu la alumetoj en triangulo.
Tima vi havas du tianguloj.
Unu interna kaj unu eksterna.
Vi havas ankaŭ 6 anguloj.
3 interna kaj 3 eksterna

Miland (Покажи профила) 11 юни 2008, 13:57:47

Frankp:Kuŝu la alumetoj en triangulo..Unu interna kaj unu eksterna..
Lerta sugesto, sed la problemo estas ke la triangulo ekstere ne estos kompleta, ĉar la alumetoj ne kuniĝos ĉe angulo de 60 gradoj.

Tamen, laŭ mia opinio, vi, kiel Terurĉjo, ne estas tro malproksime de la solvo. Efektive - via solvo estas iel egala al la mia, sed vi ne konatis kiel. Oni povus diri ke vi trovis solvon, sed vi bezonas rekoni tion kaj eltrovi la ĝustan pravigon!

trojo (Покажи профила) 12 юни 2008, 20:52:11

Oni bruligu domon per la alumetoj, kaj formu tiel multajn triangulojn kiel deziratajn el la cindroj, zorgante ke oni ne rompu aŭ krucigu la alumetojn. okulumo.gif

Обратно нагоре