Al la enhavo

Kiu vs kiun

de ivo94, 2018-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-29 09:36:37

Altebrilas:Plumbisto aspektas iom peĵorativa, ĉar hodiaŭ ĉiuj scias, ke plumbo estas danĝera por la sano, kaj se mi havus tiun profesion, mi prefere skribus "tubisto" sur mian vizitkarton.
La dua aĥ! En mia lando malnovaj tuboj estas brikaj aŭ feraj. Mi pensas, ke oni neniam uzis plumbajn. La lokala vorto por tubisto estas laŭlitere tubo-muntisto, sen referenco al plumbo. Hodiaŭaj tuboj estas el plasto.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 15:38:16

Supozu, ke pordosonorilo sonas kaj vi malfermas la pordon. Vi ne konas la personon malantaŭ la pordo.
Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 16:31:45

sudanglo:Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo
Hmm, temas pri kulturaj diferencoj, ĉar "iu staras ĉe la pordo" signifas al mi, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas ridulo.gif

nornen (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 17:02:23

Metsis:
sudanglo:Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo
Hmm, temas pri kulturaj diferencoj, ĉar "iu staras ĉe la pordo" signifas al mi, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas ridulo.gif
Certe, kulturaj kaj lingvaj malsamecoj. Ankaŭ en la hispana"iu staras ĉe la pordo" signifas, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas. Se la persono volas eniri, hispane li estas "en" la pordo.
En Gvatemalo, se vi aŭdas, ke iu frapas la pordon, kaj vi scias, ke la frapanto ne vizitas vin tamen alian personon, vi devas voki plenvoĉe: "Ili serĉas!" (¡Buscan!)
Vi devas voki la samon, kiam la telefono de alia persono sonas.

Memoru ankaŭ, ke en sovjeta rusujo vi ne frapas pordon, pordo frapas vin.

Ĉio ĉi memorigis min pri citaĵo de Terry Pratchett:

Terry Pratchett (Wyrd Sisters):
“He growled and stood up. “There is a knocking without,” he said.
“Without what?” said the Fool.
“Without the door, idiot.”
The Fool gave him a worried look. “A knocking without a door?” he said suspiciously. “This isn’t some kind of Zen, is it?”

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 18:34:38

nornen:Memoru ankaŭ, ke en sovjeta rusujo vi ne frapas pordon, pordo frapas vin.
Ni frapas EN la pordon (стучим В дверь)
Sed povas esti, ke iu (eble la pordo, se ĝi havas orelojn) frapas sur vin (стучит НА Вас) al en KGB.

Reen al la supro