Al contingut

lernu ludante!

de toni692, 30 de juliol de 2006

Missatges: 30

Llengua: Esperanto

toni692 (Mostra el perfil) 3 d’agost de 2006 8.59.22

el_edu:
toni692:
el_edu:
Alia enigmo: "Kiam oni diras ĝian nomon, tiam ĝi malaperas! Kio estas ĝi?"
Lohengrin, ĉu ne?
Povus esti, interesa respondo, sed... ĝi ne estas la respondo kiun mi volis. Alivorte: "Kio estas tio, kio ĉiam malaperas kiam oni elparolas vian nomon?".

Estas nur logika enigmo okulumo.gif
la silento

pardonu, mi kredis: vi nur mistajpis kio-n anŝtatau ki malgajo.gif

el_edu (Mostra el perfil) 4 d’agost de 2006 15.13.16

toni692:la silento

pardonu, mi kredis: vi nur mistajpis kio-n anŝtatau ki malgajo.gif
KOREKTE! Gratulon, vi gajnis tricent poentojn! rideto.gif

sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?
Mi ne scias... tiuj landoj, kiuj oficiale ne jam ekzistas, eble? aŭ... tiuj landoj, kiuj estis parto de alia granda lando, sed ne jam estas? Malnovaj Sovetaj Respublikoj, eble? Tibeto? demando.gif

toni692 (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 6.55.54

sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?
Mi kredas, ke tiaj minoritatoj, kiuj vivas en la sama lando kun la plimulta nacio, kiel en la SU antau '91 au nun la rusoj en la baltaj republikoj ?

toni692 (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 6.58.53

sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?
jam respondite sekvonte.

tarpali (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 7.56.23

historie:
kiaj landoj estis dividite kaj okupite per alilandanoj dum pli-malpli longe?

tarpali (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 7.57.43

historie:
kiaj landoj neniam estis okupita per alilandanoj?

sinjoro (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 11.56.40

el_edu:
Mi ne scias... tiuj landoj, kiuj oficiale ne jam ekzistas, eble? aŭ... tiuj landoj, kiuj estis parto de alia granda lando, sed ne jam estas? Malnovaj Sovetaj Respublikoj, eble? Tibeto? demando.gif
Ne, ne... mi demandas pri sendependaj, ekzistantaj landoj kaj nacioj ridulo.gif Divenu!

el_edu (Mostra el perfil) 6 d’agost de 2006 11.04.45

sinjoro:Ne, ne... mi demandas pri sendependaj, ekzistantaj landoj kaj nacioj ridulo.gif Divenu!
Mi timas, ke mi ne havas pli da ideoj... mi rezignas, mi cedas... Estas bezonata vizaĝeto kun blanka flago senkulpa.gif

Idekii (Mostra el perfil) 6 d’agost de 2006 20.04.00

sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?
Mi ie legis, ke dum kelkaj jaroj Rusujo ne havis lirikojn en sia nacia himno. Sed tio ripariĝis antaŭ kelkaj jaroj (je la jaro 2000, se mi memoras prave), do tio kredeble ne estas la prava respondo...

Ĉu la prava respondo temas pri lando kie la oficiala lingvo malsamas de la plej parolata lingvo? Sed ĉu tia lando ekzistas? Mi ne scias... malgajo.gif

sinjoro (Mostra el perfil) 6 d’agost de 2006 20.30.25

Idekii:
sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?
Mi ie legis, ke dum kelkaj jaroj Rusujo ne havis lirikojn en sia nacia himno. Sed tio ripariĝis antaŭ kelkaj jaroj (je la jaro 2000, se mi memoras prave), do tio kredeble ne estas la prava respondo...
Jeees, bone! Unu el tiuj himnoj estas la antaŭa rusa himno, sed de aktualaj - ekzemple la naciaj himnoj de Hispanio kaj San Marino, do... tiuj ne povas kanti sian himnon, kies himnoj ne havas vortojn ridulo.gif

Tornar a dalt