Contribuții/Mesaje: 28
Limbă: Esperanto
toni692 (Arată profil) 3 august 2006, 08:59:22
el_edu:la silentotoni692:Povus esti, interesa respondo, sed... ĝi ne estas la respondo kiun mi volis. Alivorte: "Kio estas tio, kio ĉiam malaperas kiam oni elparolas vian nomon?".el_edu:Lohengrin, ĉu ne?
Alia enigmo: "Kiam oni diras ĝian nomon, tiam ĝi malaperas! Kio estas ĝi?"
Estas nur logika enigmo
pardonu, mi kredis: vi nur mistajpis kio-n anŝtatau ki
el_edu (Arată profil) 4 august 2006, 15:13:16
toni692:la silentoKOREKTE! Gratulon, vi gajnis tricent poentojn!
pardonu, mi kredis: vi nur mistajpis kio-n anŝtatau ki
sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?Mi ne scias... tiuj landoj, kiuj oficiale ne jam ekzistas, eble? aŭ... tiuj landoj, kiuj estis parto de alia granda lando, sed ne jam estas? Malnovaj Sovetaj Respublikoj, eble? Tibeto?
toni692 (Arată profil) 5 august 2006, 06:55:54
sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?Mi kredas, ke tiaj minoritatoj, kiuj vivas en la sama lando kun la plimulta nacio, kiel en la SU antau '91 au nun la rusoj en la baltaj republikoj ?
toni692 (Arată profil) 5 august 2006, 06:58:53
sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?jam respondite sekvonte.
tarpali (Arată profil) 5 august 2006, 07:56:23
kiaj landoj estis dividite kaj okupite per alilandanoj dum pli-malpli longe?
tarpali (Arată profil) 5 august 2006, 07:57:43
kiaj landoj neniam estis okupita per alilandanoj?
sinjoro (Arată profil) 5 august 2006, 11:56:40
el_edu:Ne, ne... mi demandas pri sendependaj, ekzistantaj landoj kaj nacioj Divenu!
Mi ne scias... tiuj landoj, kiuj oficiale ne jam ekzistas, eble? aŭ... tiuj landoj, kiuj estis parto de alia granda lando, sed ne jam estas? Malnovaj Sovetaj Respublikoj, eble? Tibeto?
el_edu (Arată profil) 6 august 2006, 11:04:45
sinjoro:Ne, ne... mi demandas pri sendependaj, ekzistantaj landoj kaj nacioj Divenu!Mi timas, ke mi ne havas pli da ideoj... mi rezignas, mi cedas... Estas bezonata vizaĝeto kun blanka flago
Idekii (Arată profil) 6 august 2006, 20:04:00
sinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?Mi ie legis, ke dum kelkaj jaroj Rusujo ne havis lirikojn en sia nacia himno. Sed tio ripariĝis antaŭ kelkaj jaroj (je la jaro 2000, se mi memoras prave), do tio kredeble ne estas la prava respondo...
Ĉu la prava respondo temas pri lando kie la oficiala lingvo malsamas de la plej parolata lingvo? Sed ĉu tia lando ekzistas? Mi ne scias...
sinjoro (Arată profil) 6 august 2006, 20:30:25
Idekii:Jeees, bone! Unu el tiuj himnoj estas la antaŭa rusa himno, sed de aktualaj - ekzemple la naciaj himnoj de Hispanio kaj San Marino, do... tiuj ne povas kanti sian himnon, kies himnoj ne havas vortojnsinjoro:Kaj jen mia demando: loĝantoj de kiuj landoj ne povas kanti sian Nacian Himnon?Mi ie legis, ke dum kelkaj jaroj Rusujo ne havis lirikojn en sia nacia himno. Sed tio ripariĝis antaŭ kelkaj jaroj (je la jaro 2000, se mi memoras prave), do tio kredeble ne estas la prava respondo...