目次へ

Kien enmeti komon?

Metsis,2018年9月24日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Metsis (プロフィールを表示) 2018年9月24日 10:50:31

En alia fadeno ĉi tie en Lernu mi demandis pri kien enmeti komon, kiam temis pri frazo kun ĉef- kaj subpropozicioj kaj la konjukcio estas duparta.

Kion ŝi diris pri, kiam la trajno alvenis al Parizo?

Lernu-ano nornen respondis per
nornen:
Ĉar la propozicio A estas neniu ol mallongigo de B, kaj ĉar regule oni skribas komon antaŭ subordigitan frazon (ĉu demanda, ĉu eldira), la komo eniĝas inter "pri" kaj "kiam".
Mi samopinias ĉi-kaze, sed mi komencis miri, ĉu estas pli prezicaj reguloj pri la uzo. PMEG konstatas (mia emfazo), ke
PMEG §1.2:
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo.
Se via "nature" estas malsimila ol mia?

Ekz-e al mi baze de mia denaska lingvo:

Mi vidis alian, raran birdon : Komo montras, ke "alia" kaj "rara" estas egalvaloraj, do mi unue vidis iun ajn birdon kaj poste alian, kiu estis rara.
Mi vidis alian raran birdon: Manko de komo montras, ke "rara" estas subordigita al "alia", do mi vidis unu raran birdon kaj poste alian raran birdon.

Kiel vi komprenas komon?

StefKo (プロフィールを表示) 2018年9月24日 19:10:39

Mi - same (evidente en ĉi tiuj ekzemploj). En la pola ĝi estas same: "alian, raran" kaj "alian raran".

sudanglo (プロフィールを表示) 2018年9月25日 11:42:34

Ni ne scias kiam komenci
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"


Evidente 'kiam' havas du malsamajn rolojn supre, Oni povas distingi per la uzo aŭ ne uzo de komo.

Tiel:- Ŝi ne diris kiam la trajno alvenos (neniu komo)
Ŝi diros, kiam la trajno alvenos (komo)

Laŭ la Tekstaro, oni ne uzas komon je 'pri kiam'. se tio enkondukas la objekton - nek antaŭe nek inter-vorte

Tiel:- Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas (laŭ la horaro).

Metsis (プロフィールを表示) 2018年9月26日 10:15:59

sudanglo:
Ni ne scias kiam komenci
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"


Evidente 'kiam' havas du malsamajn rolojn supre, Oni povas distingi per la uzo aŭ ne uzo de komo.
Jes, se vi kalkulas predikativajn verbojn, vi observas, ke la unua frazo havas unu propozicion kaj la dua du propoziciojn, unu ĉefan kaj la alian, subordigitan. Aŭ ĉu vi celis iun alian?

sudanglo:
Tiel:- Ŝi ne diris kiam la trajno alvenos (neniu komo)
Ŝi diros, kiam la trajno alvenos (komo)
Nun mi ne komprenas. Kiu malsameco koncerne la uzon de la komo ekzistas laŭ vi inter la du supraj frazoj?

sudanglo:
Laŭ la Tekstaro, oni ne uzas komon je 'pri kiam'. se tio enkondukas la objekton - nek antaŭe nek inter-vorte

Tiel:- Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas (laŭ la horaro).
La Tekstaro estas kolekto de diversaj tekstoj, inkl. la originalaj verkoj de Z, kaj ĉi tial havas rolon de precedenco. Tamen PMEG devus enhavi la regulojn, kaj ili ŝajnas esti tre svagaj.

amigueo (プロフィールを表示) 2018年9月27日 16:33:09

Ni ne scias kiam komenci
Vi povos komenci, kiam mi diros "startu"

scias nam komenci, kam komenci gravas
komenci am diro. diram komenci

先頭にもどる