Aller au contenu

Riismo

de Kantoj14, 12 juillet 2018

Messages : 25

Langue: Esperanto

walfino (Voir le profil) 19 octobre 2018 15:50:27

Konfuzas. Originale en Esperanto, ĝi povas esti uzata por homoj. Kial ne uzu ĝin?

sergejm (Voir le profil) 19 octobre 2018 17:34:53

Originale en Esperanto 'ĝi' estas uzata por 'infano'. Por 'homo' oni uzas 'li'. Tiel estas en multaj lingvoj, kiuj distingas 'li'/'ŝi'/'ĝi', kaj mi ne vidas en ĉi tio nenion malbonan.

Metsis (Voir le profil) 20 octobre 2018 08:42:38

walfino:Konfuzas. Originale en Esperanto, ĝi povas esti uzata por homoj. Kial ne uzu ĝin?
Mi hezitas uzi "ĝin" pri homoj, ĉar en mia denaska lingvo "ĝi" estas uzata pri ne-homoj: pri bestoj aŭ pri objektoj. Uzo de la denaska versio de ĝi povas esti konsiderata ofenda. Do, por mi temas pri kutimo.

thyrolf (Voir le profil) 20 octobre 2018 10:16:19

Mi tre ŝatas kaj uzas, kaj "ri" kaj "na", sed multaj ne ŝatas.

Metsis (Voir le profil) 22 octobre 2018 06:21:53

thyrolf:Mi tre ŝatas kaj uzas, kaj "ri" kaj "na", sed multaj ne ŝatas.
"Na" estas uzebla por fremdalingvaj mallongigoj

Vi devas kontakti na IBM [ibomo].

se ĉiuj konas la mallongigon. Sed en kunteksto, kie ne ĉiuj konas la mallongigon, mi preferas priskribon:

Vi devas kontakti la firmaon IBM [i-bo-mo].

novatago (Voir le profil) 25 octobre 2018 13:12:19

Se oni volas uzi Esperanton, oni lernas Esperanton. Se oni volas uzi Esperanton estas por interkompreniĝi, ne por ŝati sin mem per gramatikaj ŝanĝoj, kiuj ne estas lernataj de ĉiuj, nek ŝatataj de ĉiuj, ktp.

Mi jam diris tion milfoje: Esperanto estas uzata lingvo, kaj oni devas lerni ĝin same serioze, kiel oni lernas alian fremdan lingvon. Por interkompreniĝi, ne por paroli al oni mem kaj tiel sentigi plezuron al propraj oreloj.

Ĝis, Novatago.

呼格吉勒图 (Voir le profil) 26 octobre 2018 08:59:01

la ĉina havas tri vortojn kies elparoloj estas samaj sed indikas li, ŝi kaj ĝi :他 她 它 respektive
la tri vortoj tute estas elparolataj kiel " ta" per la unua tono.
Sed indikas malsamajn signifojn per malsamaj karakteroj.
Tial ni ne povas distingi li kaj ŝi nur per elparoloj.

Kiam ni bezonas distingi la seksojn de uloj aŭ bestoj ktp, ni nur aldonas la vorton 女 aŭ 母 montranta inojn ,kaj 男 aŭ 公 indikanta masklojn , antaŭ la ĉefa vorto.
Ekzemple ,la ĉefa vorto 牛 signifas bovaro, 母牛 signifas bovino kaj 公牛 signifas bovo.
la ĉefa vorto 人 signifas ulo, 女人signifas virino kaj 男人 signifas viro.
Simpla ,ĉu ne?

mi pensas ke eble forigi la n-finaĵon estus pli necese ol forigi la sekso-indikojn en esperanto.

sergejm (Voir le profil) 27 octobre 2018 17:30:35

Simile estis la praegipta: oni aldonis nelegatan hieroglifon indikanta viron, virinon, faraonon, dion aŭ abstraktan aĵon k.t.p.

nornen (Voir le profil) 27 octobre 2018 20:55:51

Se 女 signifas "virino", kion signifas tre virinoj kune 姦?

呼格吉勒图 (Voir le profil) 27 octobre 2018 23:45:11

nornen:Se 女 signifas "virino", kion signifas tre virinoj kune 姦?
la singulara karaktero 女 signifas virino,sed kiam ĝi iĝas unu parto en unu karaktero ,kies signifo estas ne tiel eksplicite rilata al "ino" ,sed subkomprenigas ion pri aŭ iomete rilatan al "ino";
姦 aŭ 奸(kiuj estas la sama karaktero kun du malsamaj skribaj metodoj; la antaŭa estas la tradicia karaktero uzanta en taiwan kaj hongkong, kaj la posta estas la simpla karaktero uzanta en ĉina ĉef-tero ) ambaŭ signifas malbono,ekzemple 通姦 signifas adulti aŭ adultado ; 姦滑 signifas ruza ; 强姦 signifas seksatenci ; 姦人 signifas ulo kiu estas ruza, havanta malbonan volon ktp.

Retour au début