Postitused: 5
Keel: Esperanto
Metsis (Näita profiili) 24. september 2018 10:50.31
Kion ŝi diris pri, kiam la trajno alvenis al Parizo?
Lernu-ano nornen respondis per
nornen:Mi samopinias ĉi-kaze, sed mi komencis miri, ĉu estas pli prezicaj reguloj pri la uzo. PMEG konstatas (mia emfazo), ke
Ĉar la propozicio A estas neniu ol mallongigo de B, kaj ĉar regule oni skribas komon antaŭ subordigitan frazon (ĉu demanda, ĉu eldira), la komo eniĝas inter "pri" kaj "kiam".
PMEG §1.2:Se via "nature" estas malsimila ol mia?
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo.
Ekz-e al mi baze de mia denaska lingvo:
Mi vidis alian, raran birdon : Komo montras, ke "alia" kaj "rara" estas egalvaloraj, do mi unue vidis iun ajn birdon kaj poste alian, kiu estis rara.
Mi vidis alian raran birdon: Manko de komo montras, ke "rara" estas subordigita al "alia", do mi vidis unu raran birdon kaj poste alian raran birdon.
Kiel vi komprenas komon?
StefKo (Näita profiili) 24. september 2018 19:10.39
sudanglo (Näita profiili) 25. september 2018 11:42.34
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"
Evidente 'kiam' havas du malsamajn rolojn supre, Oni povas distingi per la uzo aŭ ne uzo de komo.
Tiel:- Ŝi ne diris kiam la trajno alvenos (neniu komo)
Ŝi diros, kiam la trajno alvenos (komo)
Laŭ la Tekstaro, oni ne uzas komon je 'pri kiam'. se tio enkondukas la objekton - nek antaŭe nek inter-vorte
Tiel:- Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas (laŭ la horaro).
Metsis (Näita profiili) 26. september 2018 10:15.59
sudanglo:Jes, se vi kalkulas predikativajn verbojn, vi observas, ke la unua frazo havas unu propozicion kaj la dua du propoziciojn, unu ĉefan kaj la alian, subordigitan. Aŭ ĉu vi celis iun alian?
Ni ne scias kiam komenci
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"
Evidente 'kiam' havas du malsamajn rolojn supre, Oni povas distingi per la uzo aŭ ne uzo de komo.
sudanglo:Nun mi ne komprenas. Kiu malsameco koncerne la uzon de la komo ekzistas laŭ vi inter la du supraj frazoj?
Tiel:- Ŝi ne diris kiam la trajno alvenos (neniu komo)
Ŝi diros, kiam la trajno alvenos (komo)
sudanglo:La Tekstaro estas kolekto de diversaj tekstoj, inkl. la originalaj verkoj de Z, kaj ĉi tial havas rolon de precedenco. Tamen PMEG devus enhavi la regulojn, kaj ili ŝajnas esti tre svagaj.
Laŭ la Tekstaro, oni ne uzas komon je 'pri kiam'. se tio enkondukas la objekton - nek antaŭe nek inter-vorte
Tiel:- Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas (laŭ la horaro).
amigueo (Näita profiili) 27. september 2018 16:33.09
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"
scias nam komenci, kam komenci gravas
komenci am diro. diram komenci