Đi đến phần nội dung

Kiu vs kiun

viết bởi ivo94, Ngày 27 tháng 8 năm 2018

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 09:36:37 Ngày 29 tháng 8 năm 2018

Altebrilas:Plumbisto aspektas iom peĵorativa, ĉar hodiaŭ ĉiuj scias, ke plumbo estas danĝera por la sano, kaj se mi havus tiun profesion, mi prefere skribus "tubisto" sur mian vizitkarton.
La dua aĥ! En mia lando malnovaj tuboj estas brikaj aŭ feraj. Mi pensas, ke oni neniam uzis plumbajn. La lokala vorto por tubisto estas laŭlitere tubo-muntisto, sen referenco al plumbo. Hodiaŭaj tuboj estas el plasto.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 15:38:16 Ngày 30 tháng 8 năm 2018

Supozu, ke pordosonorilo sonas kaj vi malfermas la pordon. Vi ne konas la personon malantaŭ la pordo.
Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 16:31:45 Ngày 30 tháng 8 năm 2018

sudanglo:Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo
Hmm, temas pri kulturaj diferencoj, ĉar "iu staras ĉe la pordo" signifas al mi, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas ridulo.gif

nornen (Xem thông tin cá nhân) 17:02:23 Ngày 30 tháng 8 năm 2018

Metsis:
sudanglo:Kiu estas tiu fripono kiu kaŝis sin malantaŭ la malfermita pordo, dum la honesta plumbisto staras ankoraŭ ĉe la pordo
Hmm, temas pri kulturaj diferencoj, ĉar "iu staras ĉe la pordo" signifas al mi, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas ridulo.gif
Certe, kulturaj kaj lingvaj malsamecoj. Ankaŭ en la hispana"iu staras ĉe la pordo" signifas, ke la persono ne intencas eniri, eble malŝparas tempon kaj fajfas. Se la persono volas eniri, hispane li estas "en" la pordo.
En Gvatemalo, se vi aŭdas, ke iu frapas la pordon, kaj vi scias, ke la frapanto ne vizitas vin tamen alian personon, vi devas voki plenvoĉe: "Ili serĉas!" (¡Buscan!)
Vi devas voki la samon, kiam la telefono de alia persono sonas.

Memoru ankaŭ, ke en sovjeta rusujo vi ne frapas pordon, pordo frapas vin.

Ĉio ĉi memorigis min pri citaĵo de Terry Pratchett:

Terry Pratchett (Wyrd Sisters):
“He growled and stood up. “There is a knocking without,” he said.
“Without what?” said the Fool.
“Without the door, idiot.”
The Fool gave him a worried look. “A knocking without a door?” he said suspiciously. “This isn’t some kind of Zen, is it?”

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:34:38 Ngày 30 tháng 8 năm 2018

nornen:Memoru ankaŭ, ke en sovjeta rusujo vi ne frapas pordon, pordo frapas vin.
Ni frapas EN la pordon (стучим В дверь)
Sed povas esti, ke iu (eble la pordo, se ĝi havas orelojn) frapas sur vin (стучит НА Вас) al en KGB.

Quay lại